Vikipedio:Alinomendaj artikoloj
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.
Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.
Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.
Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.
Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.
Aŭtora portalo | |
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 78 alinomendaj paĝoj
Ne plu aktivaj
Ne plu aktivajn proponojn movu al /Arkivo, vidu la keston "Malnovaj diskutoj" ĉi-supre. Dankon!
Aktivaj (de 2021)
Oni vidas en Reta Vortaro kaj en PIV la difinon de akcizo, kiu estas pli taŭga ol takso.--Gpl (diskuto) 17:11, 4 mar. 2021 (UTC)
- Komento: La artikolo ne estas komprenebla. Konjekte el la ligitaj alilingvaj artikoloj, ne temas pri akcizo (speco de imposto), sed ia pago aŭ kotizo por servo. Prefere oni simple forigu la tuton.--Surfo 11:54, 5 mar. 2021 (UTC)
- Komento: Fakte Takso estis kreita nur kiel alidirektilo al Taksado, kaj nur poste Punktor metis enhavon kaj ligis. Laŭ mi erare, kiel traduko de ekzemple hispana "tasa" kio aperas kiel tradukebla al taksado en vortaro de De Diego, sed tiu uzo rilatas al la agado de la verbo "tasar", kio rilatas ja al taksi. Resume oni havas du artikolojn takso (kiu devus esti alinomita) kaj akcizo kun simila enhavo, kiujn fakulo devus apartigi reference al la enhavo de la alilingvaj artikoloj kaj al la esperanta signifo. Takso devus esti rekonvertita en alidirektilo al taksado.--kani (diskuto) 23:51, 5 mar. 2021 (UTC)
- Komento: Pro la multaj signifoj de la radiko necesas krei apartigilon, kiu ligos al pli detalaj specifaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 20:37, 10 mar. 2021 (UTC)
Kaj PIV kaj ReVo diras, ke ĉi tiu uzo de "tono" estas evitinda. Nuntempe plentono alidirektas al plenduto, kaj devus esti inverse (nur administranto povas ŝanĝi tion ĉi). Plie, Duontono kaj Duonduto estas du artikoloj kiuj devus unuiĝi. -Yehadut (diskuto) 01:59, 3 nov. 2021 (UTC)
- Por: .--DidCORN (diskuto) 17:51, 16 nov. 2021 (UTC)
- Por: Efektive bonus eĉ tekste noti kun referenco al PIV, ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas. Se ni vere decidas sekvi vian proponon, nun estas 3 voĉoj poraj kaj neniu kontraŭa: ĉu vi tiam pretos redakte kunigi la du artikolojn Duontono kaj Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 04:55, 29 nov. 2023 (UTC)
- Por: alinomigo kaj kunigo al Plenduto & Duonduto. Taylor 49 (diskuto) 03:24, 1 jan. 2024 (UTC)
- Por: Aidas (diskuto) 16:06, 14 jan. 2024 (UTC)
- Farite la alinomigo Plentono > Plenduto, @Yehadut kaj DidCORN: ĉu unu el vi pretas kunigi la du paĝojn Duontono kaj Duonduto al Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 16:20, 16 jan. 2024 (UTC)
- Por: Aidas (diskuto) 16:06, 14 jan. 2024 (UTC)
- Por: alinomigo kaj kunigo al Plenduto & Duonduto. Taylor 49 (diskuto) 03:24, 1 jan. 2024 (UTC)
- Por: Efektive bonus eĉ tekste noti kun referenco al PIV, ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas. Se ni vere decidas sekvi vian proponon, nun estas 3 voĉoj poraj kaj neniu kontraŭa: ĉu vi tiam pretos redakte kunigi la du artikolojn Duontono kaj Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 04:55, 29 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Mi konsentus kunigi Duonduto al Duontono kaj ne inverse, pro kongruado al la iam ekzistantaj ditono, tritono ĉiuj rilatantaj al proporcio de tono, kiu efektive estas plenduto, sed duto ne estas sisteme plenduto. DidCORN (diskuto) 15:53, 20 jan. 2024 (UTC)
- @DidCORN: Bone, tiam faru tion, kaj ni esperu ke la kunigita artikolo pli klarigas al nefakuloj kaj malpli konfuzigas ol la nuna situacio de du artikoloj kiuj devus unuiĝi. Kompreneble tiam necesas klara referenco al PIV, kiu atentigas ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas, kaj pravigo kial tamen sencas uzi ĝin. Mi pensas ke se iu povas fari tion, tiam estas vi. Eblus ankoraŭ pludisputi pri la procedo kun Yehadut , kiu levis la temon kaj probable kritikas pri ne plena atento de PIV kaj ReVo, sed li aŭ ŝi lastfoje normale partoprenis en aprilo lastjare, nur en novembro kaj januaro faris du tre etajn notojn, kaj ne klaras ĉu eblus altiri la uzanton al pludiskuto. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 23 jan. 2024 (UTC)
- Komparente mian malnovan PIV kun NPIV, mi vidas ke duto estas neologismo, kiu rilatas al la dua difino de la iama tono, t.e interspaco inter du sinsekvaj notoj de gamo. Mi do rekonsideras mian pozicion, kaj finfine alinomos laŭ la unua propono. Notindas, ke la artikolo tono (muziko) mankas en nia Vikipedio, DidCORN (diskuto) 11:49, 30 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Por fari tiun oni devas alinomi ankaŭ la nunan artikolon duonduto, pri kiu mi proponas Minora sekundo, kiu iam estas ligita al la angla Minor second.-DidCORN (diskuto) 10:57, 1 feb. 2024 (UTC)
- Komparente mian malnovan PIV kun NPIV, mi vidas ke duto estas neologismo, kiu rilatas al la dua difino de la iama tono, t.e interspaco inter du sinsekvaj notoj de gamo. Mi do rekonsideras mian pozicion, kaj finfine alinomos laŭ la unua propono. Notindas, ke la artikolo tono (muziko) mankas en nia Vikipedio, DidCORN (diskuto) 11:49, 30 jan. 2024 (UTC)
- @DidCORN: Bone, tiam faru tion, kaj ni esperu ke la kunigita artikolo pli klarigas al nefakuloj kaj malpli konfuzigas ol la nuna situacio de du artikoloj kiuj devus unuiĝi. Kompreneble tiam necesas klara referenco al PIV, kiu atentigas ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas, kaj pravigo kial tamen sencas uzi ĝin. Mi pensas ke se iu povas fari tion, tiam estas vi. Eblus ankoraŭ pludisputi pri la procedo kun Yehadut , kiu levis la temon kaj probable kritikas pri ne plena atento de PIV kaj ReVo, sed li aŭ ŝi lastfoje normale partoprenis en aprilo lastjare, nur en novembro kaj januaro faris du tre etajn notojn, kaj ne klaras ĉu eblus altiri la uzanton al pludiskuto. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 23 jan. 2024 (UTC)
Mi iam unuflanke jam alinomis, ĉar naive komprenis, ke temas pri evidentaĵo. Samtage kaj same unuflanke Petr Tomasovsky malfaris la alinomon, surbaze sur la nuna enhavo, ĉefe pri Hungario kaj Finnlando. Dume en la alilingvaj versioj, mi trovis ses lingvojn en kiuj mi trovis la koncepton bazaro, kaj neniun en kiu mi povus kompreni la koncepton kampo aŭ eĉ ion alian; eble tio ekzistas. Kompreneble mi ne scipovas ĉiujn lingvojn de la mondo, mi scias. Ĉiuokaze, mi iom esploris la aferon. Laŭ la anglalingva artikolo la hungara vorto (the word for market town "mezőváros" means literally "pasture town") signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon, eble urbo por paŝtistoj, de paŝtistoj aŭ io tia. Pri la finna vorto "Kauppala", same anglalingva artikolo indikas, ke ĝi havas saman signifon kiel sveda Köping, tio estas Bazarurbo. Tio rezultis en la fakto, ke nune en Vikipedio estas kelkaj artikoloj pri finnaj loĝlokoj, nomitaj erare kampurboj. Krome, kio estas kampurbo laŭvorte? Kontraŭdiro aŭ surogato de bazarurbo aŭ se uzi alilingvajn vortojn merkaturbo. Tion mi ne proponas, ĉar en Esperanto merkato estas alia afero. Dum la artikolo plue havas la nunan titolon, oni ne povas ampleksigi la enhavon por havi lokon por ĉio kaj oni ne povas ĝuste korespondi kun alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 20:44, 10 dec. 2021 (UTC)
- Komento: La artikolo mem proponas la alterantivon foirourbo, kiu ŝajnas al mi pli komprenebla kaj taŭga.--DidCORN (diskuto) 16:36, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kiel oni nomigus setlejon, kiu estas inter urbo kaj vilaĝo. En Ĉeĥio tia setlejo nomiĝas cs:městys aŭ en en:Městys (angloj lasis la ĉeĥan nomon por la artikolo). Ĉu ni alinomos ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn pri kampurboj en Ĉeĥio? En la ĉeĥa vorto "městys" estas nenia mencio pri bazaro aŭ foiro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:00, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Foje estis la ĉeĥa artikolo pri "městys" ligita en la intervikiaj ligiloj kun "kampurbo" en Esperanto. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:06, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kia malsimplaĵo! Ŝajne temas pri tuta aro de similaj sed ne identaj administraj unuoj en diversaj landoj. Mi volus konsideri ajnan decidon provizora, ĝis fakulo pri mezepoka Eŭropo aprobos ĝin.
- Ni povus rezigni por nun pri ĝenerala artikolo, kaj havi apartajn pri la konceptoj de apartaj landoj, kiel la jam ekzistanta Foira komunumo. Eventualaj informoj pri la tut-Eŭropa evoluo de la konceptoj povus lokiĝi en sekcio de Urbeto (urbo).
- Se ni preferas konservi la nun diskutatan artikolon, mi proponas titoli ĝin Bazarurbeto per vorto troviĝanta en PIV, kaj ŝajne celanta la koncernan koncepton aŭ iun el ĝiaj variantoj, kvankam ne ofte uzata. Arbarulo (diskuto) 17:56, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Mi konsentas, ke ni havu apartajn artikolojn pri la konceptoj de apartaj landoj, ekzemple "městys". Kampurbo kaj bazarurbeto povas esti alidirektiloj al Bazarurbo aŭ inverse Bazarurbo al Bazarurbeto. Tial necesos nek ŝanĝi aliajn artikolojn nek ŝanĝi kategoriojn. Mi ĉiam sekvas PIV sed ĉiokaze la problemo estas, ke la propra koncepto de urbogrando estas tre relativa, por PIV nur "vasta". Tial mi proponas Bazarurbo. Tio ebligos disvolvigi informon pri la rilato inter periodaj bazaroj, plej ofte ĉiusemajnaj kaj pligravigo de urboj.--kani (diskuto) 23:47, 15 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kvankam mi ankoraŭ konsideras la sufikson -et- tauga, ĉar eble la sola komunaĵo inter la diverslandaj konceptoj estas, ke bazarurb(et)o estas iel malpliranga kompare al "normalaj" urboj, mi ne konsideras ĝin esenca kaj ne insistas pri ĝi. Do por bazarurbo. Arbarulo (diskuto) 18:46, 19 dec. 2021 (UTC)
- Do ekzistas la situacio, ke la vorto "kampurbo" ne havas referencon, sed la vorto "bazarurbeto" dokumentiĝis en PIV, kaj mi ne vidas ajnan lingvon aŭ landon en la artikolo, kie historie iam ekzistis vorto tradukebla al "kampurbo": la ĉeĥa městys simple estas "urbeto" (kiel cetere la litova miestelis), la finna kaj maroka vorto nur estas "bazara urbo", kaj la hungara mezőváros "paŝteja urbo" ankoraŭ estas tio kio plej proksimus al la ŝajne vikipedie4 inventita vorto "kampurbo". Kaj klaras ke la germanlingvaj vikipedianoj aparte trovis la vorton "kampurbo" netaŭga por la germanlingva koncepto de bazara aŭ foira komunumo (kiuj tute klare ne estas urboj), ke enkondukiĝis aparta artikolo foira komunumo (kiu ekzistas en 18 vikipediaj lingvoversioj, kaj tute klare havas sendiskutan eron en vikidatumoj). Mi preskaŭ revus pri ŝanĝo de la koncepto de la dubinda titolo "kampurbo" al nur titolo "urbeto", ĉar tio klare inkluzivus la ĉeĥajn, litovajn kaj probable ankoraŭ alilandajn urbetojn, kaj probable necesos vivi per tio, ke daŭre ekzistos du artikoloj - pri bazarurbeto kaj bazara aŭ foira komunumo. Sed la ŝanĝo al nur titolo "urbeto" probable estis tro simpliga kaj forviŝus la fakton ke historie la rajto pri bazaro estis esenca en la koncepto. Tial mi aliĝas al la kompromiso de Kani kaj Arbarulo pri formo "bazarurbo" (kun kompreneble daŭra referenco al "bazarurbeto" de PIV) kaj alvokas fine fermi la temon, pri kiu nun du jarojn - en 2022 kaj 2023 - nenio moviĝis. Do por bazarurbo. ThomasPusch (diskuto) 17:10, 14 jan. 2024 (UTC)
Aktivaj (de 2022)
La alternatva propono ŝajnas pli klara. Mi kopiis ĉi-suben la iam okazintan diskuton el la diskuto-paĝo.-DidCORN (diskuto) 10:39, 19 feb. 2022 (UTC)
Mi kontraŭas (alinomi al dentrimeno") ĉar dentrimeno estas ĝenerala rimeno sen specifa funkcio, do meritas apartan artikolon. Ĉi tie estas celata la rimeno kiu sinkronigas la kamŝafto kun la krankŝafto. (angle: i.a. cambelt aŭ timing belt). --Verdulo (diskuto) 12:10, 7 feb. 2022 (UTC)
- Ŝajnas prave. DidCORN devus argumenti. Male, oni devus forigi la proponon, ĉu ne?--kani (diskuto) 19:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Ne, karaulo, tia rimeno ne propulsas, SED nur helpas sinkroni la sparkilojn de ĉiu piŝto en la motoro. DidCORN (diskuto) 13:22, 1 feb. 2024 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
Skalmodelo --> Maketo; Maketo (arkitekturo) --> Maketo
Skalmodelo volas esti alinomita al maketo. Maketo estas en PIV. La alinomadon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 1 maj. 2022 (UTC)
- Krome ekzistas ĉi tie paĝo Maketo (arkitekturo), kiu devus esti kunigita kun maketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:37, 1 maj. 2022 (UTC)
- Komento: Mi tute ne konsentas kunigi la du artikolojn Maketo kaj Maketo (arkitekturo), la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj, al kiuj normale rilatas ĉiu el la du.--DidCORN (diskuto) 20:27, 1 maj. 2022 (UTC)
- Komento: Skalmodelo al Maketo jes; Maketo (arkitekturo) al Maketo tute ne: la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj. Povas temi pri ŝipo, aparato, teatra scenejo, ktp.--kani (diskuto) 11:26, 17 maj. 2022 (UTC)
Spiro --> Spirado, Spirado --> Homa spirado
Nun ni havas du artikolojn, kies titoloj tute ne klarigas kial. Estas simile konfuze en kelkaj aliaj lingvoj. Ŝajnas al mi, ke la precipa malsamo estas tio, ke unu rilatas preskaŭ sole al spirado ĉe homoj kaj la alia ampleksas ĉiujn vivaĵojn. Arbarulo (diskuto) 21:11, 1 aŭg. 2022 (UTC)
- Por alinomi Spiro al Spirado necesas administranto. Arbarulo (diskuto) 20:22, 19 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Se oni volas konservi du artikolojn kun la artikolo jam alinomita Homa spirado (kiu traktas pri ĉiuj tipoj de spirado), oni devas tute reverki la du artikolojn. La artikolo Spiro ekstensive traktas pri homa spiro.--DidCORN (diskuto) 13:48, 22 aŭg. 2022 (UTC)
- Ĉu vi pensas, ke estus bona solvo transmeti la informojn pri homa spirado de la nuna "Spiro" al la alia artikolo, kaj la informojn pri nehoma spirado (kiuj almenaŭ al mi ŝajnas malmultaj) de tiu al "Spiro"? Aŭ ĉu vi proponas distingi la artikolojn laŭ tute alia kriterio?
- Post kiam mi proponis la alinomadon, mi multe poluris la lingvon kaj stilon de "Spiro", sed apenaŭ modifis la enhavon. Arbarulo (diskuto) 14:57, 23 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Rilatigi la artikolojn ŝajnas al mi bone. Pri la titoloj restas problemo. Laŭ PIV "spirado" estas la ĝenerala, ada procezaro rilata al gasa interŝanĝo, kaj "spiro" ĉe homo aŭ simila estulo estas ĉiu unuopa enlaso kaj ellaso de aero. Montriĝas el la Tekstaro de Esperanto, ke "spiro" ankaŭ povas signifi la aeron mem, kiun oni elspiras, sed ankoraŭ tio konfirmas, ke "spiro" estas la pli konkreta, malĝenerala vorto. Ambaŭ artikoloj temas pri "spirado".
- La distingaj principoj en tiuj aliaj lingvoj, kiujn mi kapablas legi, ne estas unuecaj, kaj mi ankoraŭ ne estas konvinkita, ke ili helpas nin. Detale:
- france: Ligita al Spiro: ĉiu maniero enlasi aeron aŭ akvon por gasa interŝanĝo (perpulme, perbranke, perfolie . . .), kaj ankaŭ t.n. ĉela spirado, kiu estas kemia procezo interna de la ĉeloj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, aparte ĉe homoj, kvankam plejparte konsistas el ĝeneralaĵoj, kiuj validas ankaŭ por aliaj pulmohavaj bestoj.
- angle: Ligita al Spiro: Mallonga diskuto de la sencoj de respiration kaj ĝia rilato al aliaj anglaj vortoj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado. La enkonduko aludas al diversaj bestoj, sed la cetero temas nur pri homoj. Nia Spirado estas parta traduko de ĝi.
- hispane: Ambaŭ artikoloj havas preskaŭ la saman temon, enlasadon kaj ellasadon de akvo aŭ aero ĉe diversaj estaĵoj, sed tiu ligita al Spirado krome havas longan sekcion pri homa spirado.
- germane: Ligita al Spiro: Parto pri ĉela spirado kaj parto pri difuziĝo de gasoj tra la bariero inter aero aŭ akvo kaj sango aŭ histoj de vivaĵo.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, ĉefe pri homoj, kun ĝeneralaĵoj almenaŭ pri aliaj mamuloj.
- simplangle: Ligita al Spiro: Ĉela spirado.
- Ligita al Spirado: Enlasado kaj ellasado de aero (nur ĉe homoj). Arbarulo (diskuto) 20:01, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Pri la esprimo "malsekigita aero", kiun vi komentis en redaktoresumo ĉe Homa spirado, la aero ja estas malsekigita en la nazo antaŭ ol ĝi atingas la pulmojn. Tamen tio ne vere rilatas al la kunteksto, kie ĝi estas menciita, kaj oni povus forigi ĝin. Mi vidas, ke en la anglalingva Vikipedio la originalo de tiu tekstero estis tute ŝanĝita. Arbarulo (diskuto) 20:15, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Komento: Ŝajnas, ke ni konverĝas per aludo al la alia artikolo, kiam la paragrafo traktas la ĉefan temon de la alia artikolo. Konsentite pri la forviŝo de la adjektivo "malsekigita" en Homa spirado.--DidCORN (diskuto) 20:39, 25 aŭg. 2022 (UTC)
- Komento: Jes, mi konsentas pri via propono. Ĉu vi volas fari la redaktojn por efektivigi ĝin? Kaj ĉu vi do konsentas pri la alinomadoj? Arbarulo (diskuto) 02:17, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Por: alinomi Spirado al Homa spirado, sen partopreni al reredaktoj de certaj paragrajoj.--DidCORN (diskuto) 14:08, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi supozas el via ĵusa redakto al "Spiro", ke vi kontraŭas la alinomproponon pri ĝi. Ĉu vi bonvolas klarigi viajn rezonojn? En la redaktresumo vi citas ReVo, sed la difino de "spiro" tie tekstas "Ĉiu unuopa spirago," praktike same kiel en PIV. Kaj eĉ se ne estus tiel, mi ne vidas kial ĝi pravigus kontraŭdiri vortuzon efektivan, kutiman, kaj konforman kun la reguloj pri uzado de verbecaj radikoj. Arbarulo (diskuto) 18:40, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
- Eble mi ne komprenas, pri kiu laboro temas. Ĉiukaze, se ĝi ŝajnas teda, proponu gvidprincipon kaj mi vole provos efektivigi ĝin. Mi supozis, ke vi kontraŭas alinomadon, ĉar vi remetis la vorton "spiro" en la unuan frazon de la artikolo kun la sama difino, kiun mi argumentas erara. Arbarulo (diskuto) 03:27, 2 sep. 2022 (UTC)
- Mi iom reverkis ambaŭ artikolojn kaj transmetis grandan parton de la sekcio pri homoj en Spiro al Homa spirado, lasante resumon. DidCORN, ĉu la rezulto respondas al viaj ideoj? Arbarulo (diskuto) 20:46, 7 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Dankon! Interese, ke vi trovis artikolon pri Gasa interŝanĝo. Eventuale oni povus pripensi kunigi Spiro kun ĝi, aŭ alimaniere dividi la temojn inter ili. Sed mi ne volas ĝeni mian cerbon pri tio nun. Arbarulo (diskuto) 13:45, 25 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
Aktualigo: La ŝanĝo de Spirado al Homa spirado estis farita jam antaŭ longe, ĉar ŝajnis, ke neniu krom mi interesiĝos. La komplementa ŝanĝo de Spiro al Spirado ankoraŭ restas nefarita ĉar necesas administranto.
- Historia noto: La duopo Spiro-Spirado estas faro de la jam malaktiviĝinta vikipediisto Alaudo en 2016. Tiam la artikolo, kiun mi volas nomi Spirado, efektive havis tiun nomon, kaj Spiro estis apartigilo. Alaudo alinomis Spirado al Spiro sen klarigo krom "pli ĝuste" kaj ŝajne sen konsulto, la tiaman Spiro al Spiro (apartigilo), kaj kreis novan artikolon kun la titolo Spirado (nun Homa spirado). Arbarulo (diskuto) 13:26, 11 sep. 2022 (UTC)
Ĝamuo kaj Kaŝmiro -> Ĝamuo kaj Kaŝmiro (subŝtato)
Mi ĵus legis en la germana artikolo, ke Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 2019 malfondiĝis kaj estis disigita en du uniajn teritoriojn. Kelkaj vikipedioj jam havas eĉ apartan artikolon pri la samnoma unia teritorio. Mi proponas fari same, eble eĉ laŭ de:Jammu und Kashmir (Unionsterritorium) (tiam eble ja estus "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)"). --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 5 sep. 2022 (UTC)
- Por: se mi bone komprenas, ke la propono estas 1) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio kaj 2) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato. Arbarulo (diskuto) 03:35, 6 sep. 2022 (UTC)
- Por: En inversa sinsekvo: 1) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato, kaj 2) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio: la nova teksto pri la aktuala unuo Ĝamuo kaj Kaŝmiro povus nomiĝi "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)" kaj la variaĵo sen krampoj estus apartigilo al nur du eroj, iom da malŝparo, sed mi alvokas ke "Ĝamuo kaj Kaŝmiro" sen iu aldono post la alinomigo estu nomo de la nova unuo, ĉar ofte homoj en aliaj paĝoj ne pensas pri aldonoj de iuj interkrampaj klarigoj, se temas pri aktuala administra unuo. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 20 dec. 2023 (UTC)
Dividita fonto -> Kunhavigita fonto -> Programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto
Dividita fonto -> Kunhavigita fonto Ne temas pri inverso de multiplikado. Taylor 49 (diskuto) 19:57, 14 dec. 2022 (UTC)
- Eble Mikrosofta programaro kun fontaliro aŭ Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Kontraŭ: Ĉar dividi havas ankaŭ laŭ ReVo la signifon utilizatan en la titolo: Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto.--DidCORN (diskuto) 18:49, 15 dec. 2022 (UTC)
- Komento: RV: La ekzemplo estas malbona. Krom tio, ne temas pri dispecigo. Se vi kunhavigas (laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe) iun sondosieron konservita en via komputilo, vi daŭre havas la tuton. La vorto "kunhavigi" multe pli bonas en Esperanto, malgraŭ ke ĝi ne disponeblas en la sveda.
angla sveda Esperanto ----- ----- --------- divide dividera, dela dividi share dela kunhavigi
- Krom tio, la artikolo temas sole pri Makrosofto. Tion nepras mencii. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Por: Certe, dividita fonto estas fuŝa mistraduko el la angla. Sed eble oni povus elpensi ion pli bonan ol kunhavigita fonto. Lingvano (diskuto) 19:19, 15 dec. 2022 (UTC)
Komento: Karaj - Mi rigardis la koncernan artikolon en pluraj lingvoj. La esenco de la artikolo ne estas fonto(teksto) de programaro, sed iniciato de Mikrosofto pri la skemo de provizado de programaro tiamaniera, ke oni povu laŭbezone inspekti ĝian fonto(teksto)n. Temas do, laŭsence, pri Iniciato pri provizado de programaro kun fontaliro. Se oni volas koncizigi tion ĝis kerna nocio, mi proponas la titolon Programaro kun fontaliro. Kion vi opinias pri tio ĉi? Amike, -Filozofo (diskuto) 01:48, 16 dec. 2022 (UTC)
Komento: Kun fontaliro estas multe pli bona ol kun kunhavigita fonto! Lingvano (diskuto) 16:36, 17 dec. 2022 (UTC)
- Komento: Karaj, mi trovis en ReVo, ke la traduko de la angla share en tiu konteksto estas kunuzi. Tamen anstataŭ harfendi pri titoloj, mi preferus plibonigi la enhavojn de artikoloj mem.--DidCORN (diskuto) 18:20, 19 dec. 2022 (UTC)
- Komento: Malgraŭ la kontribuo de ReVo, principe ĝusta, ŝajnas al mi ke la titola propono programaro kun fontaliro pli facile kompreneblas ol konstruigebla propono kunuzita fonto aŭ kunuzita programaro. Ĉu estas konsento ke mi ŝovas la tekston al la propono de Filozofo kaj Lingvano? ThomasPusch (diskuto) 09:25, 1 jan. 2023 (UTC)
La nura nomo registrata en PIV estas «Kablando». En la Tekstaro:
- Kabprovinco: 0 trafoj (neniam!)
- Kablando: 3 trafoj. --Super nabla (diskuto) 19:03, 19 dec. 2022 (UTC)
Komento: Strange! Mi ŝatus scii, de kie PIV prenis la nomon Kablando. En aliaj lingvoj estas vorto simila al provinco. Lingvano (diskuto) 09:53, 20 dec. 2022 (UTC)
- Por: Tiu kabo estas la kabo por antonomazio ekde la tempo de la portugalaj esploroj. Tiaj estas ampleksa koncepto ĉe Kablando, Kaburbo, kabnavigado, kabvojo ktp. Kabprovinco estus tro restrikta koncepto se provinco iĝas distrikto, regiono, ktp., kaj krome estas pli longa vorto.--kani (diskuto) 01:59, 11 feb. 2023 (UTC)
Aktivaj (de 2023)
La paĝo kiun ni jam havas en la Esperanta Vikipedio temas pri Tibeto el politika vidpunkto (t.e., la politika regiono administrata fare de Ĉinio). Ni ankoraŭ malhavas en Esperanto la paĝon pri Tibeto el geografia kaj kultura vidpunkto (tiu paĝo estas eble eĉ pli grava ol la alia). Mi proponas tuj ŝanĝi la nomon, por ke ni povu separi la "du Tibetojn". —Super nabla (diskuto) 23:20, 16 jan. 2023 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto) 04:24, 18 jan. 2023 (UTC)
- Por: DidCORN (diskuto) 18:36, 14 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Mi ne havas la rajton por alinomi. Bonvolu administrantoj alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 10:35, 16 mar. 2023 (UTC)
{por} "Tibeto (ĉina provinco)"(kontraŭ "Aŭtonoma regiono") 2008-07-16T13:07:03 Tlustulimu diskuto kontribuoj protektis la paĝon Tibeto (eviti vandalismon [edit=autoconfirmed:move=sysop]) Ni nepre havu paĝon pri ordinara Tibeto. Taylor 49 (diskuto) 20:33, 21 maj. 2023 (UTC)- Komento: Du eblaj problemetoj: 1. Eble estu (formale) "provinco de Ĉinio" anstataŭ "ĉina provinco". 2. Kvankam ĉe la sama nivelo kiel provinco, Tibeto estas "aŭtonoma regiono", ne "provinco". Do eble estu Tibeto (aŭtonoma regiono de Ĉinio)? Lingvano (diskuto) 07:20, 22 maj. 2023 (UTC)
- Por: "Tibeto (provinco de Ĉinio)". La vorto "aŭtonoma" malutilas kaj misgvidas. Kaj "provinco" estas pli bona vorto por "formala parto de ŝtato kun precize difinitaj limoj", same kiel Balio (provinco) Taylor 49 (diskuto) 14:38, 22 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Tamen, laŭ mia kompreno, en la ĉinaj nomoj oni distingas inter la 22/23 省 (provincoj) kaj la 5 自治区 (aŭtonomaj regionoj). En aliaj Vikipedioj oni ne nomas la aŭtonomojn regionojn provincoj, ĉu? (Mi tamen ne esploris detale kaj ne multe scias pri Ĉinio.) Lingvano (diskuto) 18:32, 22 maj. 2023 (UTC)
"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" -> "Vikipedio:Mempatrolantoj" + "Vikipedio:Kontrolantoj" -> "Vikipedio:IP-kontrolantoj" 2023 02 14
"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" -> "Vikipedio:Mempatrolantoj" kaj "Vikipedio:Kontrolantoj" -> "Vikipedio:IP-kontrolantoj". Vorto "kontrolanto" estas malklara. Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)
Ŝablono:TemplateDataKapo => Ŝablono:ŜablonoDatumojKapo 2023 02 23
Kialo: esperantigo. — Super nabla (diskuto) 00:30, 23 feb. 2023 (UTC)
- Komento: ... kvankam la problemo estas ke ni nuntempe malhavas en Esperanto la paĝon Q13583584, do eble tiu alinomo ne vere utilus. — Super nabla (diskuto) 00:42, 23 feb. 2023 (UTC)
- Mi rezignas la proponon. —Super • nabla🪰 17:42, 16 nov. 2023 (UTC)
Malajala lingvo 2023 02 23
Ĉu malajala? Ĉu malajalama? Aŭ ambaŭ? — Super nabla (diskuto) 13:08, 23 feb. 2023 (UTC)
- Komento: Laŭ PIV, malajala. Ne bezonatas alinomigo de titolo sed ja alinomigo de la informkesto. - Darkis123 (diskuto) 15:17, 23 feb. 2023 (UTC)
- Komento: Dankon. Ni devas atenti, ĉar en aliaj partoj de Vikipedio la vorto «malajalama» jam disvastiĝis. Vidu ekzemple la eligo de la ŝablono
{{ml}}
->malajale
. — Super nabla (diskuto) 17:39, 23 feb. 2023 (UTC)- Komento: Mi malsukcesis trovi la rimedon kiu entenas la vorto «malajalame» (la fonto de la ŝablono). — Super nabla (diskuto) 08:39, 24 feb. 2023 (UTC)
- Komento: Ankaŭ mi malsukcesas en deĉifro de #invoke:Lingvonomo|language|ml, kiu devus esti la fonto de {{ml}}. Sed mi plusondas: ne povas esti, ke iu el ni enplantis erareton, kiun neniu plu povas ripari. ThomasPusch (diskuto) 17:55, 12 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Mi malsukcesis trovi la rimedon kiu entenas la vorto «malajalame» (la fonto de la ŝablono). — Super nabla (diskuto) 08:39, 24 feb. 2023 (UTC)
- Komento: Dankon. Ni devas atenti, ĉar en aliaj partoj de Vikipedio la vorto «malajalama» jam disvastiĝis. Vidu ekzemple la eligo de la ŝablono
«Asamo» jam estas la etno (vidu ankaŭ: Asama, la lingvo). Por la regiono kie la etno loĝas, oni bezonas la finaĵon -ujo aŭ similaj. Por similaj kazoj, oni povas vidi: Ĥajber-Paŝtulando, la provinco kie oni parolas la paŝtunan; aŭ Tamilujo, la ŝtato de la tamiloj. — Super nabla (diskuto) 10:37, 1 mar. 2023 (UTC)
Por: Jes, estu Asamio aŭ Asamlando. Lingvano (diskuto) 13:25, 1 mar. 2023 (UTC)
Por: Jes, estu Asamio konforme al NPIV.--DidCORN (diskuto) 21:06, 1 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Bv., administrantoj, alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 09:17, 2 mar. 2023 (UTC)
- Por: Estu "Asamio". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:21, 14 maj. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: "Asamio" -- Por: "Asamlando". Taylor 49 (diskuto) 21:19, 14 maj. 2023 (UTC)
Komento: Ankaŭ tiu temo preskaŭ forgesiĝis, ĉar la administrantoj almenaŭ dum la lastaj monatoj atentis pri aliaj teknikaj paĝoj kaj ŝajne neniu ĉi tie deĵoris por plenumi petojn de alinomigoj. Ankaŭ mi nur ekde semajno reaktivas tie, kaj provas sitelon post sitelo forigi la monton de amasiĝintaj taskoj. Ĉi tie principe estintas simpla: 5 homoj estis kontentaj kun ŝanĝo de Asamo" al "Asamio", konforme al NPIV. Tio eĉ sen ke administranto kunvoĉdonis, kio plialtigintus la porajn voĉojn. Tiam laste venis @Taylor 49: kaj metis vetoon. Oni povus simple noti ke estas 5:1, sed mi tamen scivolas, kio estas via problemo kontraŭ Asamio, Taylor 49? ThomasPusch (diskuto) 19:45, 12 dec. 2023 (UTC)
- Por Asamio, ĉar estas referenco de NPIV. Finajo de -lando ankaŭ eblas, sed pli malkutimas ol -io, kaj pravigeblas nur, se ĝi jam amplekse uzatas loke, kiel en Svislando kaj Finnlando, kaj pri tia ampleksa uzo de vorto "Asamlando" en Esperanto mi ne vidas indikon. Aidas (diskuto) 07:15, 14 dec. 2023 (UTC)
- Por Asamio, por aldoni mian propran opinion. Domagĝe ke Taylor 49 ne reagis kaj ne uzis la okazon klarigi sian opinion. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 23 jan. 2024 (UTC)
- Sed tiel estas 7:1 voĉoj por Asamio kaj por kunordigo al PIV 2020. Tio estas klara tendenco. Farite ThomasPusch (diskuto) 13:29, 23 jan. 2024 (UTC)
Kialo: Ĝi estas ĉefurbo, do la O-finaĵo estas uzenda. — Super nabla (diskuto) 18:49, 3 mar. 2023 (UTC)
- Malforte kontraŭ: Ĝi estas ne nacia ĉefurbo, sed centro de plej supra subŝtata unuo. En Usono neniel ĉiuj subŝtataj urboj havas esperantan nomon, same en Brazilo kaj Meksiko ne, kaj ankaŭ en Germanio, kie ĉiukaze ĉie estas sufiĉe da esperantistoj por pravigi Esperanto-nomon, ne ĉiuj 13 ĉefurboj de plej supra subŝtato (la landoj) kiuj ne hazarde estas urboŝtatoj havus esperantan nomon. Mi dirus ke ni faru kiel por ĉiuj grandaj urboj: Se estas skribaj referencoj kiuj pruvas ke esperanta nomo estas kutima ekster vikipedio, tiam kun mencio de iuj tiuj referencoj oni povas alinomi. Ne estas granda problemo se tio ankoraŭ ne haveblas, ankaŭ la ĉefurba nomo Agartala ne kreas amasajn problemojn en Esperanto, havas neniun WQXYÖÜÑŁĢ aŭ simile en la nomo, kaj ankaŭ sen o-finaĵo bone prononceblas. Kvankam, kompreneble fakte vi pravas, ke esperantigo principe bonvenas, se estas pravigo de eksteraj referencoj, jam pro tio ke urbegoj en Esperanto ofte estas en akuzativa formo kaj akuzativan n-finaĵon oni nur rajtas aldoni al esperantigita vorto. ThomasPusch (diskuto) 22:55, 12 dec. 2023 (UTC)
Jen listo:
- Guĝarato, Kategorio:Guĝarato, Panĝabo, Kategorio:Panĝabo, Panĝabo (Barato), Panĝabo (Pakistano), Kategorio:Panĝabo (Barato), Kategorio:Panĝabo (Pakistano), Ŝablono:Situo sur mapo Barato Guĝarato, Ŝablono:Situo sur mapo Barato Panĝabo, Ŝablono:Situo sur mapo Pakistano Panĝabo, Ŝablono:Situo sur mapo Panĝabo => Guĝaratio, Kategorio:Guĝaratio, Panĝabio, Kategorio:Panĝabio, Panĝabio (Barato), Panĝabio (Pakistano), Kategorio:Panĝabio (Barato), Kategorio:Panĝabio (Pakistano), Ŝablono:Situo sur mapo Barato Guĝaratio, Ŝablono:Situo sur mapo Barato Panĝabio, Ŝablono:Situo sur mapo Pakistano Panĝabio, Ŝablono:Situo sur mapo Panĝabio
La vortoj kun simpla -o temas pri la etno kaj la vortoj kun -io pri la regionoj/provincoj/subŝtatoj (vidu ankaŭ PIV). Multaj similaj kazoj ekzistas en Sudazio, kiel ekzemple: tamilo/tamila/Tamilujo, asamo/asama/Asamio, ktp. Vidu ankaŭ la lingvojn, ekz., la guĝaratan. Min ĉagrenas, ke tiuj eraroj jam sufiĉe disvastiĝis en Vikipedio. — Super nabla (diskuto) 09:58, 6 mar. 2023 (UTC)
- mi priparolis tion al PIV-ulo, kaj li montris tion: https://vortaro.net/#Pan%C4%9Dabo_c
- do PIV ja agnoskas, ke panĝabo estas loko, ĝi nur estas malkohera Galex-713 (diskuto) 17:35, 21 jun. 2023 (UTC)
Por: Guĝaratio, Panĝabio --Crosstor (diskuto) 12:45, 15 mar. 2023 (UTC)
- Pardonu ke mi faras strion ĉi sube, sed la subaj komentoj jam ne nur temis pri la teknika demando kiu nomo estas plej bona por enciklopediaj titoloj de la tekstoj Q1061 kaj Q22424, kion baze solvas rigardo en vortaron, sed temis pri personaj preferoj kiuj nomoj ŝajnas plej simpatia.
- Kaj mi repardonpetas, memorigi ke kvankam ekzemple PIV 2020 konfirmas ke Ĝuĝaratio estas la ĝusta nomo (en PIV 1970 ankoraŭ ne estis la vorto), ĝi ankaŭ konfirmas ke barata Panĝabo havas tiun nomon, same kiel pakistana Panĝabo. Kaj tio ne nur estas PIV, sed vere estas la vivo: Mi kiel kuracisto jam havis kelkajn etajn pacientojn el barata Panĝabo, kaj fermante la okulojn kaj aŭdante la vorton Panĝabo, mi pensas pri la granda regiono kaj ne pri eta panĝaba knabo aŭ knabino. Tial mi nur povas jesi al la ĝustiga adapto de la vorto Ĝuĝaratio, sed la vorto "Panĝabio" sonas kaj aspektas al mi esti erara nomo de la regionego. Sed ĉar krom la teknika voĉdono la temo tro belas por ne aldoni iun komenton, mi faros tion sub la strio kiun mi mem faris. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 12 dec. 2023 (UTC)
- PS: Tamen, mi hieraŭ kontrolis mian lingvosenton per kontrolo en mia papera PIV, tiu de 1970, kiu informas ke "Panĝabo estas regiono de Hindujo" (do la norda parto de Barato), "trafluata de Induso", kio tute konfirmis mian lingvokomprenon, kaj hodiaŭ mi ankoraŭ rekontrolis la laŭ la kapvorto Panĝabio de vortaro.net, kio informas ion tute alian. Mi evidente komplete nerimarkis ke PIV faris malgrandan lingvan revolucion pri la vorto "panĝabo". Tiam do miaj etaj pacientoj en 2020 el "barata Panĝabo" estis "panĝaboj", kiuj origine devenas el "Panĝabio" (sed iliaj gepatroj ankoraŭ estas panĝabanoj el Panĝabo, ĉar el alia generacio???). Kiam mi hieraŭ fermis la okulojn kaj imagis aŭdi la vorton Panĝabo, mi kompreneble ne povis samtempe enŝalti la komputilon kaj rete kontroli ĉu la lando en 2020 ankoraŭ nomiĝas Panĝabo aŭ ĉu eble subite Panĝabio - mi ja havis la okulojn fermitaj. Sed se oni serĉas pri Panĝabo en NPIV [1], PIV de 2020 denove konfirmas mian lingvosenton. Nur nun mi komprenis, kion Galex-713 celis per PIV 2020 "nur estas malkohera" - tio estas forta maltroigo: PIV 2020 rekte kontraŭdiras sin mem! En tia konfuza situacio ŝanĝi ĉiujn paĝojn de Vikipedio al "nova" formo "Panĝabio", kiu laŭ dedukto devas esti la nova formo inter la du same ofertataj vortoj en PIV 2020, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis ekzistanta en 1970, aspektas al mi dubinda paŝo. Do mi restas ĉe mia lingvosento, kiu diras al mi ke tuta PIV 1970 kaj duono de la kontraŭaj informoj el PIV 2020 estas ĝusta, nome la landonomo Panĝabo, angle/germane/itale ktp. Punjab, ne angle Punjabee, germane Punjabien ktp, ankaŭ en mia dua familia lingvo la litova Pandžabas, ne Pandžabijas aŭ Pandžabija, kaj panĝabe ਪੰਜਾਬ. ThomasPusch (diskuto) 14:58, 13 dec. 2023 (UTC)
- Jes, malfacilas subite renversi la nomon de tion granda regiono. Laŭ pripenso de Thomas mi ankaŭ estus por teno de la lando Panĝabo. Sed gravas per piednotoj en la teksto(j) atentigi pri la situacio. Aidas (diskuto) 07:21, 14 dec. 2023 (UTC)
- Do Por: Guĝaratio, kie ĉio klaras. Aidas (diskuto) 07:22, 14 dec. 2023 (UTC)
- Jes, malfacilas subite renversi la nomon de tion granda regiono. Laŭ pripenso de Thomas mi ankaŭ estus por teno de la lando Panĝabo. Sed gravas per piednotoj en la teksto(j) atentigi pri la situacio. Aidas (diskuto) 07:21, 14 dec. 2023 (UTC)
- PS: Tamen, mi hieraŭ kontrolis mian lingvosenton per kontrolo en mia papera PIV, tiu de 1970, kiu informas ke "Panĝabo estas regiono de Hindujo" (do la norda parto de Barato), "trafluata de Induso", kio tute konfirmis mian lingvokomprenon, kaj hodiaŭ mi ankoraŭ rekontrolis la laŭ la kapvorto Panĝabio de vortaro.net, kio informas ion tute alian. Mi evidente komplete nerimarkis ke PIV faris malgrandan lingvan revolucion pri la vorto "panĝabo". Tiam do miaj etaj pacientoj en 2020 el "barata Panĝabo" estis "panĝaboj", kiuj origine devenas el "Panĝabio" (sed iliaj gepatroj ankoraŭ estas panĝabanoj el Panĝabo, ĉar el alia generacio???). Kiam mi hieraŭ fermis la okulojn kaj imagis aŭdi la vorton Panĝabo, mi kompreneble ne povis samtempe enŝalti la komputilon kaj rete kontroli ĉu la lando en 2020 ankoraŭ nomiĝas Panĝabo aŭ ĉu eble subite Panĝabio - mi ja havis la okulojn fermitaj. Sed se oni serĉas pri Panĝabo en NPIV [1], PIV de 2020 denove konfirmas mian lingvosenton. Nur nun mi komprenis, kion Galex-713 celis per PIV 2020 "nur estas malkohera" - tio estas forta maltroigo: PIV 2020 rekte kontraŭdiras sin mem! En tia konfuza situacio ŝanĝi ĉiujn paĝojn de Vikipedio al "nova" formo "Panĝabio", kiu laŭ dedukto devas esti la nova formo inter la du same ofertataj vortoj en PIV 2020, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis ekzistanta en 1970, aspektas al mi dubinda paŝo. Do mi restas ĉe mia lingvosento, kiu diras al mi ke tuta PIV 1970 kaj duono de la kontraŭaj informoj el PIV 2020 estas ĝusta, nome la landonomo Panĝabo, angle/germane/itale ktp. Punjab, ne angle Punjabee, germane Punjabien ktp, ankaŭ en mia dua familia lingvo la litova Pandžabas, ne Pandžabijas aŭ Pandžabija, kaj panĝabe ਪੰਜਾਬ. ThomasPusch (diskuto) 14:58, 13 dec. 2023 (UTC)
Por: Guĝaratio/Guĝaratlando, Panĝabio/Panĝablando: Malneto de la nova PIV estas kohera en tiu rilato. Laŭdire kelkaj baratanoj preferas la formojn kun -lando, sed necesus kontroli tion. Lingvano (diskuto) 20:25, 14 dec. 2023 (UTC)
Ekskurso:
Komento: -j: alinomi la subŝtatojn estas robota tasko pro la kvanto; Barato fakte estas nekutima, sed deziro de baratanoj mem kaj spegulas la originan nomon kaj ne la falsan eŭropan nomon (Baratlando superfluas, Usono, Brazilo kiun ĉagrenas?); memoru: estas simile Suomio
Komento: Min ĉagrenas ankaŭ ĉefe, ke bedaŭrinde Barato (sen -io aŭ -ujo aŭ -lando) anstataŭis Hindio-n (kun -io). DidCORN (diskuto) 15:20, 14 mar. 2023 (UTC)
- @DidCORN: Tio estas iomete eksterteme ĉi tie. Ĉiukaze, la rezono pro kiu la nomo «Hindio» ne uzindas, estas ke ĝi malrespektas la baratanojn kies lingvo ne estas la hindia. Fakte la signifo de «Hindio/Hindujo» estus «lando kie oni parolas la hindian». Mi ne pensas ke la tamiloj, la teluguparolantoj, aŭ la bengaloj multe ŝatus ĉi tiun difinon. Eble, oni povintus proponi la nomon «Baratio» (kun finaĵo -io), sed tio ne okazis. — Super nabla (diskuto) 09:46, 16 mar. 2023 (UTC)
- @DidCORN se vi anstataŭigis senpripense, vi miskomprenis: Hindujo estas la loko kie oni parolas la hindan, do ĝi entenas nur nordan parton de Barato (sed ne entenas Dravidujon, kie oni parolas la dravidajn lingvojn (ĉefe la 4 tamilan, malajalaman, kannadan, kaj teluguan)), sed ankaŭ Pakistanon (pro la urdua) kaj aliajn apudajn landojn.
- Oni ne povas difini Baraton laŭ unu gentonomo ĉar ĝi estas multigenta ŝtataro, krom se oni agnoskas ke Hindoj maljuste trudas sian lingvon al homoj, kiuj ne volas ĝin (tiam jes eblas diri Hindujo… kaj artefarite alinomi la saman lingvon en aliaj landoj (urduan en pakistano kaj en nordaj dialectoj, pro uzado de la araba skribo kaj islamaneco de la homoj)), sed tiam tuta dravidujo malbone vidos vin, aŭ se oni agnoskas, ke reage la homoj eĉ la anglan plivolas kiel internacian lingvon, kaj nomi Baraton kiel iu sendependa federecaĵo de granda anglujo, kaj tiam ili simple
mortigosankoraŭ pli alkoleros vin aŭ io, mi imagas …ĝis kiam esperanto iĝas internacia lingvo (aŭ ke ili elpensas lokan planlingvon kun sanskrita vortaro kaj dravida gramatiko, samkiel esperanton kun latinida vortaro kaj hungarturkeca gramatiko) Galex-713 (diskuto) 16:47, 21 jun. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi tre ŝatas, ke en esperantujo, oni kutimas meti la homojn antaŭ la landojn, sed en la loka lingvo mem, la panĝaba, panĝabo estas loko https://en.wiktionary.org/wiki/Punjabi#Etymology (mi ankaŭ petis al panĝabano telegrame), kaj la panĝaba, de tiu loko, aŭ pli bone la panĝabana do, estas la lingvo de la anoj de tiu loko. Ĝi ŝajne devenas el la persa por »kvin akvokuroj« (panĵ estas la vorto por kvin en la hindecaj lingvoj, kaj retroveblas iom simila en la alia hindeŭropa lingvo la rusa: pjatj (kvin)) https://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English, kaj do temas pri loko. Kaj do unue estis vorto pri loko, kaj poste estis etno, kiu estis nomata dehttps://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English aliaj, aŭ eknomis sin »kvinriveranoj«. Fakte mi eble eĉ emus skribi »Panĵabo«, ĉar por mi »nĵ« kaj »nĝ« apenaŭ malsamas (iom kiel »nc« kaj »ns«: naza malvokalo jam estas spirbloko, kaj maleko de ĝi sonas kiel bloka malvokalo (d/t en ĝ/c), kaj tio estus pli rekonebla el la angla, kiu estas tre parolata en Barato. Pri Guĝarato estas iom sama: Guĝarato ja estas loko, ne etno. SED laŭ tio https://en.wiktionary.org/wiki/%E0%AA%97%E0%AB%81%E0%AA%9C%E0%AA%B0%E0%AA%BE%E0%AA%A4#Etymology la vorto Guĝarato estas lando de la Gurĝaroj, do Gurĝarujo/Gurĝario… sed malpli rekonebla… do la demando estas: ĉu Guĝaratanoj nomas sin tiel? Iel ajn, en ambaŭ okazoj, PIV malpravas tie Galex-713 (diskuto) 16:40, 21 jun. 2023 (UTC)
- ŝajne mi malpravis, mi provis demandi pli da informoj al guĝaratano, kaj li diris, ke guĝaratano en la guĝarata estas »guĝarati«, kaj ke la loko daŭre estas »guĝarat«, do mi demandis, ĉu li iam ajn aŭdis la vorton »gurĝar« kaj li diris, ke ne, sed tuj hindino aperis kaj diris, ke jes, ke la guĝĝaroj estas helhaŭtaj paŝtistoj de la montoj aŭ io ktp. kaj poste la guĝaratano koleris dirante ke ne, kaj mi demandis ĉu gurĝaro kaj guĝĝaro malsamas kaj ĉu guĝaratanoj estas guĝĝaroj aŭ estas malsama afero (mns eble malplejmulto aŭ prauloj aŭ io) kaj li rekoleris kaj diris, ke ili pli bonas ol homoj de madjarpradeŝ kaj utarpradeŝ kaj ŝi aŭ li, mi forgesis, diris ke la guĝaratanoj estas nelegpovaj kaj malkleraj sed tre riĉaj kaj ili komencis klaĉi sed mi finfine nur komprenis, ke, ŝajne, guĝaratanoj (t.e. almenaŭ unu hazarda guĝaratano en dekstrema sociretejo) ne konsentas esti konfuzitaj kun guĝarato, kaj samtempe ne tre zorgas pri historio aŭ vortdeveno
- do mi proponu, ke anstataŭ »Guĝarat/guĝaratano/la guĝarata«, oni tranĉu la pomon en du (elektu intermezon) kaj ekdiru »Guĝarujo/guĝarujano/la guĝarujana« Galex-713 (diskuto) 17:02, 21 jun. 2023 (UTC)
Jen mia tute persona aldono: Mi jam rimarkis ke estas daŭra malkontento de multaj Esperantistoj pri tio ke iuj landoj havas finaĵojn kun -io aŭ malnovece -ujo kaj iuj ne - devos esti eble premi la usonojn, brazilojn, kanadojn kaj baratojn agnoski ke ili vivas en Usonujo, Kanadujo, Brazilujo kaj Baratujo, samkiel memkompreneble nederoj vivas en Nederujo aŭ ĝis 1990 sovetunoj en Sovetunujo. Aŭ eblas per simpla voĉdono inter la kongresanoj de iu UK malpermesi la landonomon de la radiko Barat' kaj agnoski ke por la komuna bono de simpla esperanto-lingvo la movadanoj de la subkontinento sub la Himalajo devos oferi sin kaj agnoski ke ili denove estas hindoj kaj vivas en Hindujo - tio ankaŭ validas por tamilaj, malajalaj, kananadaj (unu plia vokalo necesas) kaj teluguaj hindoj. Tiom domaĝe ke multaj lingvanoj sentas ke tiu genia simpligo sentiĝas malĝuste en viva lingvo (supozeble en Volapuko eblas simple ordoni novan vorton de lando, sed ĉe ni...) - kaj aparte la usonoj aŭ usaoj, la meksikoj, baratoj, braziloj, nederoj, kanadoj kaj eks-sovetunoj ne feliĉos pri la simpligo. Sed sen ke la homoj kunludas, ne funkcias la plej genia plano. Domaĝe. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 12 dec. 2023 (UTC)
{{WikidataLoĝantaro}} => {{VikidatumojLoĝantaro}} => {{VikidatumejoLoĝantaro}} 2023 04 01
Kialo: Esperantigo de tre ofta ŝablono. — Super nabla (diskuto) 21:44, 1 apr. 2023 (UTC)
- Por: kompletigi duonan Esperantigon. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)
- Se oni umas kun la ŝablono {{WikidataLoĝantaro}}, oni ĉiam alternas inter vikidatumaro, kie ja ankoraŭ ne ĉio estas en Esperanto, kaj la loka projekto, jes esperantlingva. Do ke tie iu vorto kun "duobla v" enkopiiĝas en informkestojn, ne estas la plej granda problemo. Sed se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas. Ĉiukaze signarojn kiel {{WikidataLoĝantaro}} mi kutime bloke enkopias per elmeto, kopio kaj enmeto , tial ne ĝenos min ke "datumaro" ĉiufoje estus 3 signoj pli ol "data". Do por, kondiĉe ke teknike ne ekestos iu problemo. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 12 dec. 2023 (UTC)
- Por: kvankam ankaŭ al mi tio ne estos granda diferenco, sed, se a) roboto faras la tutan laboron kaj b) "se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas". Aidas (diskuto) 21:47, 13 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Preferinde "Vikidatumejo" ol "Vikidatumoj".
- Kontraŭ: "{{VikidatumojLoĝantaro}}". Roboton mi havas. Taylor 49 (diskuto) 17:01, 14 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Ĉu oni ie en Vikipedio jam uzis la vorton "Vikidatumejo"?? Al mi ŝajnas ke mi unuafoje vidas ĝin, kvankam mi jam multajn horojn investis en esperantigo kaj pliaktualigo de la datumara kromprojekto... ThomasPusch (diskuto) 02:16, 19 dec. 2023 (UTC)
- Por: kvankam ankaŭ al mi tio ne estos granda diferenco, sed, se a) roboto faras la tutan laboron kaj b) "se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas". Aidas (diskuto) 21:47, 13 dec. 2023 (UTC)
- Se oni umas kun la ŝablono {{WikidataLoĝantaro}}, oni ĉiam alternas inter vikidatumaro, kie ja ankoraŭ ne ĉio estas en Esperanto, kaj la loka projekto, jes esperantlingva. Do ke tie iu vorto kun "duobla v" enkopiiĝas en informkestojn, ne estas la plej granda problemo. Sed se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas. Ĉiukaze signarojn kiel {{WikidataLoĝantaro}} mi kutime bloke enkopias per elmeto, kopio kaj enmeto , tial ne ĝenos min ke "datumaro" ĉiufoje estus 3 signoj pli ol "data". Do por, kondiĉe ke teknike ne ekestos iu problemo. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 12 dec. 2023 (UTC)
Por uzi pli logikan esprimon kaj eviti nenecesan neologisman sufikson -ik-. La temo ŝajnas esti pli specifa ol arbara mastrumado (kaj mi volas ankoraŭ pliklarigi la distingon per traduko el la anglalingva artikolo). Ankaŭ kultivo estas pli specifa ol mastrumado. Sed arbaristiko (scienco kiun praktikas arbaristoj) devas esti samsignifa kun arbara mastrumado, aŭ eĉ malpli specifa, se oni komprenas kiel arbariston ĉiun, kiu okupiĝas pri arbaroj (ekzemple arbaran ekologon). La propono fontas el diskuto en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:58, 8 maj. 2023 (UTC)
- Sindetena: Mi ne havas fortan opinion. La vortkonstruo Arbar + kultivo ŝajnas eble pli simila al kelkaj lingvoj. — Super Nabla🪰 16:06, 9 maj. 2023 (UTC)
- Por: por kongrui kun la titoloj de la aliaj Vikipedioj.-DidCORN (diskuto) 18:48, 15 maj. 2023 (UTC)
- Komento: La aliaj vikipedioj ja referencas al kultivado, sed la nuna redakto temas ne pri la kultivado (praktiko) sed pri la scienco. Se oni alinomas, oni devus lasi arbaristikon kiel alidirektilo kaj klarigi en nova redakto la diferenco inter ambaŭ konceptoj kaj terminoj. Kiu faros tion?--kani (diskuto) 10:34, 16 maj. 2023 (UTC)
- Estas tre malklare al mi kian malsamon celas la nunaj ĝermoj sub la titoloj Arbaristiko kaj Arbara mastrumado. Mi starigas la demandon pri titoloj ĝuste tial, ke mi volas traduki parton de la anglalingva artikolo "Silviculture", do pliklarigi la distingon laŭ la kriterio de tiu Vikipedio.
- Komento: Laŭ mia memoro, iam arbaristoj aktivis rilate vortfaradon kaj kreis ampleksajn vortarojn. Certe ili iel nomis ankaŭ sian fakon mem. Mi proponas serĉi tiujn ĉi vortarojn kaj/aŭ konsulti fakulojn. RG72 (diskuto) 04:13, 18 maj. 2023 (UTC)
- Estas bone fari tion se iu povas. Bedaŭrinde mi ne posedas Lexicon Silvestre, nek konas koncernan fakulon tiel bone, ke mi aŭdacus konsulti, kaj preferas ne atendi eterne. Mi suspektas, ke ĝi uzus "silvikulturo", kiun PIV egaligas al "arbarkultivo" (tamen kun difino ne tiel klara kiel mi deziras). Arbarulo (diskuto) 20:08, 19 maj. 2023 (UTC)
- Por: kvankam la temo longege pendis ĉi tie (ĉar simple tro multaj proponoj amasiĝis en la pasintaj 2 jaroj) kaj preskaŭ forgesiĝis, sed la propono laŭ mi tamen bonas. ThomasPusch (diskuto) 12:20, 23 jan. 2024 (UTC)
- Estas bone fari tion se iu povas. Bedaŭrinde mi ne posedas Lexicon Silvestre, nek konas koncernan fakulon tiel bone, ke mi aŭdacus konsulti, kaj preferas ne atendi eterne. Mi suspektas, ke ĝi uzus "silvikulturo", kiun PIV egaligas al "arbarkultivo" (tamen kun difino ne tiel klara kiel mi deziras). Arbarulo (diskuto) 20:08, 19 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Mi nun tradukis la materialon el la angla Vikipedio, kiun mi projektis traduki de la komenco. Mi krome lasis sentuŝa la antaŭan tekston de la artikolo, kaj ankaŭ la unuan alineon, kiun (mi konstatas) DidCORN enmetis kun distingo inter "arbarkultivo" kaj "arbaristiko" laŭ liaj ideoj. La rezulto certe ne estas unueca kaj la decido, en kiu artikolo kaj sub kiu titolo restu la informoj, devos atendi finon de ĉi tiu diskuto. Arbarulo (diskuto) 19:26, 25 jan. 2024 (UTC)
- Pro la fakto, ke estas interkonsantoj por alinomi arbaristikon al arbarkultivo, mia aldonita frazo kongruas kun la teksto de la angla Vikipedio, kiun vi povas bone traduki (eventuale anstatau mia unua frazo). Sed por mi kaj etomoloogie arbaristiko estas tute alia signifo al arbarkultivo estas la kialo, lau kiu mi faris apartan paragrafon pri arkoristiko por eviti konfuzon, rDidCORN (diskuto) 16:48, 30 jan. 2024 (UTC)
Konforme al la logiko de la ĉi supera propono. Sed mastrumado ne estas scienco estas apliko de ĝi. La ligitaj intervikiaj artikoloj rilatas al scienco mem.--DidCORN (diskuto) 20:34, 25 maj. 2023 (UTC)
- La angla kaj hispana artikoloj temas pri la aplikata scienco. Kiuj ligitaj artikoloj rilatas al teoria scienco? Arbarulo (diskuto) 03:03, 30 maj. 2023 (UTC)
- Aplikata scienco estas scienco, vidu la rilatantan artikolon. En la angla Vikipedio, la artikolo estas difinita kiel kaj scienco kaj mastrumado. Ne konfuzu do mastrumadon kun scienco.--DidCORN (diskuto) 11:36, 30 maj. 2023 (UTC)
- La angla artikolo komenciĝas "Forestry is the science and craft of creating, managing, planting, using, conserving and repairing . . .", t.e. "_____ estas la scienco kaj metio krei, mastrumi, planti, uzi, konservi, kaj rebonigi . . ." Krei, planti, uzi, konservi, kaj rebonigi estas mastrumaj taskoj. Jes, ĉi-kaze ili ankaŭ estas science planitaj. Sed dum ĉia mastrumado de arbaroj estas scienca (aŭ almenaŭ pretendas esti tia), multa scienco pri arbaroj ne estas mastruma, do "arbara mastrumado" estas pli specifa termino. Arbarulo (diskuto) 13:34, 30 maj. 2023 (UTC)
- Aplikata scienco estas scienco, vidu la rilatantan artikolon. En la angla Vikipedio, la artikolo estas difinita kiel kaj scienco kaj mastrumado. Ne konfuzu do mastrumadon kun scienco.--DidCORN (diskuto) 11:36, 30 maj. 2023 (UTC)
- Por: kvankam la temo longege pendis ĉi tie (ĉar simple tro multaj proponoj amasiĝis en la pasintaj 2 jaroj) kaj preskaŭ forgesiĝis, sed la propono laŭ mi tamen bonas. ThomasPusch (diskuto) 12:20, 23 jan. 2024 (UTC)
- Nur antaŭ monato mi rimarkis la nediskutitajn redaktojn, kiujn oni faris al la komenco de la artikolo en majo, kaj nur nun komprenas, ke temas pri redaktomilito aŭ io simila.
- Unue DidCORN afiŝis alinompetan ŝablonon al la artikolo - sed ne faris peton ĉi tie - kaj samtempe ŝanĝis la unuajn vortojn al "Arbarscienco aŭ arbaristiko";
- tiam Forstbirdo ŝanĝis al "Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumado aŭ forstmastrumado" kaj aldonis difinon el Lexicon Silvestre, tamen ne klarigante, al kiu vorto la terminaro asignas la difinon (ĉu al ĉiuj kvar?);
- poste DidCORN denove ŝanĝis al "Arbarscienco aŭ forstscienco", misinforme ŝajnigante (eble senintence) ke la difino el Lexicon Silvestre apartenas al unu el tiuj vortoj. Nur tiam li iniciatis diskuton ĉi tie.
- Mi nun restarigas la version de Forstbirdo, ĉar ĝi estas la lasta kun verŝajna apogo el aŭtoritata fonto; petas denove al Uzanto:Forstbirdo, ke li klarigu ĉi tie, kiujn vortojn Lexicon Silvestre rekomendas por la temoj de la nunaj artikoloj Arbara mastrumado kaj Arbaristiko; kaj petas al ĉiuj, ke oni faru neniun pluan titol-rilatan ŝanĝon sen interkonsento! Arbarulo (diskuto) 21:44, 23 jan. 2024 (UTC)
- Mia ŝanĝo kongruis al la aprobo de nia administranto ThomasPusch por alinomi la artikolon al Arbarscienco kaj por klarigi la aferon. Sed nun reirante al la antaŭa situacio, mi konsentas kun Arbarulo, ke nia enciklopedio denove estas tute malklara pri la apartaj signifoj de Arbaristiko (Arbarscienco), Forstistiko (Forstoscienco), Silvikulturo, Arbara mastrumado, Forstomastrumado, Agroforstumado -DidCORN (diskuto) 10:14, 25 jan. 2024 (UTC)
- La urĝa alvoko de Arbarulo "ke oni faru neniun pluan titol-rilatan ŝanĝon sen interkonsento" sonas kvazaŭ oni daŭre sen diskutoj ŝanĝus la titolojn "arbaristiko" kaj "arbara mastrumado", sed vidante la protokolon ŝajnas al mi ke "arbara mastrumado" estis dufoje alinomita de Forstbirdo, ambaŭfoje nur teste por daŭro de malmultaj minutoj, en februaro 2010 kaj majo 2011, kio ne estis hieraŭ, kaj la titolo "arbaristiko" neniam tuŝiĝis. Do ne temas pri amasa sendiskuta alinomado de la titolo, sed pri detala vortumo de la unua frazo. Kaj temas ĝuste pri diskutado kaj interkonsultado ĉi tie, antaŭ ol oni fakte faras iun ŝanĝon. Kompreneble estas bona ideo por la diskuto konsulti la fakan publikaĵon Lexicon Silvestre, kiun tamen mi ne havas kaj ŝajne ankaŭ malmultaj aliaj havas. Do mi konsentas intense serĉi iun vortaro-posedanton, supozeble Uzanto:Forstbirdo , ke tiu uzanto citu el la vortaro, antaŭ ol oni pludiskutas. Sed mia intereso estas veni al iu rezulto en diskuto ene de maksimume jaro - tio ankaŭ povas esti la decido ŝanĝi nenion, sed ne lasi diskutojn nedormiĝi nefinite, kaj ili poste ŝtopas la diskutejon (por teknika funkciado de la diskutejo gravas ke ĝi restu sub 2 MB, prefere estu 1 MB, nepre ne fiaskigaj 3,5 MB kiel estis en novembro, kaj ni per diskutado jam denove proskimiĝas al la alarmosonaj 2 MB...). Mi devus decidi sen la faka vortaro, kaj subtenas la ĝeneralan ideon de Arbarulo "uzi pli logikan esprimon kaj [laŭeble] eviti nenecesan neologisman sufikson -ik-". Sed mi ankaŭ konfesas ke mi nur rigardis la titolojn, ne la plenajn tekstetojn, des-malpli ke mi legus ĉiujn tekstojn en ĉiuj lingvoj, por ke nia teksto perfekte kongruu kun ĉiuj lingvoj (kio eble tute ne eblas, se lingvoj kiujn ni komprenas legi sed ne kompetentus mem ŝanĝi inter si malkongruas). Sed mia baza alvoko estas ne forgesi diskuton (mi scias ke ankoraŭ estas pliaj forgesitaj duondiskutoj ĉi tie: iom post iom necesos fintrakti ĉiujn). Do mi nun pli aktive atentigis Forstbirdon (kiu aktivas) pri la neceso gvidi tiujn ĉi du diskuterojn al rezultoj, kaj povas same ankaŭ atentigi uzanton Montanesko , kiu jam en 2005 komencis la paĝon "arbaristiko" (kvankam mi konscias ke tiu lastfoje pli forte redaktis en 2017, kaj en 2018 nur traktetis unu paĝon, do malverŝajnas ke tiu eĉ vidas atentigon). Do - @Forstbirdo: Ĉu vi havas la vortarecan faklibron "L.S." kaj povas ĉi tie noti ĝian terminaron ??? ThomasPusch (diskuto) 14:53, 25 jan. 2024 (UTC)
- Mia ŝanĝo kongruis al la aprobo de nia administranto ThomasPusch por alinomi la artikolon al Arbarscienco kaj por klarigi la aferon. Sed nun reirante al la antaŭa situacio, mi konsentas kun Arbarulo, ke nia enciklopedio denove estas tute malklara pri la apartaj signifoj de Arbaristiko (Arbarscienco), Forstistiko (Forstoscienco), Silvikulturo, Arbara mastrumado, Forstomastrumado, Agroforstumado -DidCORN (diskuto) 10:14, 25 jan. 2024 (UTC)
- Nur antaŭ monato mi rimarkis la nediskutitajn redaktojn, kiujn oni faris al la komenco de la artikolo en majo, kaj nur nun komprenas, ke temas pri redaktomilito aŭ io simila.
- Por: kvankam la temo longege pendis ĉi tie (ĉar simple tro multaj proponoj amasiĝis en la pasintaj 2 jaroj) kaj preskaŭ forgesiĝis, sed la propono laŭ mi tamen bonas. ThomasPusch (diskuto) 12:20, 23 jan. 2024 (UTC)
Ĉar la aliaj artikoloj ligitaj ĉi tien temas pri registara institucio, ne pri apartigilo. RG72 (diskuto) 11:45, 16 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Mi estas tre konfuzita. La paĝo ne aspektas kiel ordinara artikolo. Ne estas vera apartigilo, ĉar la punktoj (1), (2), (3), (4) nenion apartigas (kie estas la bluaj ligiloj?). La paĝo pli similas al paĝo de vortaro, kaj eble ne estas taŭga por VP. Mi opinias, ke indas forigi la supran parton kaj krei apartajn artikolojn pri la 4 signifoj. — Super Nabla🪰 15:51, 16 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Jes, nun tiu ĉi artikolo aspektas kiel vortara, do korektenda. Mi proponas krei apartigilon surbaze de ĝi kaj la nuna artikolon dediĉi sole al la registara institucio, ĉar ĝuste tion celas ĉiuj alilingvaj versioj. Kompreneble por tio necesos ĝin alinomi laŭe. RG72 (diskuto) 05:32, 17 maj. 2023 (UTC)
- Por: alinomigo kaj alifarado al enciklopedia artikolo. Artikoloj kies enhavo estas kopiita el PIV aux ReVo estas senvaloraj, eble ecx tujforigendaj. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2021#Substanco Taylor 49 (diskuto) 05:40, 17 maj. 2023 (UTC)
- Por: Kabineto (registaro). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:18, 19 maj. 2023 (UTC)
- Por: Kabineto (registaro) Arbarulo (diskuto) 22:21, 20 maj. 2023 (UTC)
- Komento: multaj intervikioj, tamen neutila paĝo. Vikipedio ne estas vortaro. Sama afero som registaro. Taylor 49 (diskuto) 14:31, 22 maj. 2023 (UTC)
- Por: Redifino de la origina teksto al apartigilo kaj por kreo de aparta teksto pri kabineto en senco de ministraro. Tamen mi pensas ke ĉi tie aŭdiĝas multe tro akraj kaj tro radikalaj sonoj. La teksto neniel estas "senvalora enhavo nur kopiita el PIV" - komparu la tekston en PIV kaj la tekston en Vikipedio kaj vi vidas ke jam nun la vikipedia artikolo havas multe pli da informoj. Intence la teksto citas la modelon de PIV listigi la diversajn signifojn, ĉar vikipedio kompreniĝas kiel ampleksigo de antaŭaj sciobankoj, kiel PIV, ReVo aŭ - pri certaj temoj, ne ĉi tie, EdE. Tiel estas tute sence komenci de baza difino, kaj de tiu kerno pluampleksigi la temon. Kaj pri la demando: kie estas la bluaj ligiloj? Bluaj ligiloj estas, tion scias ĉiu ĉi-tie, kiam oni faris artikolon. Mi nun faris novan artikolon kabineto (ĉambro) pri la laŭ PIV unua signifo. Ke pri la dua signifo necesus aparta artikolo, mi dubas, ĉar tiu signifo ŝajnas al mi jam esti eksmoda ekde la 19-a jarcento. Pri la tria signifo ekzistas diverslingvaj tekstoj en d:Q640506, kaj pri la kvara signifo, kiun iu en vikipedio alinventis (en PIV estis nur tri diferencigoj), mi eĉ ne scias ĉu estas iu alilingva modelo. Do pri "kabineto (registaro)" eblas gaje ekverki artikolon laŭ d:Q640506, kaj pri la kvara signifo eble ankaŭ, se oni trovas bonajn alilingvajn vikipediajn aŭ ekstervikipediajn tekstojn, kiuj donas ideojn pri vortumoj, grafikaĵoj, eksteraj ligiloj kaj referencoj. Ni devos ankoraŭ decidi, kiu teksto fine havos la bazan titolonomon "kabineto", ĉar domaĝus se ĝi estus nur plugvidilo al iuj subpaĝoj. Supozeble plej sencas, ke la teksto Kabineto (registaro), kiam ĝi estos kreita kaj estas stabila, ricevos la titolonomon "kabineto" ... sed unue ĝi devas esti kreata! ThomasPusch (diskuto) 22:37, 11 dec. 2023 (UTC)
La provinco konsistas el du principaj insuloj, kiel Trinidado kaj Tobago. La indonezia nomo ja neniam mencias "kaj" kiam iu areo konsistas el du principaj subareoj; ekzemple: Kuantan Singingi (reĝenco kiu havas du grandaj riverojn fluas trae: rivero Kuantan kaj rivero Singingi), kaj Parigi Moutong (reĝenco kiu konsistas el la grandaj distriktoj de Parigi kaj Moutong).
Mi elektas Bangkao ĉar la nomo Bangko estas nomo de distrikto en la provinco de Jambi (Ĝambio). --Aryabferduzi (diskuto) 14:34, 1 aŭg. 2023 (UTC)
- Komento: Eble jes. Mi ne certas pri la esperantigo de «Bangka». Ĉu ekzistas fontoj, ekzemple, en indoneziaj retejoj de esperantistoj?—Super nabla🪰 23:47, 5 aŭg. 2023 (UTC)
- Komento: Esperantigoj dependas de konvencio. Provincoj de Indonezio certe meritas esperantigon, sed se oni ne efektive faris tion en aliaj fontoj, Vikipedio prefere ne estu la provejo. (Kaj ĉiuokaze la esperantigo estu Bankao aŭ simile; laŭ mia kompreno, la indonezia literumo "ngk" indikas nur du konsonantojn.) Arbarulo (diskuto) 20:25, 16 aŭg. 2023 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
- Ĝi indas esti diskutinda temo inter indonezianoj, eble en la nacia Esperanta kongreso. Aryabferduzi (diskuto) 10:05, 4 jan. 2024 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
- Komento: En kazo de dubo prefere eĉ uzi tute indonezilingvan nomon en Esperanto, ol gaje inventi pli kaj pli esperantecajn nomojn: kun referencoj eblas ĉio, sed sen nur eblas, se ne leviĝas iu dubo. Kaj duboj jam legeblas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 04:36, 29 nov. 2023 (UTC)
Kategorio:Sovetiaj militistoj de la dua mondmilito -> Kategorio:Sovetiaj militistoj de la Dua Mondmilito
En eo-vikio estas multaj kategorioj kiuj anstataŭ Dua Mondmilito havas en sia titolo eraraj dua mondmilito aŭ Dua mondmilito. Mi pretas ripri la kategoriojn kaj rilatajn al ili artikolojn. VladimirPF (diskuto) 14:14, 25 okt. 2023 (UTC)
- mi malsamopinias, uskegoj ne utilas
- Dua mondmilito tamen ja malbonegas, kompare al Duamondmilito aŭ Dua Mondmilito 2A0D:E487:46F:E701:5C6E:4112:615A:6E8C 15:16, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
mi ne konas la vorton. Kaj miaj vortaroj ne konas. VladimirPF (diskuto) 16:58, 25 okt. 2023 (UTC)- trovis... VladimirPF (diskuto) 17:00, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
- Do, ĉar ne aperis kontraŭoj mi fermas la diskuton kaj plu aktive alinomigas kategoriojn rilatajn al Dua kaj Unua Mondmilitoj. Nun mi aktivas en kategorioj de la Dua Mundmilito. Somtempe mi preparas alinomigon en temoj ligitaj kun la Unua Mondmilito. Plue, se aperos demando, bv sinturni al mia PD (persona diskutejo). VladimirPF (diskuto) 06:17, 10 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Kial Dua Mondmilito estas pli bona ol Dua mondmilito? Laŭ mi Dua mondmilito estas ĝuste. --LiMr (diskuto) 08:28, 15 nov. 2023 (UTC)
Kredita Unio => Kredita unio: Ĉar nun ekzistanta titolo rompas VP:TA: ĝi ne estas propra nomo kaj ne estas akronimo. VladimirPF (diskuto) 11:33, 2 nov. 2023 (UTC)
Komento: Karaj, temas pri tre grava tipo de (plejparte neprofitcelaj, kolektive posedataj de la membroj) financaj institucioj (kaj pli demokratieca kompare kun komercaj/akciaj bankoj), por kiu mi dum pluraj jardekoj aŭdis (kaj mem uzas) la nomon kooperativa banko. La vorto "unio" puŝas la nomon tro for de ĝia vera natura senco, kaj en multaj lingvoj aperas la vorto "kooperativa". Cetere, ne estas malfacile lingve korekti tiun ĉi tekston, kiam ĝi havos akcepteblan nomon. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:52, 2 nov. 2023 (UTC)
- Komento: mi rekomendas esplori titolojn de samtemaj artikoloj en diversaj vikioj: [2] VladimirPF (diskuto) 07:17, 3
- Komento: Multaj lingvoj enhavas en la titolo indikon, ke temas pri kooperativa institucio aŭ financa (plejparte kredita) kooperativo: rusa, belorusa, hispana, indonezia, itala, kataluna, portugala, rumana.
- Aliflanke, la karakterizo "kredita" por tiuj institucioj (kvankam tradicia en multaj lingvoj) estas tro malvasta: ekzemple, en Usono, tiaj institucioj havas la saman gamon da servoj kiel ordinaraj profitcelaj bankoj; la sola diferenco estas, ke ili ne estas profitcelaj, kaj formale funkcias kiel kooperativoj (t.e. ili estas kolektiva posedaĵo de siaj membroj) kaj estas neprofitcelaj, t.e. la profito de kooperativaj bankoj re-investiĝas aŭ distribuiĝas inter la membroj, sed ne iras kiel dividendo al akciuloj. Do, "kredita kooperativo" estus tro limiga (kaj tial misgvida) termino, sed Kooperativa banko ŝajnas al mi adekvata: eĉ se evidentiĝos, ke en iuj landoj tiaj institucioj rajtas okupiĝi nur pri kreditaj servoj, tio estus en ordo, ĉar ja ekzistas ankaŭ profitcelaj bankoj, kiuj okupiĝas (aŭ okupiĝis) nur (aŭ precipe) pri kreditoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:56, 3 nov. 2023 (UTC)
- kontraŭ kooperativa banko: Mi vidas la vorton "kredito" en pli-malpli ĉiuj el la diverslingvaj nomoj, foje en formo "kredita unio" (supozeble pro modelo de la angla lingvo), kaj ofte ankaŭ en formo "kredita kooperativo". Interesas ke ĉiuj artikoloj tiom substrekas ke la iniciato fontis en Germanlingvio (ankaŭ ol ŝtato Germanio formale estis), sed ke ĝuste germana artikolo pri la temo mankas. Tamen, vikidatumoj kaj ĉiuj tiaj bankoj en nuna Germanio konsentas ke tiulingve la nomo estas Kreditgenossenschaft, do ankaŭ "kredita kooperativo". Tial, malgraŭ ke la formo "kredita kooperativo" laŭ Filozofo "estus tro limiga", ĝi ŝajnas al mi esti la sole pravigebla alternativo al la ankoraŭ pli strangaj vortoj "kredita unio" aŭ "kredita unuiĝo" - kvankam, se pli da lingvoj kiuj vere havas tiajn bankojn (en Esperantujo, klare, eĉ ne estas unu) oficiale uzus nomon kooperativa banko kaj oni povus konvinki pliajn vikipediajn lingvoversiojn adapti la titolon, tiam ĝi estus bela nomo. ThomasPusch (diskuto) 03:51, 29 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Mi voĉdonus por "kredita kooperativo", se tio estus la temo de voĉdono. Aidas (diskuto) 21:40, 3 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas Por: ŝanĝo al "kredita kooperativo", kiu estas pli koresponda al pluraj alilingvaj titoloj kaj laŭ mi bona kompromiso inter la angleca Kredita unio kaj bela, sed eble meminventita vorto Kooperativa banko. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 7 dec. 2023 (UTC)
- Kaj do? Ĉu signifas ke kiam mankas konsento nenio ŝanĝiĝas kaj restas la titolo "kredita unio", kiun ĉiu kiu kundiskutis malplej ŝatas? Aidas (diskuto) 19:20, 19 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas Por: ŝanĝo al "kredita kooperativo", kiu estas pli koresponda al pluraj alilingvaj titoloj kaj laŭ mi bona kompromiso inter la angleca Kredita unio kaj bela, sed eble meminventita vorto Kooperativa banko. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 7 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Mi voĉdonus por "kredita kooperativo", se tio estus la temo de voĉdono. Aidas (diskuto) 21:40, 3 dec. 2023 (UTC)
Oficistoj
Mi hazarde trovis:
- Kategorio:Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj
- Kategorio:Oficiuloj de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tio kompreneble estu Oficistoj (aŭ eble Oficuloj). Ne ekzistas ia vorto "oficiulo". Moldur (diskuto) 19:50, 10 dec. 2023 (UTC)
- Kaj plue mi nun trovas ke multaj artikoloj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") k.s. Tio estas nepre korektenda. Iu radiko "ofici-" ja ne ekzistas. (En malmultaj okazoj aperas ne-esperanta, alilingva vorto "oficio" - tio ja restu.) - Moldur (diskuto) 21:17, 10 dec. 2023 (UTC)
- Notu ankaŭ la artikolon Ofico. Tie la vorto havas la ĝustan formon, sed malĝustan signifon - la artikolo priskribas pli "metion" ol "oficon" (eble pro iu hispanismo?). - Moldur (diskuto) 21:17, 10 dec. 2023 (UTC)
- Por: forigo de malĝusta vortradiko "ofici'" el ĉiuj vortoj pseŭdo-esperantaj, kaj nur lasi vorton "oficio" ofˈiθjo ekz. en "oficio de gente humilde" kiam klare temas pri citaĵo el alia lingvo - mi ĝis nun trovis ĝin ĉi tie nur en hispana formo. Do klare ankaŭ Por: ĝustigo en la du kategorioj de la vortoj "oficiuloj" al "oficistoj" (aŭ "oficialuloj"???). Mi suspektas ke mi en vivaj konversacioj foje aŭdis la vorton "oficiuloj" kaj pensis ke mi simple nebone aŭdis duonglutitan mezan silabon de vorto "oficialuloj". Sed mi konfesas ke mi neniam hazarde renkontis vikipediajn tekstojn kiuj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") - tio nur kiel pruvo ke ankaŭ post multaj jaroj en Vikipedio neniu ajn povas esti leginta ĉiujn 350 000 paĝojn, eĉ supozeble ne dekonon, negrave ĉu oni difiniĝas administranto aŭ simpla leganto kiu simple intereseiĝas pri senescepte ĉiu temo. Same por adapto: Kaj ankaŭ pri la atentigo pri la artikolo Ofico Moldur pravas: pri tiu paĝo eble la origina aŭtoro Kani povas trovi elturniĝon... ThomasPusch (diskuto) 20:36, 11 dec. 2023 (UTC)
Alia eblo estas uzi la vorton Funkciuloj, kiu trafe grupigas la koncernajn personojn laŭ la funkcia rolo. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:19, 12 dec. 2023 (UTC)
- Vere, "funkciulo" kaj "oficialulo" en priskribo de koncernaj personoj estas sinonimoj. Mi trovis la "pseŭdovortradikon" ofici'+esperanta finaĵo aparte en multaj paĝoj pri vortumo de retejoj "Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Tie sendube temas pri oficiala paĝo, ne pri funkcia aŭ funkciula paĝo (ke publike prezentata retejo funkcias, estas la memkomprenebla stato). Tial probable plej simplas ĉie aldoni la mankantan silabon "al" el la "tajperaroj" kie ĝi mankas, kiel en vortumo de retejoj "Oficiala paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Kaj mi tre esperas, se ĝi estas sen tajperaro en ĉiuj paĝoj pri kantokonkursoj, ke tiam poste novoluj sen bona lingvokono ne plu kopias la eraran, sed la ĝustan formon al novaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 09:01, 12 dec. 2023 (UTC)
- Boĵe moj. Vere bona trovo de Moldur, la fuŝaj uzoj de multaj vortoradiktoj "oficial'" kun forgesita silabo!! Kompreneble Por: forigo de la priplorindaj tajperaroj. Aidas (diskuto) 09:46, 12 dec. 2023 (UTC)
Luganska provinco => Luhanska provinco
Luganska provinco estas certa rusizmo, kaj la titolo estas taŭga por artikolo Luganska oblasto - regiono de Sovata Unio. Por regiono de Ukrainio pli taŭga estas titolo Luhanska provinco, des pli, estas altnivela fonto "Granda Esperanta-ukraina vortaro", kie estas uzata formo "Luhanska".
@ThomasPusch kolego, vi en 2014 jaro eldiris opinion pri la tmo: kion vi povas diri nun? VladimirPF (diskuto) 12:26, 19 dec. 2023 (UTC)
- Kiam mi kreis la tekstojn pri provincoj de Ukrainio en 2006, mia kvalifiko krom koni Esperanton estis bone koni la mezepokan historion de Litovio, kiu tiam etentiĝis ĝis pli-malpli Odeso kaj la bordo de la nigra maro. Mi konsciis pri tio ke ĉie en Ukrainio oni malplimulte ankaŭ parolas la rusan, kaj ke necesas konsideri ambaŭ lingvojn, se ie historie estis pli granda juda aŭ pola urbanaro ankaŭ la hebrean/jidan kaj polan, loke en Krimeo la krime-tartaran, kaj estis tiom naiva ke mi kreis la tekston per la nomo "Luganska". Nur post preskaŭ jaro al mi klaris, ke la litero г nur en la rusa latinliteriĝas per "g", sed ukraine per "h", kaj ĝustigis mian eraron, movante la paĝon al formo "Luhanska". Kiam en 2014 fortiĝis la lukto inter Rusio kaj Ukrainio pri la regiono, kaj Kani renomis la titolon al la formo "Luganska", mi ne entuziasmis kaj ne konsentis pri tio, ĉar laŭ la tiutempa situacio la regiono de 1990 kaj 2014 klare estis integra parto de Ukrainio kaj la nomo devus resti "Luhanska", almenaŭ ĝis UN kaj la plejparto de ŝtataj registaroj agnoskas transdonon de granda parto de orienta Ukrainio al Rusio aŭ plene agnoskas nova(j)n respubliko(j)n tie. Sed mi ne volis enmiksiĝi en la naciismajn kaj geopolitikajn kverelojn kaj ne dispute luktis por mia starpunkto, despli ke mi ne havis skribajn referencojn. Tamen mi daŭre konvinkiĝas ke la teritorio daŭre de la plej multaj ŝtatoj kaj interŝtataj instancoj konsideriĝas parto de Ukrainio, kaj daŭre pensas ke ĝi devus havi formon "Luhanska" en la titolo, kaj la alternativan formon "Luganska" kun klarigo aldone en la unua frazo. Se iu vikipediisto havas la Grandan EO-UA-vortaron (el la propono mi konjektas ke VladimirPF havas ĝin), mi petas pri simpla indiko, en kiu paĝo (en la eldono de 2010, ĉu?) estas la e-a vorto "Luhansko" en tiu vortaro, tiam kun tiu konvinka referenco la nomigo al "Luhanska provinco" ne estus problemo. Krome mi ĵus jam alŝutis al ni kovrilpaĝon de la vortaro, provizore por la tekstoj Esperanto en Ukrainio kaj Listo de Esperanto-vortaroj: mi scias ke en la ukraina vikipedio estas solida artikolo pri la vortaro - indus ke ankaŭ ni kreu tian vortaron, kun modela helpo de la ukraina teksto. Do, kun la referenco de la granda vortaro mi estas Por: nomigo Luhanska provinco. ThomasPusch (diskuto) 15:32, 19 dec. 2023 (UTC)
- Se troveblas aktuala vortara referenco, Por: Luhanska provinco. Aidas (diskuto) 18:33, 19 dec. 2023 (UTC)
- Ve, mi ne havas la vortaron. Tamen mi penas serĉi posedanton de la vortaro. Mi jam demandis kelkajn ukriniajn esperantistojn, sed ili ne interesiĝas pri vortaroj. Mi daŭre serĉas. Bedaŭrinde mia amiko, kiu certe povus solvi la problemon, nun militas, lia familio estas evakuita el Ukrainio. Sed mi ne lasas miajn penojn. VladimirPF (diskuto) 12:48, 20 dec. 2023 (UTC)
- Bone, tiam la temo ankoraŭ iom pendos. Iu devos havi la vortaron. Ne povas esti ke senescepte ĉiuj ekzempleroj detruiĝis en la bombado. ThomasPusch (diskuto) 22:37, 22 dec. 2023 (UTC)
- Ĉu vere daŭre neniu vikipediisto havas aliron al la Granda Esperanta-ukraina vortaro de V. Pacjurko? 😐 Aidas (diskuto) 11:48, 22 jan. 2024 (UTC)
- Mi ne sukcesis trovi la posedantojn. VladimirPF (diskuto) 12:31, 22 jan. 2024 (UTC)
- Ĉu vere daŭre neniu vikipediisto havas aliron al la Granda Esperanta-ukraina vortaro de V. Pacjurko? 😐 Aidas (diskuto) 11:48, 22 jan. 2024 (UTC)
- Bone, tiam la temo ankoraŭ iom pendos. Iu devos havi la vortaron. Ne povas esti ke senescepte ĉiuj ekzempleroj detruiĝis en la bombado. ThomasPusch (diskuto) 22:37, 22 dec. 2023 (UTC)
- Do, mi trovis la vortaron. Jen kio estas pri la temo:
Luhansk||o геогр. н., м. Луганськ (Україна); (l)~a луганський; (l)~an/o луганець, луганчанин, мешканець / житель Луганська.
Kaj aparte:
Luhansk/o provincocentro en la orienta parto de Ukrainio (48˚34’N, 39˚20’E). VladimirPF (diskuto) 19:57, 2 feb. 2024 (UTC)
Super-Tero => Supertero 2023 12 28
1. laŭ NPIV Super estas:
“ | III - |
” |
2. uzado de Tero signifas ian konkretan Teron, sed supertero estas astronomia termino, kiu signifas klason de astroj: firmaj planedoj rimarkeble pli grandaj ol la Tero. VladimirPF (diskuto) 10:51, 28 dec. 2023 (UTC)
- Komento: La vorto "Super-Tero" kiel tutaĵo celas klason de astroj, sed la elemento "Ter-" en ĝi celas nian konkretan Teron, ĉar (kiel vi klarigis), oni difinas la klason relative al ĉi tiu specifa planedo. Tio ne necesigas majusklon en "Super-Tero", sed ja pravigas ĝin. Arbarulo (diskuto) 16:43, 31 dec. 2023 (UTC)
- Por: Jes, ambaŭ formoj same ĝustas, sed por akcenti ke temas pri fiksa termino Supertero, eĉ pozitivas rezigni pri dividostreko kaj majusklo meze de vorto. ThomasPusch (diskuto) 11:28, 22 jan. 2024 (UTC)
Mi proponas alinomi reen al la originala titolo. En 2007 oni ŝanĝis al la pli logike preciza sed praktike ne uzata pulvopafilo, kaj en 2010 denove al la nuna titolo, kiu havas avantaĝon nek laŭ logiko (ĉar la koncepto "pafi" jam entenas la ideon, ke oni faras ĝin per armilo) nek laŭ kutimo (378 trafoj por pafil- kontraŭ 20 por pafarmil- en la Tekstaro). Mi ne trovis spuron de publika diskuto pri iu el la ŝanĝoj. Arbarulo (diskuto) 14:10, 9 jan. 2024 (UTC)
- Al pulvopafilo kongrue kun alilingvaj titoloj. Pafi laŭ PIV estas ĝenerala vorto, kiu utilus ankaŭ por sago, lanco, katapulto, ktp. Uzado de kemiaĵo estas referencata per radiko pulvo-. Certe pafarmilo estas ripeto, sed pafilo ne sufiĉas por tiu artikolo.--kani (diskuto) 21:24, 10 jan. 2024 (UTC)
- Ankaŭ tion mi povas akcepti. Arbarulo (diskuto) 02:19, 11 jan. 2024 (UTC)
- Estas (laŭ mi) afero: en NPIV estas "paf⁓ilo. Iu el la ⁓iloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo ks." Tamen nek en "revolvero", nek en "fusilo" vorto "pafarmilo" estas uzata. Samtempe, en artikolo "paf/i" estas subartikolo [paf]⁓ilo estas uzataj fusilo, karabeno, mitralo, pistolo, revolvero kaj nek unu foje pafarmilo. Laŭ mi pafarmilo estas nur aldona formo de pafilo kaj pafilo estas ĉefvorto. Mi estas por pafilo VladimirPF (diskuto) 12:18, 11 jan. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: alinomo. Por Pafarmilo. Kaj certe kontraŭ pulvopafilo. Mi ne trovas alian lingvon kiu uzus tiun terminon. Taylor 49 (diskuto) 22:15, 11 jan. 2024 (UTC)
- Laŭ PIV pulvopafilo estas analogo de ruslingva w:ru:Огнестрельное оружие: laŭvorte "armilo pafanta per flamo" (tute ne similas al Flamĵetilo). En rusa lingvo esprimo "огнестрельное ружие" estas vastege uzata. Ve, mi ne spertas uzon de esperanta "pulvorpafilo" en eo-literaturo (tamen mia sperto ne estas vasta). Mi opinias, ke por temo prezentata en artikolo Pafarmilo pli taŭgas titolo "Pulvopafilo": en la artikolo temas ĝuste pri pormanaj pafiloj uzantaj pulvon. Inter "Pafarmilo" - "Armilo" - "Pulvoarmilo" mi estas por Pulvoarmilo VladimirPF (diskuto) 11:23, 12 jan. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: alinomo. Por Pafarmilo. Kaj certe kontraŭ pulvopafilo. Mi ne trovas alian lingvon kiu uzus tiun terminon. Taylor 49 (diskuto) 22:15, 11 jan. 2024 (UTC)
- Ĉi tiu vikio estas en Esperanto, la artikoltemo estas jam tre ofte diskutata en Esperanto, kaj aliaj lingvoj devas ne koncerni nin. Se ni komencus paŭsi etnolingvajn terminojn, ni povus same diri "fajrarmilo" laŭ la angla kaj hispana, aŭ "fajrovazo", kiel ŝajne signifas la ĉina vorto. Sed prefere ni ne faru tion. Gravas nur tio, kiel oni logike devus nomi la aferon en Esperanto, kaj kiel veraj homoj efektive nomas ĝin en Esperanto.
- Mi argumentis, ke laŭ la kriterio de logiko, pulvopafilo venkas, ĉar tio estas la difino de la koncepto: ilo por pafi per pulvo; kaj ke laŭ la kriterio de efektiva uzo, pafilo venkas, kiel oni facile povas konstati ĉe tekstaro.com. @Taylor 49, ĉu vi malkonsentas pri tiuj du asertoj? @VladimirPF, evidente ni konsentas pri la ĉefaj aferoj - mi nur atentigas, ke vi konfuziĝis aŭ tajperaris pri pulvo, polvo, kaj pulvoro - tio estas facila, sed povas malklarigi la diskuton. Arbarulo (diskuto) 15:04, 12 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Kontraŭ "pulvopafilo" ĉar nuntempe oni plej ofte ne plu uzas pulvon (KNO3 + C + S). Ĉu "pulvosuĉilo"? Por "pafarmilo" ĉar tiu termino plej precize priskribas la umaĉon: armilo kies detrua metodo estas pafado. Taylor 49 (diskuto) 21:27, 12 jan. 2024 (UTC)
- Mi supozis, ke ankaŭ la pli novaj substancoj nomiĝas "pulvo". Se mi malpravis pri tio, tiam "pulvopafilo" ne tute taŭgas. Sed ĉu vi rimarkis iun avantaĝon de "pafarmilo" kontraŭ "pafilo"? Arbarulo (diskuto) 22:49, 12 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Kontraŭ "pulvopafilo" ĉar nuntempe oni plej ofte ne plu uzas pulvon (KNO3 + C + S). Ĉu "pulvosuĉilo"? Por "pafarmilo" ĉar tiu termino plej precize priskribas la umaĉon: armilo kies detrua metodo estas pafado. Taylor 49 (diskuto) 21:27, 12 jan. 2024 (UTC)
- La afikso "-il-" estas iomete akstrakta ("aliĝilo", "permesilo", ...). La vorto pafarmilo emfazas la fakton ke temas ĉefe pri armilo, sen esti tro longa aŭ tro komplika. Oni ne klopodu venki kontraŭ la angla trilitera vorto "gun". ;-) Taylor 49 (diskuto) 23:04, 12 jan. 2024 (UTC)
- Eble do vi kutimiĝis al unu speciala uzo de -il-. La koncerna ĉapitro de PMEG [3] ne subtenas vian aserton, sed konfirmas mian antaŭan komprenon, ke la prototipa senco de -il- estas "instrumento, kiun oni povas uzi permane". Kaj ĝi aparte rimarkigas, ke "armilo" estas kontraŭlogika vorto. Arbarulo (diskuto) 01:17, 13 jan. 2024 (UTC)
- La afikso "-il-" estas iomete akstrakta ("aliĝilo", "permesilo", ...). La vorto pafarmilo emfazas la fakton ke temas ĉefe pri armilo, sen esti tro longa aŭ tro komplika. Oni ne klopodu venki kontraŭ la angla trilitera vorto "gun". ;-) Taylor 49 (diskuto) 23:04, 12 jan. 2024 (UTC)
- Vi pravas: mi preseraras. Certe mi temas pri pulvopafilo VladimirPF (diskuto) 08:31, 13 jan. 2024 (UTC)
- Mi kalkulas tri por pulvopafilo, po unu por aliaj ebloj, ĉu vere?--kani (diskuto) 02:21, 13 jan. 2024 (UTC)
- Mi nombras tri (apenaŭ) por "pulvopafilo", du por "pafilo", unu por "pafarmilo", kalkulante min kaj VladimirPF kaj al "pulvopafilo" kaj al "pafilo". Mi diras "apenaŭ" ĉar mi sentus min pli kontenta, se iu povus konfirmi, ĉu la modernaj eksplodkemiaĵoj ankoraŭ nomiĝas "pulvo". Sed verŝajne neniu esperantisto okupiĝis pri tio. Se nenies opinio ŝanĝiĝos baldaŭ, mi pensas, ke la diskuto sufiĉas por alinomado al Pulvopafilo. Arbarulo (diskuto) 13:03, 13 jan. 2024 (UTC)
- +1 VladimirPF (diskuto) 20:16, 13 jan. 2024 (UTC)
- Ne voĉdonu plurfoje. La termimno "pulvopafilo" estas plej la konfuzema. Ĉu ankaŭ en:Air gun estu "pulvopafilo"? Taylor 49 (diskuto) 22:40, 14 jan. 2024 (UTC)
- Ni ne voĉdonas, sed serĉas interkonsenton. Tial estas tre utile, ke oni informu pri ĉiuj alternativoj, kiujn oni rigardas kiel akcepteblajn kompromisojn. Kaj la nuna artikolo ne temas pri tiaj "aerpafiloj", do bonvolu aŭ ne tiri ilin en la disputon, aŭ argumenti, kial konvenas pliampleksigi la temon de la artikolo.
- Krome memoru, ke eĉ se vi konvinkos nin ŝanĝi la temon al io, por kio "pulvopafilo" ne estas logika nomo, vi ankoraŭ devos respondi al miaj ĉi-ripetataj argumentoj: "Pafarmilo" havas laŭ logiko precize la saman signifon kiel "pafilo", sed 1) enhavas tute superfluan vortelementon "arm-" kaj 2) estas multe malpli uzata en la reala mondo. Arbarulo (diskuto) 16:16, 15 jan. 2024 (UTC)
- Ne voĉdonu plurfoje. La termimno "pulvopafilo" estas plej la konfuzema. Ĉu ankaŭ en:Air gun estu "pulvopafilo"? Taylor 49 (diskuto) 22:40, 14 jan. 2024 (UTC)
- +1 VladimirPF (diskuto) 20:16, 13 jan. 2024 (UTC)
- Mi nombras tri (apenaŭ) por "pulvopafilo", du por "pafilo", unu por "pafarmilo", kalkulante min kaj VladimirPF kaj al "pulvopafilo" kaj al "pafilo". Mi diras "apenaŭ" ĉar mi sentus min pli kontenta, se iu povus konfirmi, ĉu la modernaj eksplodkemiaĵoj ankoraŭ nomiĝas "pulvo". Sed verŝajne neniu esperantisto okupiĝis pri tio. Se nenies opinio ŝanĝiĝos baldaŭ, mi pensas, ke la diskuto sufiĉas por alinomado al Pulvopafilo. Arbarulo (diskuto) 13:03, 13 jan. 2024 (UTC)
- "aerpafilo" estas subspeco de "pafilo" AKK "pafarmilo". Pro tio la paĝo nomiĝu "pafilo" aŭ "pafarmilo", sed preferinde ne "pulvopafilo", ĉar "aerpafilo" evidente NE estas subspeco de "pulvopafilo". Krom tio mi iel dubas ke nunaj militaj kaj murdistaj pafarmiloj (pri kiuj la artikolo temas) uzas pulvon. La vorto "pulvopafilo" enhavas tute superfluan kaj konfuzeman vortelementon "pulvo-". Eĉ pli grave, la vorto "pulvopafilo" havas NUL trafojn en la tekstaro. Taylor 49 (diskuto) 21:54, 18 jan. 2024 (UTC)
- Rilate "aerpafilojn", mi pensas ke vi ankoraŭ ne komprenas la situacion. La nuna artikolo ne inkludas ilin. Tial la fakto, ke logike oni devus nomi ilin pafiloj estas argumento kontraŭ "Paf(arm)ilo" kiel titolo. Ĝuste tial Kani argumentis por "pulvopafilo" - ĉar "paf(arm)ilo" logike inkludus ne nur aerpafilojn sed eĉ katapultojn kaj pafarkojn. Mi taksas viajn aliajn argumentojn pli validaj kaj komentos pri ili sube. Arbarulo (diskuto) 16:39, 19 jan. 2024 (UTC)
- "aerpafilo" estas subspeco de "pafilo" AKK "pafarmilo". Pro tio la paĝo nomiĝu "pafilo" aŭ "pafarmilo", sed preferinde ne "pulvopafilo", ĉar "aerpafilo" evidente NE estas subspeco de "pulvopafilo". Krom tio mi iel dubas ke nunaj militaj kaj murdistaj pafarmiloj (pri kiuj la artikolo temas) uzas pulvon. La vorto "pulvopafilo" enhavas tute superfluan kaj konfuzeman vortelementon "pulvo-". Eĉ pli grave, la vorto "pulvopafilo" havas NUL trafojn en la tekstaro. Taylor 49 (diskuto) 21:54, 18 jan. 2024 (UTC)
- El la lastaj komentoj de Taylor 49 mi finfine komprenas pli-malpli kio estas ria starpunkto. Do mi provas resumi la staton de la diskuto, laŭ mia kompreno, kaj alvokas al ankoraŭ iom pli.
- Mi argumentas por "pafilo" ĉar tio estas ege la plej ofta vorto por la koncepto en normala Esperanto. "Pulvopafilo", kaj "pafilo" en sia logika, pli vasta senco, neniam estis efektive uzataj, sed fontas el la esperemaj deziroj de vortaristoj. Mi koncedas ke "pulvopafilo" estas pli logika, sed opinias ke en enciklopedio kutimo devas esti la decida kriterio. Tial mi preferas 1) "pafilo", ĉar ĝi venkas laŭ la pli grava kriterio; 2) "pulvopafilo", ĉar ĝi venkas laŭ la malpli grava kriterio, kaj tute ne akceptas "pafarmilo" ĉar ĝi malvenkas laŭ kutimo kontraŭ "pafilo" kaj laŭ logiko kontraŭ ambaŭ alternativoj.
- Mi pensas, ke VladimirPF opinias simile al mi.
- Kani ne disputis pri la faktoj, sed ŝajne opinias, ke logiko devas esti la prioritata kriterio kaj tial akceptas nur "pulvopafilo".
- Taylor 49, inter aliaj argumentoj kiuj al mi ŝajnas fonti el miskomprenoj, faras validan argumenton kontraŭ "pulvopafilo" laŭ la logika kriterio - la eksplodaĵo uzata en modernaj pafiloj ne estas pulvo laŭ ties vortara difino - kaj aliĝas al mia opinio, ke la efektiva uzado de Esperanto-parolantoj (kiuj diras kaj skribas preskaŭ ĉiam "pafilo", foje "pafarmilo", neniam "pulvopafilo") devas esti la decida kriterio.
- Mi mem ne estas konvinkita de tiu logika argumento, kvankam, kiel dirite, mi taksas ĝin valida. Mi respondas al ĝi jene: Mi trovas neniun indikon, kiel nomi la modernajn pafeksplodaĵojn. Verŝajne esperantistoj (eĉ PIV-redaktintoj) plejparte ne rimarkis, ke la teknologio evoluis - en esperantaj eventoj oni ja kutime ne instruas, kiel fabriki armilojn! En tiu situacio oni havas du elektojn: konservi la vortaran difinon de pulvo, kiu baziĝas sur ĝia materiala konsisto, kaj elpensi iun neologismon por la novaj eksplodaĵoj; aŭ plivastigi la difinon laŭ funkcia kriterio, t. e. ion kiel "pulvo = eksplodema kemiaĵo, uzebla por peli la pafaĵon de pafilo", kaj eviti la bezonon de neologismo.
- Mi pensas, ke la dua elekto estas pli taŭga, des pli ĉar la tradicia pulvo estas miksaĵo, ne kemia substanco, kaj verŝajne ne havas ian gravon por pura scienco, do neniam estus nomita aŭ eĉ kreita se ĝi ne havus funkcion en milita teknologio. Laŭ tiu difino modernaj pafiloj ankoraŭ estas pulvopafiloj. Do esence, kvankam nun pli hezite, mi plu agnoskas "pulvopafilo" kiel la plej logikan alternativon, kaj bazas mian preferon por "pafilo" tute sur la kriterio de kutimo. Se oni male elektus kompreni "pulvo" laŭvorte laŭ la vortara difino, tio ankoraŭ ne pravigus "paf(arm)ilo" laŭ pure logika kriterio, pro la problemoj jam menciitaj de Kani. La solaj logike pravigeblaj alternativoj estus novaj vortoj kiel ekzemple *eksplodopafilo, kiujn eĉ vortaroj ne kuraĝas proponi.
- Do mi petas al aliaj deklari, ĉu mi ĝuste resumis vian opinion, kaj ĉu vi ankoraŭ opinias same aŭ ĉu, vidinte la aferon priskribita tiel, vi volas cedi pri io. Arbarulo (diskuto) 16:39, 19 jan. 2024 (UTC)
- Bona resumo. Miaj preferoj: "pafarmilo" (plej bona) -> "pafilo" aŭ "fajropafilo" -> "pulvopafilo" (tre malbona). Por eviti inkludon de katapultoj kaj pafarkoj, oni povus diri "fajropafilo". Tio ne inkluzivigas "aerpafilojn", sen inkluzivigas la pli novajn eksplodaĵojn. aldonis sen subskribo Taylor 49 18:54, 19 jan. 2024 (UTC)
- Cetere, kvankam vi nun klarigis vian sintenon al "pulvopafilo", vi ankoraŭ faris neniun argumenton, kial preferi "pafarmilo" al "pafilo", krom via aserto pri -il-. Kaj tiu aserto nek estas prava, kiel mi montris, nek rilatas al la demando, ĉar ankaŭ "pafarmilo" enhavas -il-. Arbarulo (diskuto) 13:37, 21 jan. 2024 (UTC)
- Mi konsentus kun NPIV, ke paf⁓ilo estas "iu el la ⁓iloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo ks.", aŭ en PIV 2020 "striktasence ĉia ilo, por pafi per eksplodo de pulvo". Tial la vorto "pafarmilo" (pafilopafilo) tre strangas, kaj aspektas tre neuzata vorto, sed "pulvopafilo" aŭ "fajropafilo" same ŝajnas ne-necese komplikaj, same "tre neuzataj vortoj", kaj same rezultas en pafilopafilo. Kvankam la francaj vikpedianoj decidiĝis por "arme à feu", la germanaj por "Feuerwaffe" kaj la anglaj vikpedianoj por "firearm", la tradukoj de tiuj terminoj ne estus "fajropafilo", sed simple "fajroarmilo", sed la esperanta kaj PIV-a termino "pafilo" multe pli elegantas kaj praktike uzatas ol nun reklami ekuzon de ĝis nun tute neuzata vorto "fajroarmilo". Do la vorto pafilo ankaŭ inkluzivus kanonojn de antaŭ 200 jaroj, kiuj eksendis metalajn kugloj per pulvo, sed ne inkluzivus arkojn kaj ankaŭ ne tion kion oni ĉi tie nomis "aerpafiloj" d:Q193427, ankoraŭ sen e-lingva artikolo - tiujn atakilojn oni povus simple nomi "aerarmiloj", evitante la terminon "pafiloj". Do Por: Pafarmilo ==> Pafilo, kiel estis la origina propono. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 22 jan. 2024 (UTC)
- Cetere la vorto fusilo ĉe ni nun klarigatas kiel "pulva aŭ pneŭmata armilo kun longa tubo"... "pneŭmata armilo" estas deca alternativo al tio kion ni nun provizore nomis "aerarmilo". ThomasPusch (diskuto) 11:19, 22 jan. 2024 (UTC)
- Por: simpla kaj laŭ mia sento lingve praktike plej uzata vorto "pafilo", sen aldonaĵoj. Aidas (diskuto) 11:42, 22 jan. 2024 (UTC)
- Cetere la vorto fusilo ĉe ni nun klarigatas kiel "pulva aŭ pneŭmata armilo kun longa tubo"... "pneŭmata armilo" estas deca alternativo al tio kion ni nun provizore nomis "aerarmilo". ThomasPusch (diskuto) 11:19, 22 jan. 2024 (UTC)
- Mi konsentus kun NPIV, ke paf⁓ilo estas "iu el la ⁓iloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo ks.", aŭ en PIV 2020 "striktasence ĉia ilo, por pafi per eksplodo de pulvo". Tial la vorto "pafarmilo" (pafilopafilo) tre strangas, kaj aspektas tre neuzata vorto, sed "pulvopafilo" aŭ "fajropafilo" same ŝajnas ne-necese komplikaj, same "tre neuzataj vortoj", kaj same rezultas en pafilopafilo. Kvankam la francaj vikpedianoj decidiĝis por "arme à feu", la germanaj por "Feuerwaffe" kaj la anglaj vikpedianoj por "firearm", la tradukoj de tiuj terminoj ne estus "fajropafilo", sed simple "fajroarmilo", sed la esperanta kaj PIV-a termino "pafilo" multe pli elegantas kaj praktike uzatas ol nun reklami ekuzon de ĝis nun tute neuzata vorto "fajroarmilo". Do la vorto pafilo ankaŭ inkluzivus kanonojn de antaŭ 200 jaroj, kiuj eksendis metalajn kugloj per pulvo, sed ne inkluzivus arkojn kaj ankaŭ ne tion kion oni ĉi tie nomis "aerpafiloj" d:Q193427, ankoraŭ sen e-lingva artikolo - tiujn atakilojn oni povus simple nomi "aerarmiloj", evitante la terminon "pafiloj". Do Por: Pafarmilo ==> Pafilo, kiel estis la origina propono. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 22 jan. 2024 (UTC)
- Por: Ni uzu la simplan kaj kutiman vorton "pafilo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:57, 2 feb. 2024 (UTC)
Milito en Sud-Osetio (2008) => Ruse-kartvela milito > Osete-kartvela milito
Milito okazis ne nur en Chinvala regiono. Ankaŭ necesas neutraliĝi la artikolon.--Fenikals (diskuto) 12:42, 10 jan. 2024 (UTC)
- Por: gravas ne loko, sed uzado en fontoj: en fontoj oni vaste uzas ĝuste Rusio-Kartvelia milito. VladimirPF (diskuto) 13:37, 10 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Se oni ŝanĝos la nomon, la nova certe devos esti Rus-kartvela milito (aŭ Ruso-kartvela milito). "Ruse-" estas kontraŭgramatika, ĉar la kunmeto deriviĝas ne de "ruse kartvela" sed de "rusoj kaj kartveloj". "Rusio-" ne konformas al la kutima maniero nomi militojn, kvankam ĝi eble havas logikan avantaĝon. Arbarulo (diskuto) 23:43, 10 jan. 2024 (UTC)
- Komento: La proponitaj variantoj (Ruse-kartvela milito / Osete-kartvela milito / Rusio-Kartvelia milito) estas lingve malĝustaj, do neakcepteblaj. Krome ili estas malĝustaj de historia vidpunkto, ĉar la militon partoprenis ne nur Rusio kaj Kartvelio, sed ankaŭ (kaj en la unua tago — sole) trupoj de Sud-Osetio kaj Abĥazio. Kartvela invado celis precipe lokajn trupojn, atako kontraŭ rusiaj pactrupoj estis flanka afero celinta malebligi ilin defendi la lokanojn. La argumento "gravas ne loko, sed uzado en fontoj" ankaŭ estas malforta. Nomi militojn laŭ lokoj estas parto de la tutmonda historiografia tradicio. La Iraka milito kaj la Vjetnama milito nomiĝas ĝuste tiel, ne Usona-Iraka kaj Usona-Vjetnama milito. Referenci al la uzado en fontoj apenaŭ havas sencon, ĉar Esperanto-fontoj pri tiu ĉi milito ege malmultas kaj plejparte sekvas nacilingvan tradicion plej proksiman al ilia aŭtoro — kaj en multaj vikioj la milito estas nomita same kiel en la nia, do milito en Sud-Osetio (2008).
- Tamen mi konsentas ke la nuna formo estas iom malĝusta, ĉar la batalado okazis ne nur en Sud-Osetio, sed ankaŭ en Abĥazio kaj parte eĉ eksyter ambaŭ separismaj respublikoj. Eble pli bona varianto estus Kartvela milito (2008), ĉar plejparto de la ŝtatoj konsideras Sud-Osetion kaj Abĥazion parto de Kartvelio, do de ilia vidpunkto la milito okazis sole en Kartvelio. La avantaĝo de tiu ĉi varianto estas ke ni ne bezonos listigi en la nomo ĉiujn 4 flankojn, sed simple indikos la lokon kaj daton de la milito, sekvante la jam menciitan tradician skemon de Vjetnama milito, Iraka milito, Afgana milito ks.
- Flanka rimarko al @Fenikals:. Andrej Illarionov estas rusia ekonomikisto kaj politikisto. La vorto politilogisto ne ekzistas en Esperanto, same kiel falŝe, republiko kaj aliaj elpensaĵoj kaj rusaĵoj, kiujn vi afiŝas en Vikipedio. Mi komprenas ke viaj lingvokonoj estas... perfektigendaj, sed kiel ruslingvano vi povus ne elpensi nekonatajn al vi vortojn, sed uzi almenaŭ Esperanto-rusan vortaron de Kondratjev. Ĝi estas senpaga, libere alirebla kaj enhavas ĉion kion vi bezonas, ja temas pri simplaj vortoj.RG72 (diskuto) 05:32, 11 jan. 2024 (UTC)
- sume kontraŭ Mi samopinias kun RG72, ke mencii ĉiujn kvar flankojn en la titolo pli konfuzus ol klarigus, ĉar mi persone ankoraŭ ne vidis tian kvar-armean titolon en iu ajn lingvo, do la titolo malpli bone rekoneblus, despli ke la konflikto jam estas historia, okazis antaŭ 16 jaroj kaj ne estas rekta aktualaĵo. Mi konsentus kun Kartvela milito (2008), ĉar iuj lingvoj nomas ĝin tiel, sed malgraŭ la partopreno de Abĥazio en ĝi persone eĉ pli ŝatus lasi ĝin je la nuna nomo Milito en Sud-Osetio (2008) (jes ja ĝi havis fortan fokuson en Sud-Osetio), kun vikidatumara priskribo "milito en 2008 inter Rusio, Kartvelio, Abĥazio kaj Sud-Osetio" kaj kun alidirektiloj "Rusia-Kartvelia Milito" kaj plej bone ankaŭ "Rusia-Kartvelia Milito de 2008" al la teksto. Flanka rimarko: se homo plentempe laborus kiel profesoro de politika scienco en universitato, tiam jes ekzistus profesio "politikologo", sed mi tamen pensas ke por Andrej Illarionov (d:Q2846815), por kiu cetere e-lingva artikolo bonvenus, la priskribo "rusia ekonomikisto kaj politikisto" pli taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 01:35, 22 jan. 2024 (UTC)
Moskva aŭtostacidomo -> Centra busstacio de Moskvo > Centra busa stacidomo de Moskvo -> Centra busa stacio de Moskvo
Moskva aŭtostacidomo -> Centra busstacio de Moskvo. Supozeble temas pri busoj, ne pri aŭtoj. Taylor 49 (diskuto) 15:58, 19 jan. 2024 (UTC)
- Por: Verŝajne la malnova formo "aŭtobuso" konfuzis la verkinton. Arbarulo (diskuto) 16:48, 19 jan. 2024 (UTC)
- Por: ThomasPusch (diskuto) 01:06, 22 jan. 2024 (UTC)
- 1. Ĝuste pravas @Taylor 49: temas pri busoj.
2. En Moskvo (nun) ekzistas kvar porbusaj stacidomoj: temas ne pri stacio (en NPIVa senco "Grava haltejo de trafikilo" - tiaj multas), sed ĝuste pri stacidomoj (haltejoj kun kajoj, haloj por atendi, biletaj kasoj, punktoj por ricevi bagaĝon, hotelo, butikoj kaj multaj aliaj necesaĵoj. VladimirPF (diskuto) 10:35, 22 jan. 2024 (UTC) - Komento: Se estas kvar, tiam la aldono de "centra" des pli sencas. Kaj la rimarko pri stacidomo tute ĝustas. Do por Centra busstacidomo de Moskvo, aŭ ĉu ni ankoraŭ disigu la malbelan konsonantaron "ss" per Centra busa stacidomo de Moskvo? ThomasPusch (diskuto) 11:35, 22 jan. 2024 (UTC)
- > ĉu ni ankoraŭ disigu la malbelan konsonantaron "ss" per Centra busa stacidomo de Moskvo?
Por: Al mi pli plaĉas "busa stacidomo", tamen necesas esplori praktikon de eo-vikio: kiel estas nomataj aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj? VladimirPF (diskuto) 11:47, 22 jan. 2024 (UTC)- Por: Centra busa stacidomo de Moskvo, eĉ se por tio ankoraŭ necesus adapti iujn pliajn titolojn kun nomoj "busstacidomo"... Aidas (diskuto) 11:51, 22 jan. 2024 (UTC)
- Mi dirus ke en Baltio la busaj stacidomoj kutime pli grandas kaj pli luksas ol la trajnaj, dum en okcidenteŭropaj landoj la busoj ofte simple ekveturas flanke de trajna stacidomo, kaj certas ke ne nur ĉie en orienta Eŭropo sed ankaŭ en la Amerikoj estas same kiel en Baltio. Do simple estas adapto for de okcidenteŭropa vidpunkto (nenio kontraŭ Okcidenteŭropo) adaptiĝi al tio ke "stacidomo" ne ĉiam estas trajna/fervoja... Aidas (diskuto) 11:58, 22 jan. 2024 (UTC)
- Jes, konsentite ke "stacidomo ne ĉiam estas trajna/fervoja", kaj ke necesas adapti ankaŭ nian vikipedion (kiu simple sendas serĉon "stacidomo" al teksto fervoja stacidomo), kvankam defende al okcidenta Eŭropo oni povas diri ke la luksaj novaj busaj stacidomoj estas nova evoluo - la artikolo pri Moskvo klare ekstarigas kiom manka estis la malnova stacidomo ankoraŭ en 2013, kaj ankaŭ en Litovio kaj Latvio la belaj busaj stacidomoj ĉiuj estas pli junaj ol 10 jaroj. Sed pri la demando de Vladimir, kiel en la esperanta vikipedio "estas nomataj aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj": mi nur trovis la ĝeneralan tekston Busa stacidomo (d:Q2920759), kaj ŝajnas ke tute ankoraŭ ne ekzistas e-lingvaj tekstoj pri "aliaj busaj stacidomoj en diversaj landoj". Avantaĝo de tio estas ke ne necesos multon adapti. Aŭ ĉu mi maltrafis iujn tekstojn? Ĉiukaze mi ligis la tekston pri la moskva stacidomo al la ĝenerala teksto busa stacidomo, kaj tie metis bildon de la moskva stacidomo, por prepari interligon en alia direkto. Eble obstaklo de nia forte angleca internacia Vikipedio estas, ke en la angla ekzistas tute neniu teksto busa stacidomo, nur teksto "busa stacio" (d:Q494829, kiu ĉe ni ankoraŭ mankas), kvankam la komunejo tute klare faras la diferencon kaj ankaŭ 16 aliaj lingvobranĉoj dediĉis propran tekston busa stacidomo, aldone al teksto "busa stacio". Do, la moskva paĝo estas avangarda ĉi-teme... nenio malbona en tio. ThomasPusch (diskuto) 13:30, 22 jan. 2024 (UTC)
- Mi dirus ke en Baltio la busaj stacidomoj kutime pli grandas kaj pli luksas ol la trajnaj, dum en okcidenteŭropaj landoj la busoj ofte simple ekveturas flanke de trajna stacidomo, kaj certas ke ne nur ĉie en orienta Eŭropo sed ankaŭ en la Amerikoj estas same kiel en Baltio. Do simple estas adapto for de okcidenteŭropa vidpunkto (nenio kontraŭ Okcidenteŭropo) adaptiĝi al tio ke "stacidomo" ne ĉiam estas trajna/fervoja... Aidas (diskuto) 11:58, 22 jan. 2024 (UTC)
- Por: Centra busa stacidomo de Moskvo, eĉ se por tio ankoraŭ necesus adapti iujn pliajn titolojn kun nomoj "busstacidomo"... Aidas (diskuto) 11:51, 22 jan. 2024 (UTC)
- > ĉu ni ankoraŭ disigu la malbelan konsonantaron "ss" per Centra busa stacidomo de Moskvo?
Farite kun kvin voĉoj por adapto al Centra busstacio de Moskvo, kaj tri aldone por variigo al Centra busa stacidomo de Moskvo (al kiu Arbarulo kaj Taylor 49 supozeble ankaŭ konsentus, nur ke ĉi tie la diskuto tro rapide pasis). Sanĝita al "Centra busa stacidomo de Moskvo". ThomasPusch (diskuto) 13:46, 22 jan. 2024 (UTC)
Por: Centra busa stacidomo de Moskvo. RG72 (diskuto) 04:02, 25 jan. 2024 (UTC)
Komento: Mi tralegis la tekston de la artikolo kaj konkludas, ke la precipa temo de la artikolo estas ne la busa stacidomo, sed la busa stacio. Bonvolu kompari la difinojn de la vortoj "stacio" kaj "stacidomo", ekzemple, en PIV. Tial mi proponas korekti la titolon al Centra busa stacio de Moskvo. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:14, 25 jan. 2024 (UTC)
- Por: Centra busa stacio de Moskvo. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:14, 25 jan. 2024 (UTC)
- Por: Centra busa stacio de Moskvo. Mia supra propono ne estis "stacidomo". Taylor 49 (diskuto) 18:37, 27 jan. 2024 (UTC)
Kolegoj, mi petas por unu monato alinomigi la artikolon al esperantigita titolo. Post unu monato realinomigu la artikolon sen disputo.
Kialo: la porunumonata alinomigo estas bezonata por esplori kialojn de enorme abunda vizitado de nia vikio. Post unu semajno mi prezentos konkludojn de la eksperimento. VladimirPF (diskuto) 13:43, 30 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Mi forte dubitas, ke ni malkovros ion ajn per tio ŝanĝo de titolo. Mi kredas, ke iu havas roboton kiu vizitas la paĝon pri Puigdemont en multaj lingvoj. Ŝajnas, ke la lingvo kun la plej alta nombro de vizitoj estas la sinhala (vidu: [4]). Mi ne kredas, ke en Srilanko oni tre interesiĝas pri Puigdemont... Mi ne kontraŭas la proponon, sed mi ne atendas iun ajn malkovron per la proponata eksperimento. —Super • nabla🪰 01:18, 1 feb. 2024 (UTC)
- tamen nenio al ni malpermesas eksperimenti VladimirPF (diskuto) 07:56, 2 feb. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Ne ekzistas kutima kaj ofta esperantigo de la nomo. Mi ne vidas bonan kialon ŝanĝi la titolon: nura eksperimento per si mem certe ne estus bona kialo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:55, 2 feb. 2024 (UTC)