Saltu al enhavo

Joseph Haydn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Junaĝo

Joseph Haydns Lebensraum

Haydn naskiĝis kiel filo de ĉarfaristo en la vilaĝo Rohrau/Malsupra Aŭstrio proksime de la tiama aŭstra-hungara landlimo. Liaj gepatroj ja ne scipovis legi notojn, sed laŭ la memoroj de Haydn lia familio kaj najbarojn ofte kantis. Oni malkovris lian muzikan talenton, kiam li estis infaneto, kaj en 1737 aŭ 1738 sendis lin en la aĝo de kvin aŭ ses jaroj al parencoj en la proksima Hainburg ĉe Danubo, por eduki lin kiel ĥorkantisto. En la jaro 1740 Georg von Reutter, muszika direktoro de la Stefana katedralo en Vieno atentiĝis pri Haydn, kiam li vojaĝis tra la provincoj por trovi talentajn ĥorknabojn. Li kunirigis Haydn al Vieno, kie li vivis naŭ jarojn kiel ĥorkantanto, el tiuj la lastajn kvar jarojn kune kun sia pli juna frato Michael. Tie Haydn ricevis kantan, pianan kaj violonan instruojn. Reutter korektis la unuajn komponaĵojn de Haydn, sed ne donis al li regulan kompozician instruon. Tamen Haydn lernis multon – plejparte meminstrue kaj verŝajne ankaŭ per tio, ke li jam junaĝe estis je loko grava por la muziko. Ĉu li jam tiutempe aŭ en postaj jaroj trastudis Der vollkommene Capellmeister (La perfekta kapelestro) de Johann Mattheson kaj Gradus ad Parnassum de Johann Joseph Fux, laŭ la fontoj ne unusence decideblas. Ambaŭ verkojn la plenkreskinta komponisto nomis fundamentaj por sia evoluo.

Stefana katedralo

En 1749 Haydn estis korpe tiom maturiĝinta, ke li ne plu povis kanti la altajn vodxojn en la ĥoro. Li estis maldungita kaj komencis karieron kiel liberprofesia muzikisto. Dumpase de ĉi tiu malfacila periodo, kiu daŭris dek jarojn, Haydn havis multajn diversajn postenojn, i.a. kiel ĉambroservisto kaj akompananto de la itala komponisto Nicola Porpora. Li klopodis forigi la mankojn de sia edukado, kaj finfine komponis siajn unuajn arĉkvartetojn kaj sian unuan operon. Dum ĉi tiu tempo la profesia renomo de Haydn pli kaj pli kreskis.

Ekde 1754 la juna Haydn instruis pianoludadon al la posta komponistino Marianna Martines, naskiĝinta en 1744 je Vieno. Jam komence de ĉi tiu instruo Marianna Martines bonege ludus. Haydn loĝis en la sama domo kaj instruis ŝin komense de senpaga nutrado.

Supozeble en 1757 Haydn ektenis sian unuan gravan postenon kiel muzikdirektoro de la grafo Karl von Morzin je Kastelo Lukavec ĉe Pilsen. Je ĉi tiu jaro Haydn datigis sian unuan simfonion komponitan en la servo al Morzin. Kiel muzikdirektoro li direktis malgrandan orkestron kaj por ĉi tiu ensemblo li komponis siajn unuajn simfoniojn. Arĉtrioj, kasacioj kaj arĉkvartetoj baldaŭ disvastiĝis, ofte per kopioj, tamen ne atingis presadon.

Grafo Morzin baldaŭ poste havis finacnajn malfacilaĵojn devigantajn lin, rezigni siajn muzikajn entreprenojn, sed Haydn baldaŭ ekhavis similan postenon (1761) kiel vickapelestro de la familio Esterházy, unu el la plej riĉaj kaj renomaj en la Danuba Monarkio. post kiam finfine en 1766 mortis la antaŭa kapelestro, Gregor Werner, Haydn avancis kiel unua kapelestro.

Ŝablono:LigoLeginda