Saltu al enhavo

Abimeleĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:09, 29 sep. 2019 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Abimeleĥ
Persona informo
vdr

Abimeleĥ (literumita ankaŭ AbimelekAvimeleĉ; en hebrea: אֲבִימֶלֶךְ / אֲבִימָלֶךְ, moderne Aviméleḵ / Avimáleḵ, tiberie ʼAḇîméleḵ / ʼAḇîmāleḵ, "patro/estro de regno; mia patro/estro, reĝo") estas la nomo de multaj reĝoj de Filiŝtoj menciitaj en la Hebrea Biblio.

Ĉefa el tiuj estas en Genezo, rilate al Abraham (ĉap. 20) kaj Isaak (ĉap. 26).

=Biblia rakonto

Abraham setliĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur en la tero de Filiŝtoj. Dum li estis loĝanta en Gerar, Abraham malferme asertis, ke Sarah estis lia fratino. Malkovrinte tion, la reĝo Abimelek portis ŝin al li. Dio tiam venis al Abimelek en sonĝo kaj deklaris ke prenante ŝin rezultos en morto ĉar li estas la edzino de viro. Abimelek ne tuŝis ŝin, kaj demandis ĉu li detruos ankaŭ justan nacion, speciale ekde Abraham diris, ke li kaj Sarah estas fratoj. Reage, Dio diris al Abimelek, ke li estas justa. Tamen, se li ne redonos la edzinon al Abraham, Dio certe detruos Abimelekon kaj lian tutan parencaron. Oni informis al Abimelek ke Abraham estas profeto kiu preĝos por li.[1]

Frue la venontan matenon, Abimelek informis al siaj servistoj pri sia sonĝo kaj alproksimiĝis al Abraham demandante kial li portis kulpon al lia regno. Abraham asertis, ke ne estas timo de Dio en tiu loko, kaj ke ili povas mortigi pro lia edzino. Tiam Abraham defendis, ke li ne mensogis: "Kaj fakte ŝi estas mia fratino; ŝi estas la filino de mia patro, sed ne la filino de mia patrino; kaj ŝi iĝis mia edzino."[2] Abimelek revenigis Sarah-on al Abraham, kaj donacis al li ŝafojn, oksojn kaj servistojn; kaj invitis lin setliĝi kie plaĉos al li en la terojn de Abimelek. Krome, Abimelek donis al Abraham milon da pecoj de arĝento kiel justigo por Sarah. Abraham tiam preĝis por Abimelek kaj lian parencaron, ĉar Dio estis frapinta la virinojn per nefekundeco pro la preno de Sarah.[3]

Post loĝi dum iom da tempo en la tero de Filiŝtoj, Abimelek kaj Fikol, la ĉefo de liaj trupoj, alproksimiĝis al Abraham pro disputo kiu rezultis en violenta polemiko ĉe puto. Abraham tiam plendis al Abimelek pro la agresemaj atakoj de la filista servanto kaj la kapto de la puto de Abraham. Abimelek pledis nescion pri la okazo. Tiam Abraham proponis pakton por havigi ŝafojn kaj oksojn al Abimelek. Krome, por atesti ke Abraham estis la nura kiu elfosis la puton, li ankaŭ donis al Abimelek sep ŝafinojn kiel pruvo. Pro tiu ĵuro, ili nomis la lokon de tiu puto: Be'er Ŝeba, kio signifas "puto de la ĵuro" aŭ "sep putojn". Post Abimelek kaj Fikol revenis al Filiŝtio, Abraham plantis fuktoĝardenon en Beerŝeba kaj nomis ĝin "la nomo de la Senjoro, la ĉiamdaŭra Dio."[4]

Notoj

  1. Genezo 20:1–7.
  2. Genezo 20:12.
  3. Genezo 20:8–18.
  4. Genezo 21:22–34.