Saltu al enhavo

Hruŝovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Hruŝovo, ukraine Грушово (hruŝovo), ruse Грушевo (hruŝevo), hungare Szentmihálykörtvélyes, slovake Hrušov, rumane Peri estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv. Ĝis 1899 la hungaroj uzis la pli mallongan formon Körtvélyes (kortvEjeŝ).

Bazaj informoj

Situo

Gruŝovo situas en valo, laŭ la rumana landolimo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Teresva-Solotvino. Taĉiv troviĝas 15 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1380. En 1391 la rumanoj fondis abatejon, kiu tute ruiniĝis en 1664. La loĝloko famis pri fruktoj. En la 18-a jarcento orolavistoj laboris. En 1910 loĝis en Szentmihálykörtvélyes 1715 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Szentmihálykörtvélyes apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Máramarossziget, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Gruŝovo/Szentmihálykörtvélyes. Ekde 1945 Gruŝevo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Pro grandeco de la tabulo la ceterajn en Transilvanio vidu: Almásszentmihály!

Alsómihályi Büdszentmihály Drávaszentihály Kisszentmihály Magyarszentmihály
Nagymihály Nagyszentmihály Pusztaszentmihály Rábaszentmihály Rákosszentmihály
Sárszentmihály Szentmihály Szentmihályfa Szentmihálykörtvélyes Szentmihályúr
Turócszentmihály Vasszentmihály Végszentmihály Zalaszentmihály