Gábor Kemény
Etoso
KEMÉNY Gábor (keme:nj) barono, hungra politikisto, publicisto, ministro, akademiano korepondanta (1864: Csombord, 9-a de julio 1830 – Ajnácskő, 23-a de oktobro 1888.
Biografio
Li studis en Nagyenyed kaj eksterlande. Post la falo de revolucio de 1848-1849 li studis minadon en Selmecbánya. Li vojaĝis, li faris jurajn kaj historiajn studojn. En 1863 en la landkunveno de Transilvanujo li estis deputito de Gyulafehérvár. Inter la 5-a de decembro 1878 kaj 11-a de oktobro 1882 li estis ministro por agrikulturaj, industriaj kaj komercaj aferoj. Ekde 1887 li estis la prezidanto de la Magyar Történelmi Társulat.
Verkoj
- A nemzetek fejlődéséről (Kolozsvár, 1856);
- Helyzetünk és jövőnk (Pest, 1859);
- Nagy Enyednek… veszedelme 1848/48-ben (Pest, 1863).
Literaturo
- György Endre: Emlékbeszéd br. K. G. felett (MTA Emlékbeszédek, VIII. Bp., 1894).