Saltu al enhavo

Katerina de Lankastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katerina de Lankastero (hispane Catalina; n. en Hertford, la 31-an de marto 1373 - m. en Valadolido, la 2-an de junio 1418) estis proedziĝa reĝino de Kastilio, estante la edzino de la reĝo Henriko la 3-a de Kastilio. La reĝino Katerina estis la filino de Johano de Gento, unua Duko de Lankastero, kaj lia dua edzino, Konstanca de Kastilio (la filino kaj heredanto de la reĝo Pedro la 1-a, kiu mortis ĉe la manoj de sia duonfrato Henriko la 2-a). Ŝi naskiĝis en la kastelo de Hertford.