Saltu al enhavo

Ernest Drezen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ernest Karloviĉ Drezen aŭ Ernests-Vilhelms Drezinjŝ
Elstara sovetia esperantisto, ĝenerala sekretario de SEU
Elstara sovetia esperantisto, ĝenerala sekretario de SEU
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1892 (1892-11-02)
en Liepāja
Morto 27-an de oktobro 1937 (1937-10-27) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo Donskoje Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantorusalatva
Ŝtataneco Rusia Imperio
Latvio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Saint Petersburg Polytechnic Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1910–)
verkisto
interlingvisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto Jen liaj originalaj verkoj
Esperantistiĝis en 1910
vdr

Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis kiel Ernests-Vilhelms Drezinjŝ la 14-an de novembro 1892 en Liepāja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Stalina "Granda Purigo") - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Inĝeniero, elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado. Membro de la Lingva Komitato (minimume 1929) [1].

Drezen lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrogrado, kie li aktive agadis en studenta esperantista Grupo. En 1915-17 li estis standardisto de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa Armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. Ekde 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovetia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Drezen esperantistiĝis en 1910. Drezen estis prezidanto de Peterburga Societo "Espero" 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919. Dum la 3-a Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado en 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al Historio de la Mondolingvo), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.

Komence en SAT, en 1932 konfliktis kun Eŭgeno Lanti, kaj fondis IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro).

Drezen estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, "pro absoluta manko de krimkonsisto", la 11-an de majo 1957.

Lia portreto videblas sur la titolpaĝo de la premiita romano Mi stelojn jungis al revado verkita de Miĥail Bronŝtejn.

Ekde 1929 en Lingva Komitato kaj akademia korespondanto por la rusa lingvo.

Drezen kaj terminologio

[redakti | redakti fonton]

Drezen permesis la kreadon (en 1936) de tutmonda spertulo-grupo pri terminologio (nun ISO/TC 37) kadre de internacia normiga organizaĵo (tiam ISA, nun ISO). Efektive, li gvidis tradukon al la rusa de la germanlingva disertacio de Eugen Wüster (aperis en 1931), la baza verko (aperis en 1934) kiu naskis terminologion. Danke al tiu traduko, la sovetia membro de ISA interesiĝis pri la disertacio kaj proponis kreadon de tutmonda normiga grupo pri la temo.

Aŭtoro de diversaj gravaj verkoj pri Esperanto:

por rondetoj kaj rondetgvidantoj. 1929.

Lingve kontrolis la novelon La Submarinistoj.

Pri 'Problemo de Internacia Lingvo

Citaĵo
 La ĉefa temo de ĉi tiu broŝuro estas iom “akademia,” kaj do povos interesi precipe la legantojn kiuj volas teoriumi pri la estonta evoluo de Esperanto; ekzemple, pri la demando, ĉu ĝi estos la fina internacia idiomo -kaj ankaŭ la demando, ĉu iam la tuta mondo parolos nur unu solan, vere universalan lingvon.

Ŝajne la aŭtoro opinias, ke “post starigo de la diktaturo de la proletaro” la naciaj lingvoj pli kaj pli proksimiĝos unu al alia, per interŝanĝo de siaj elementoj kaj per la adopto, pli grandskale ol nun, de komuna vortaro; ke poste, tio tiel influos Esperanton, ke ĝi fariĝos tre malsimila al la nuna formo ; kaj ke fine, per helpo de tiu evoluinta Esperanto, stariĝos vere mondvasta lingvo, kies efektiva formo estas nun tute malcerta. Pli aktualaj estas la diroj de Drezen pri eble baldaŭaj, kaj eĉ nun iagrade efektivaj, modifoj en Esperanto; ne nur per enkondukado de necesaj neologismoj, precipe teknikaj, en kiu procedo (laŭ lia opinio) grandparte helpos la tiel-nomataj proletaj adeptoj — ĉar ili ege bezonas ampleksan teknikan vortaron por metiaj interrilatoj—, sed ankaŭ per pli vasta utiligado de la kapabloj de la lingvo pri kunmetado de radikoj, el kio rezultos multiĝado de novaj kaj trafaj formoj. Tiun tendencon jam montras eĉ la nuntempa “proleta” literaturo, kiu, laŭ Drezen, pli kaj pli diferenciĝas de la literaturo “burĝa.” Je certa grado li pravas pri tio, sed ŝajnas al la nuna recenzanto, ke li troigas la diferencon, kaj ke ĉiuokaze ne estas aŭ estos eble, tiel nete dividi nian literaturon laŭ la du nomitaj klasoj. La “burĝaj” verkistoj ankaŭ eksperimentas (ĉu ne kelkaj el ili eĉ troe ?) en novaj formoj kaj esprimoj, kaj entute—bone aŭ malbone —ili ne estas tiel “tradiciaj” kaj konservemaj, kiel pretendas Drezen. Se oni povas rigardi la broŝuron kiel ekzemplon de nuna “proleta” literaturo, certe ĝi prezentas nenion timindan ! Plejparte ĝi estas verkita en sufiĉe bona (mi ne diras tre bona) lingvaĵo; kaj se io estas ĝenerale kritikinda, tio estas, ke la aŭtoro uzas superfluon da “latinecaj” radikoj (tendenco ofte rimarkebla ĉe ruslingvaj Esperantistoj), kiuj certe ne plifaciligas la lingvon al la malpli instruita sekcio de la proletaro. (Ĉu Drezen eble volas, ke estiĝu kvazaŭ ia “proleta” elito, kies lingvaĵo estos nekomprenebla por la amaso ?) Al mi, la plej kritikinda vorto en la broŝuro estas la ofte uzata kaj ĝena formo deper, signifanta jen de, jen pere de, kaj nenion alian trafanta. Tian kunmeton de radikoj ni ne bezonas, ĉar ĝi estas nek logika, nek utila. Ankaŭ, la aŭtoro evitu pezajn esprimojn kiel “grupiĝis ... ĉirkaŭ la, konstruita sur la eŭropeinternaciaj vortar-elementoj, lingvo Esperanto ... ”.

Ŝed entute mi certe rekomendas la broŝuron al seriozaj studantoj de la lingva demando, kaj de la nuna aŭ estonta roloj de Esperanto sub iu ajn formo. 
— VERDANO. La Brita Esperantisto - Numero 334, Februaro (1933)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Ernest Drezen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.