Saltu al enhavo

Zsigmond Simonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

SIMONYI Zsigmond (ŝimonji) estis hungara, universitata profesoro, lingvisto, esperantisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

Zsigmond Simonyi
Memortabulo pri Zsigmond Simonyi en sia naskiĝdomo

Zsigmond Simonyi [1] naskiĝis kiel Steiner Zsigmond la 1-an de januaro 1853 en Veszprém (urbo). Li mortis la 22-an de novembro 1919 en Budapeŝto.

Biografio

Zsigmond Simonyi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto, Lejpcigo, Berlino, Parizo. Ekde 1877 li instruis en la universitato. En 1903 li kreis novan lernejan ortografion. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis persekutita. Li longe redaktis lingvistajn revuojn.

Li estis vicprezidanto de Propaganda Komitato por Lingvo Internacia (1918-19). Li klopodis enkonduki Esperanton en la universitaton. (I. „Hungara Esperantisto“, decembro 1919).

Verkaro (elekto)

  • Népdalok (Popolkantoj), (1872)
  • A Nyelvtörténeti Szótár mutatványíve (1880)
  • Német és magyar szólások (1896)
  • Az ikes ragozás története (1906)
  • Helyes magyarság (Ĝusta hungareco), (1914)

Memorigiloj

  • ortografia konkurso "Simonyi Zsigmond" de 1997
  • bazlernejo en Veszprém

Fontoj