Saltu al enhavo

Gossau SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SG en Gossau SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gossau..

Gossau SG
Blazono de Gossau SG
La urbo Gossau vidita el la aero
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O / 47.41667; 9.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O / 47.41667; 9.25000 (mapo)

Map

Areo 27,51 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 9200
Komunumkodo 3443
Mapo de Gossau
vdr

Pri la komunumo

Gossau SG (en Esperanto ankaŭ Gosaŭo SG) estas urbo kaj komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 17073 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Gossau situas inter la Alpstein-Masivo kaj Bodenlago rekte apud la kantona ĉefurbo Sankt-Galo. Krom la urbo Gossau mem al la komunumo apartenas la vilaĝo Arnegg.

Trafiko

Gossau estas haltejo de la interurbaj rapidtrajnoj inter Zuriko kaj Sankt-Galo kaj havas ankaŭ konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1.

Historio

Unua skriba mencio de la municipo Arnegg datiĝas el donacdokumento por bieno al la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 721. Unua skriba mencio de la urbo Gossau mem datas ankaŭ el donacdokumento al la Sankt-Gala Monaĥejo de la 24-a de oktobro 824.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Gossau

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto