Saltu al enhavo

Malgrandazia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Taksonomio korektita La Turka pino ( Pinus brutia ), estas palearkta pino, indiĝena en la orienta Mediteranea regiono. La plejparto de ĝia arealo situas en Turkujo, sed ĝi ankaŭ etendiĝas al la Orientaj Egea-Maraj Insuloj de Grekujo, Krimeo, Irano, Kartvelujo, Azerbajĝano, norda Irako, okcidenta Sirio, Libano, kaj Kipro [1]. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe malaltaj altitudoj, plejparte de marnivelo ĝis 600 m, ĝis 1 200 m en la sudo de ĝia arealo. Tiu pino unue estis priskribita en Kalabrujo, antikve nomita Brutium, tial la scienca nomo. Tamen en tiu ĉi regiono, la specio ne estas indiĝena sed enmetita.

Priskribo

Ĝi estas mezgranda arbo, atingante altecon de 20-35 m kaj trunkodiametron ĝis 1 m, escepte 2 m. La arboŝelo estas oranĝruĝa, dika kaj profunde sulkigita apud la grundo, kaj maldika kaj deskvamiganta en la supra krono. La folioj ( "pingloj" ) estas pare aranĝitaj, sveltaj, plejparte 10-16 cm longaj, brile verdaj ĝis iomete flavece verdaj.

La strobiloj estas dikaj, pezaj kaj malmolaj, 6-11 cm longaj kaj 4-5 cm larĝaj ĉe la bazo se fermite, verdaj komence, maturiĝante brile ruĝbrunaj kiam 24 monatojn aĝaj. Ili malfermiĝas malrapide dum la unua aŭ la dua postsekvantaj jaroj, malfermiĝante al larĝeco de 5-8 cm. La semoj longas 7-8 mm, havas flugilon kiu grandas 15-20 mm, kaj estas ĉefe vente dissemitaj.

Subspecioj

Turka Pino estas proksime afina al halepa pino, pinastro kaj kanaria pino, kiuj ĉiuj samhavas multajn ecojn kun ĝi. Kelkaj verkintoj traktis ĝin kiel subspecion de halepa pino, sed ĝi estas kutime rigardita kiel diferenca specio. Ĝi estas modere variema specio, kaj jenaj subspecioj kaj varioj estas nomitaj:

  • Pinus brutia subsp. brutia var. brutia ( tipa vario; plimulto de la arealo )
    • Pinus brutia subsp. brutia var. pityusa ( Kartvelujo kaj najbara rusa nigra-mara marbordo; apenaŭ diferenca de la tipa vario )
    • Pinus brutia subsp. brutia var. stankewiczii ( Krimeo; apenaŭ diferenca de la tipa vario )
    • Pinus brutia subsp. brutia var. pendulifolia ( suda marborda Turkujo; pingloj 20-29 cm, malsuprenpendantaj )
  • Pinus brutia subsp. eldarica ( Eldar-pino; Azerbajĝano; Kartvelujo; pingloj 8-14 cm, strobiloj 5-9 cm ).

La Eldar-pino estas konsiderata kiel specion ( Pinus eldarica ) fare de kelkaj verkintoj; ĝi estas adaptita al pli seka klimato kun somera pluvokvanto-maksimumo, dum subsp. brutia estas adaptita al klimato kun plejparte vintra precipitaĵo.

Ekologio

La turka sito, malofta sito, estas plejparte limigita al arbaroj de turka pino kaj tre dependas de ĝi por sia nutrado; la arealoj de la du specioj estas kvazaŭ kongruantaj.

Uzado

Kultivado

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  1. GRIN . accessed 4.14.2011