Saltu al enhavo

Iňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iňa, hungare Ény estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Iňa situas en la plej griza distrikto

Situo

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta troviĝas 15 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1156 en formo "Eng". La vilaĝanoj tributis al ekleziuloj de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 322 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 209 da homoj (184 slovakoj).

Vidindaĵo