La katastra teritorio de Kanice havas neregulan formon, la municipo mem situas en ties nordorienta angulo kaj ĝi estas plilongigita sudoriente de ĝi per longa terlango en la teritorion de urbo Brno inter kvartaloj Obřany kaj Líšeň. Tiu ĉi teritorio estas tute arbarigita kaj troviĝas ĉi tie krom aliaj arkivo de Ministerio de enlando de Ĉeĥio (alirebla el ŝoseo Brno - Ochoz, loko Kaničky), Hádecká planinka, loko Šumbera kun monumento kaj monteto Hády kun televida elsendigilo.