Charlotte Pulvers: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
* ''Svisaj rakontoj.''
* ''[[Elzasaj Legendoj]]'', Dresde, 1914.
===Recenzoj===
Pri ''Svisaj rakontooj''
 
{{citaĵo|Tiu ĉi libreto estas eldonita en la serio “ Internacia Librotrezoro,” kaj ĝi estas ja trezoreto! Tri novelojn ĝi enhavas, kaj ĉiu estas leginda pro sia ĉarmo kaj delikateco de tuŝo, sed precipe la du lastaj. La dua (''La Lunradio'') estas bele rekontita novelo pri ebriulo Brosi. Tiu ĉi enamiĝas en delikatan knabinon Placida, kiu ekaperas al li kiel vizio supertera en la ĉambro, kie li duonkuŝas en ebria dormo. De la momento, en kiu li vidis ŝin kun la vizaĝo pala kaj surverŝita de la luna [[radiado]], de tiu momento tuta lia vivo ŝanĝiĝis, kaj li sekvadis ŝin ŝ kiel ŝia ombro. Kio okazas post la morto de la malfortika Placida, tion ni lasos al la leganto trovi por si mem. La jena eltiraĵo servu por montri la [[stilo]]n :
:“La lumo flirtis ĉirkaŭ la domo de Kasimir Schuler. Estis la epoko [? sezono] de la longaj noktoj, kaj la luno devis glitadi sian longan vojon. Mirinde belan lumon ĝi sendis en la neĝkovritan valon; ĝi donis al la ĉielo bluan veluran koloron kaj al la blankaj, altegaj montoj preskaŭ superteran [[grandiozeco]]n, belecon kaj klarecon. Sian blankan [[brilo]]n ĝi deponis sur la neĝajn kusenojn de du fenestraj bretoj, penetris tra la nigre lumantaj vitroj kaj ektuŝis la liton, kie kuŝis la mortinta Placida. Kvazaŭ ĝi serĉis ĝin....”
La tradukinto, Charlotte Pulvers, bonege scias manipuli la Esperantan plumon. La kunmetado de [[vorto]]j estas foje originala, sed neniam malĝusta. Ĉe p. 27 mi rimarkas la vorton " suferadi ”—“ la okulo ĝin ne povis suferadi '——kie ŝajne oni devus uzi elporti,
''toleri'' aŭ ''elteni''. Tre forte rekomendas la libreton. |[[Percy James Cameron|NOREMAC]]. [[La Brita Esperantisto]] - Numero 110, Februaro (1914)}}
 
== Notoj kaj referencoj ==