Károly Herrich
Etoso
Károly Herrich [kAroj heriĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Herrich Károly estis hungara hidrologo.
Károly Herrich [1] naskiĝis la 4-an de decembro 1818 en Makó. Li mortis la 21-an de novembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Herrich akiris diplomon en Institutum Geometricum en 1841. Post siaj studoj li laboris en Püspökladány, ekde 1847 li partoprenis en riverregulado de Tiso apud István Széchenyi. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1956 kiel soldato por la hungara libereco, poste li iĝis ĉefinĝeniero de riverregulado de Tiso. Ekde 1857 li apartenis al la centra stabo, en 1867 li estis nomumita ministra konsilisto. En 1879 li pensiuliĝis. Li estis la unua en Hungario, kiu okupiĝis pri irigacio.
Elektitaj publikaĵoj
- Előterjesztés a Tiszaszabályozás keletkezéséről, fejlődéséről és jelenlegi állásáról (1873)
- A Buda és Pest közötti Dunaszabályozásról (1875)
- Tiszaszabályozás és a szegedi válság (1879)