Vítkovice estas eksa urbo en Ĉeĥio, en la jaro 1924 alligita al Moravia Ostrava, de la 24-a de novembro1990 ĝi estas urba parto de la statuta urboOstrava. Vivas ĉi tie 7 653 loĝantoj (2021). Vítkovice havas areon 648,2 ha, situanta sur la maldekstra bordo de rivero Ostravice oriente de la moravia parto de la urbo. La urba parto ensumigas la tutan katastran teritorion de la historia urbo Vítkovice kaj la orientan parton de la historia municipo Zábřeh nad Odrou.
Historia resumo
La plej malnova mencio pri Vítkovice (germaneWitchendorff), kiu estis origine malgranda vilaĝo situanta proksime Moravia Ostrava estas el la jaro 1357. La nomo Vítkovice estis verŝajne derivita de Vítek el Vikštejn, kiu en la jaro 1369 tenis episkopan burgon Schauenstein en Kopřivnice. Vítkovice restis episkopa vilaĝo ĝis reformo en 1848. En 1908 Vítkovice estis avancita je urbo kaj la 29-an de januaro1924 spite al certa sia rezisto ĝi estis alligita al Moravia Ostrava. La urbo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo1945. Antaŭ la jaro 1990 la tuta teritorio de la hodiaŭa urba parto Vítkovice estis parto de urba parto Ostrava 3. En 1990 poste estiĝas moderna aŭtonomia urba parto Vítkovicem kies parto fariĝis ankaŭ la katastra teritorio Zábřeh-VŽ, origine kreanta parton de Zábřeh nad Odrou.
Vítkovice estas konata precipe kiel industria centro. Iniciaton al ties estiĝo donis en la jaro 1828 olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano, kiam je rekomendo de viena profesoro František Xaver Riepl konstruis pudlanaltfornon. La tn. Gisejo de Rudolfo kaŭzis revolucian ŝanĝon de la agrikultura vilaĝo en la modernan industrian urbon. Avantaĝo de Vítkovice estis avantaĝa situo proksime de riĉaj vejnoj de karbo en Ostrava, beskidaj de fererco kaj akvo el Ostravice. En 1843 la gisejon aĉetis Salomon Mayer Rothschild.
Ĉeĥa municipa lernejo ĉi tie estiĝis en la jaro 1894, urba lernejo estis establita en la jaro 1910. En 1919 estis fondita kvarjara industria mezlernejo. Paroĥan administradon faris moraviasilezia paroĥejo. Memstaran paroĥejon la loĝantoj de vítkovice ĝisatendis en 1887, unu jaro post finkonstruo de Preĝejo de sankta Paŭlo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 677
1880
2 591
1890
10 294
1900
19 123
1910
23 151
1921
27 358
Jaro
Loĝantoj
1930
25 820
1950
20 774
1961
16 907
1970
10 116
1980
9 555
1991
7 292
Jaro
Loĝantoj
2001
7 518
2011
6 916
2021
7 653
Interesaĵoj kaj memorindaĵoj
Busto de arkiduko Rudolfo – statuo antaŭ direkcio de la firmao sur strato Ruská
Komplekso de domoj sur Paca placo – unika konservita urbanisma tutaĵo