Nova Iguaçu
- Situo: 22º45'33" sude, 43º27'04" okcidente
- Areo: 524,04 km2
- Horzono: GMT-3h
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 705 485 (en la aglomeraĵo en 2004)
Nova-Iguaçu, ŝtato de Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio). Nova Iguaçu estis fondita la 13/01/1833.
Esperanto en Nova Iguaçu
En 1929 la gazeto “Nova Iguassu e Lavoura” publikigis artikolon pri Esperanto.
La pioniro de Esperanto-movado en Nova Iguaçu estis Adail Cardoso Barbosa, kiu post ricevi la Elementan Esperantan Diplomon, liverita de profesoro João Batista de Melo e Souza, ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, la 31-an de majo 1958, kaj la Norman Superan, la 28-an de Decembro 1959, li daŭrigis disvastigante kaj instruante la lingvon Esperanton ĉe la sidejo de la Spiritisma Domo “Amor e Justiça” en la kvartalo “Engenho Pequeno”, kie profesoro Celso Martins kaj lia patro, inter aliaj, lernis Esperanton.
Entreprenema, Adail realigis multajn eventojn, ekspoziciojn, prelegojn kaj ĉefe Esperanto-kursojn. Li interŝanĝis korespondadon en eksterlando, kie li amikiĝis al esperantistoj en Usono kaj Japanio. Bedaŭrinde, post li, la movado malvigliĝis.