Saltu al enhavo

Zsigmond Tieder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-T

TIEDER Zsigmond (ti'der ĵigmond), hungaro, ĵurnalisto, kunlaboranto de la laboristaj gazetoj „Népszava“ ktp., tiu de multaj enciklopedioj kaj aliaj sciencaj verkoj. Naskiĝis 1887 en Budapest. Li estis prezidanto de HESL dum 1927-1930. Verkis broŝuron, multajn artikolojn pri Esperanto por laboristaj gazetoj; redaktis „Antaŭen“, faris kelkdek paroladojn en la sindikatoj.