Saltu al enhavo

Klešice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klešice
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Klešice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Klešice
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 49″ N 15° 40′ 53″ O / 49.96361 °N, 15.68139 °O / 49.96361; 15.68139 (mapo)
Katastro 4,66 km² (466 ha) Klešice
Loĝantaro 434 (2024)
Denseco 93,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 573787
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klešice
Retpaĝo: www.klesice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Klešice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivereto Podolský, 3 km norde de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 434 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkovice, Heřmanův Městec, Rozhovice, Svinčany kaj Jezbořice.

Al la vilaĝo apartenas de la jaro 1789 suda parto de domaro Nákle kaj ankaŭ estinta muelejo Lukavec sub Jezbořice. En ebena, milde ondoforma ĉirkaŭaĵo superas herbejoj kaj kampoj uzataj por agrikulturado kaj kreskaĵgenetiko. En Klešice estas haltejo de fervoja linio inter Heřmanův Městec kaj Chrudim.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en juĝa protokolo el la 5-a de novembro 1257, kie oni parolas pri juĝa atestanto Marquardus de Clessicz (Markvardo de Klešice). En la jaro 1848 estis en Ĉeĥaj landoj nuligita regateco kaj sinjorejoj perdis administran kaj juĝan jurpovon. La korto en Klešice restis en havaĵo de familiaro Kinský ĝis la jaro 1945. En Klešice sur rivereto estis jam en la jaro 1448 tri muelejoj kun akvoradoj, el kiuj du muelejoj konserviĝis ĝis fino de la dua mondmilito. En pasinteco loĝantaro ĉi tie vivtenis sin krom agrikulturado ankaŭ per fiŝbredado, vinkulturado kaj eĉ per martelmaŝinado. De la jaro 1976 estis Klešice urboparto de Heřmanův Městec, sed de la jaro 1992 ĝi ree estas memstara komunumo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869392
1880410
1890404
1900389
1910386
1921401
JaroLoĝantoj
1930384
1950286
1961307
1970262
1980241
1991244
JaroLoĝantoj
2001279
2014389
2016390
2017388
2018394
2019404
JaroLoĝantoj
2020393
2021398
2022402
2023428
2024434

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • En sinjora korto estas interesa malnova grenejo.
  • Apud ŝoseo el Heřmanův Městec al Jezbořice estas domo kun preformita fostarĉarpentaĵo, en tiu ĉi regiono rara.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Sankta Johano Nepomuka ĉe ponto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]