Mamo
Etoso
Mamo | |
---|---|
3. Alveoloj de mamglando 4. Mampinto 5. Areolo 6. - Laktodukto 7. Grashisto 8. Haŭto | |
Virina mamo
| |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | mamma |
vaskulo/j | interna mamvaskulo |
vejno/j | interna mamvejno |
Mamo (latine mamma) estas karakteriza glanda elstaraĵo de la mamuloj. Ĝi elformiĝas per allokiĝo de grasa histo inter la glandojn. La forkonduka kanaleto de la glandoj larĝiĝas al laktogolfo kaj la mampintoj malfermiĝas al la ekstero. La mamoj ĉe plimulto da la mamuloj estas pigmentitaj.
En primatoj kaj en homoj, la mampinton (cicon) ĉirkaŭas areolo. La laktoglando aperas ĉe la homo ambaŭsekse kaj ĝis la seksa maturiĝo ĝi same evoluadas, konsistante el konektiva histo. Ĝi evoluas poste ĉe la virinoj pli forte, plej forte ĉe fino de la gravedeco; post la nasko komenciĝas la lakto-sekrecio (laktado).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.breastfeeding.com/reading_room/breasts_shaped_babies.html
- http://www.puberty101.com/p_stages_breasts.shtml