El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pavlov
Pavlov (germane Pollau ) estas municipo situanta en distrikto Břeclav , en Sudmoravia regiono , en Ĉeĥio . Ĝi troviĝas sur montarpiedo de Pavlovaj montetoj apud dekstra (suda) bordo de akva laboraĵo Nové Mlýny proksimume 8 km norde de Mikulov . Vivas ĉi tie 639 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klentnice , Horní Věstonice , Dolní Věstonice , Přítluky , Strachotín , Šakvice kaj Milovice .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 11-a jarcento .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 981 1880 1 112 1890 1 123 1900 1 117 1910 1 105 1921 1 116
Jaro Loĝantoj 1930 1 089 1950 658 1961 608 1970 532 1980 504 1991 546
Jaro Loĝantoj 2001 543 2014 573 2016 575 2017 580 2018 587 2019 585
Jaro Loĝantoj 2020 592 2021 583 2022 583 2023 609 2024 639
Preĝejo de sankta Barboro el la jaro 1658
La municipo troviĝas surrande de nacia naturrezervejo Děvín - Kotel - Soutěska . Super la municipo sur kalkoŝtona roko troviĝas ruino de burgo Děvičky . Sur kampoj norde de la municipo estis en la 1950-aj jaroj esplorata sidejo de ĉasistoj de mamutoj. Parto de la trovaĵoj estas ekspoziciata en arkeologia ekspozicio en Dolní Věstonice .
aviadila vido de nordo
vilaĝplaco kun municipa ofico
strato Na Návsi, preĝeja turo
vitejaj domoj
malnova fajroestingista armilejo