Saltu al enhavo

Lúčky (distrikto Žiar nad Hronom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lúčky, hungare Jánosrét [jAnoŝrEt], germane Horneshau estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Lucska, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon. La slovakoj uzas ankaŭ nomon Lúčkach pri Kremnici.

Lúčky troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

Situo

Lúčky situas sur malebenaĵo inter montoj 747, 913 kaj 937 m-ojn altaj, laŭ aĉa sakovojo. Kremnica troviĝas 2 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1429 en formo "Hannushaw". Tiam Körmöcbánya aĉetis la vilaĝon. En 1828 vivis tie 796 homoj en 74 domoj. En 1910 vivis en Jánosrét 1099 homoj, ( plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis, sekve alvenis slovakoj en la malplenajn domojn. En 2001 loĝis en Lúčky 207 homoj (197 slovakoj, 5 ciganoj, 4 germanoj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj