Saltu al enhavo

Ladislao la 3-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladislao la 3-a

Ladislao la 3-a estis hungara infanoreĝo.

Li naskiĝis en 1199 aŭ en 1201, kiel filo de reĝo Emeriko. La reĝo en 1204 antaŭsentis sian morton, tial li oficiale donacis la kronon al Ladislao en Székesfehérvár, dume li ĵurigis sian fraton Andreo la 2-a por rezigni la tronon kaj apogi Ladislaon. Tamen Andreo havis la potencon. La situo estis danĝera, tial Ladislao rifuĝis al Vieno. Andreo oficiale petis la reiron, eĉ li kolektis armeon, sed abrupte Ladislao mortis en 1205 kaj la problemo solviĝis. Li solene entombiĝis en Székesfehérvár, la nova reĝo iĝis Andreo.

Ladislao, kiel reĝo, faris nenion dum la efemera regado.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Emeriko12041205Andreo la 2-a