Saltu al enhavo

Esperantidoj de Weisbart

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperantidoj de Weisbart estas pluraj esperantidoj kreitaj kaj publikigitaj de la germana idisto Josef Weisbart (aŭ Joseph) en la frua 1900-jararo. Ĉi tie, kvin projektoj estas listigita laŭ ordo de tempo. Mundi-latin Mondlingvo (Weisbart) La aŭtoro ankaŭ kreis Medialon en 1925, Mondan Latinon en 1930 kaj multajn aliajn projektojn

m.l. lasta publikigita planlingva mi supozas

La projektoj laŭ jaro

Unial

Unial aperis en 1906. De tiu projekto estas al ni konata nur litografe presita skizo de la gramatiko. La dissendita de Weisbart cirkulera letero al ĉiuj amikoj de internacia lingvo, esperantistoj kaj idistoj, kun alvoko unuiĝi je la nova sistemo Lingue International – Unial restis sen respondo. Pro tio, Weisbart lasis la projekton kaj kreis Europalon.

Europal

Europal estis proponita en 1910 kaj reprezentita en 1912. Ĝi estas pra-formo de Medial, kaj estas bazita sur Ido. La genroj en Europal ne estas vira kaj ina, sed viva kaj neviva.

Medial

MedialMedial Europan estas evoluigita formo de Europal proponita en 1925. Medial provas providi kompromiso inter la latinidaj, germanaj kaj slavaj lingvoj. Ĝi konservas de Esperanto la gramatikajn finaĵojn (kvankam malsamaj) kaj sintezan verbon.

Oni publikis revuon en Medial, Unione. La nomo evidente similas al la nomoj de la planlingvoj Novial de 1928, Mundial kaj Intal.

Ekzemploj kun tradukoj en kursivo:

  • Un englo, un franco ed un deuto havit le taske pintir kamele. Le englo voyajit ad Afrike for studiir le kamele in tisui doimie. Le franco gidit al zoologi jarden, ed le deuto pintit on kamelo ex le profunde de sui psyke.
Anglo, franco kaj germano havis la taskon pentri kamelon. La anglo vojaĝis al Afriko por studi la kamelon en ĝia hejmo. La franco iris al zoologia ĝardeno, kaj la germano pentris la kamelon el la profundeco de sia animo.
  • Tuti es silent. Ni home es exter le domes ultra le duktento del kaval-vagon, qui veha po le voye via le ponte al vilaje.
Ĉio estas silente. Nenia homo estas ekster la domoj, ekscepte la kondukisto de ĉaron, kiu iras tra la vojo de la ponto al vilaĝo.

Mond-lingvo

MondlingvoMond-lingvo estis kreita en 1927. Mondlingvo estas "paninternacia", tio estas, la bazo de ĝia vortprovizo estas tutmonda, ne nur eŭropa.

Ĝi ricevis bibliotekan kodon 419.1 "1927” WEI de Biblioteko Butler.

Mundi Latin

Mundi Latin (Monda latino) estas publikita en 1930, kaj estis la lasta publikigita planlingva projekto de Weisbart.

Bibliografio

Europal

  • Weisbart, Josef. "Europal. Kurze Grammatik und Begründung", Hamburg (1912?)
  • Weisbart, Josef. "Auf dem Wege der europäischen Sprache", Berlin, 1911.

Medial

  • Josef Weisbart, International Komun-lingue Medial, Nürnberg, 1923?
  • Josef ed Betti Weisbart, Ilustrat A-Be-Cedarie del Lingue Medial Europan, Nürnberg, 1925.
  • Josef Weisbart, Medial. International komun-lingue, Zwischenvölkische Gemeinsprache, La langue médiale, The medial language. In medial ed und in Deutsch. Nürnberg, Weisbert, 1923. 22p.

Mond-lingvo

  • Weisbart, Mond-lingvo, ne europa lingvo. Gazeto por studi, eksperimenti kaj enkonduki tut-mondan lingvon. Nürnberg, Germanio, 1927 (estis du numeroj).

Mundi Latin

  • Revuo "Tolero". Paris, 1930, n-o 21, p. 227.