Lhotka estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 333 loĝantoj (2021). Preskaŭ la tuta katastro de la urba parto situas en Opava montetaro de Ĉeĥa Silezio, sed tre malgranda randa parto de la katastro (pereinta meandro de Odro kaj plu sudorienta parto de katastro sur la dekstra bordo de la devena neregulita riverfluo) situas laŭ historiaj mapoj en Moravio (devene tiuj ĉi partoj apartenis al katastraj teritorioj Mariánské Hory kaj Přívoz). Lhotka ankaŭ kunlaboras kun municipoj en Hluĉinio.
La unua skribmencio estas el la jaro 1464. La municipo estis dum al dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Kiam ĝi apartenis al senjorujo de Rothschildidoj, kiuj estis posedantoj de ferfabriko Vítkovice, Lhotka ŝanĝiĝis en laboristan vilaĝon. En Lhotka ĉiujare dum pentekosta semajnfino okazas tradicia popolsoleno nomata „Peligado de reĝo“.
La oficiala nomo Lhotka estis en la jaro 1960 ŝanĝita en Lhotka u Ostravy. La 6-an de aprilo 1976 okazis ree ŝanĝo al Lhotka. Al Ostrava ĝi estis alligita la 24-an de aprilo de la sama jaro.