Saltu al enhavo

Belga Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga Esperanto-Federacio
Belgische Esperanto Federatie
Fédération belge d'espéranto
Belgischer Esperanto-Verband
Emblemo de Belga Esperanto-Federacio
Lando  Belgio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1962 / 2005
vdr

Belga Esperanto-Federacio (BEF) estas la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista. Belga Esperanto-Federacio estas precipe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri regionajn Esperanto-organizaĵojn Flandra Esperanto-Ligo, Valona Esperanto-Asocio kaj Esperantista Brusela Grupo.

BEF estas ekde 2005 fakta asocio. BEF rolas de tiam kiel neformala kupolo de ĉiuj aktivuloj de la Esperanto-movado en Belgio.

Celoj[redakti | redakti fonton]

  • instigo al kunlabora agado
  • reprezentado ĉe UEA kaj aliaj Esperanto-instancoj
  • kunordigo de la agadoj kaj eventoj
  • helpo kaj subteno al belgaj projektoj kaj aktivuloj

Ĉefaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Beneluksa Kongreso (en septembro/oktobro)
  • Tutbelga Zamenhof-festo (en decembro)

La Jara Ĝenerala Asembleo, dum kiu la diversaj asocioj prezentas sian agadon unu al la aliaj, kutime okazas ĉu dum la Beneluksa Kongreso, ĉu dum la Tutbelga Zamenhof-festo.

Asocioj kiuj membras en BEF[redakti | redakti fonton]

Kvankam BEF formale (kaj jure) ne plu ekzistas, en ĝi membras jenaj asocioj (stato 2024):

BEF cetere proksime kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Estraro[redakti | redakti fonton]

Tradicie, ĉiuj estraroj de BEF konsistis el estraranoj de la asocioj en Flandrio, Valonio kaj Bruselo. Tio de kelkaj jaroj en praktiko ne plu estas tiel.

Nuntempa estraro (2024)[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj estraranoj kaj kernaj aktivuloj[redakti | redakti fonton]

Historio de BEF[redakti | redakti fonton]

De oficiala aspc al fakta asocio[redakti | redakti fonton]

La en 1962 realigita kunigo de la belgaj esperanto-asocioj sub kupolo de Belga Esperanto-Federacio estis parte malfarita pro la belgaj ŝtatreformoj. Sub BEF ekestis novaj asocioj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.

La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005[1] kaj okaze de tio transdonis grandan parton de sia havaĵo al la flandra asocio FEL kaj la valona asocio APE. La ASPC BEF agnoskis la bruselan EBG kiel trian asocion en 1993, sed neniam tio estis publikigita en la Ŝtatgazeto. La likviddokumento de la ASPC BEF baziĝis sur la lasta statuto, publikigita en la Ŝtatgazeto en la jaro 1980-01-21. Ties artikoloj 17 kaj 18 ekplicite diktas la elpagon de eventualaj sumoj al du asocioj, nome FEL kaj APE. [2]

Belga Esperanto-Federacio estas ekde fine de 2005 fakta asocio. En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Valona Esperanto-Asocio, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio[3], kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015).

Sonorilo, la revuo de BEF[redakti | redakti fonton]

Sonorilo estis la dumonata bulteno de Belga Esperanto-Federacio en la periodo 1962-1974. Redaktoroj estis Maurice Jaumotte (1962-1970), Grégoire Maertens (1962-1972), Fernand Roose (1962-1974), Karel Poupeye (1963-1972) kaj Paul Peeraerts (1972-1974).

En la jaro 1974 ekestis voĉoj, precipe sub influo de Jo Haazen, ke landa esperantlingva revuo estas sensenca, kaj ke anstataŭe ĉiu legu internacian gazeton. Pro tio la administrantaro de Belga Esperanto-Federacio la 9-an de novembro 1974 decidis "provizore" ĉesigi la eldonon de Sonorilo kaj liveri al ĉiuj membroj la revuon Esperanto de UEA anstataŭe, kune kun la nederlandlingva Esperanto-Panorama (nomita 'Horizon-taal' en novembro 1990) aŭ kun la franclingva L'Espéranto en Marche. La "provizoreco" de la decido iĝis definitiva, kaj Sonorilo mortis.

Sonorilo, la eldonejo kaj librejo de BEF[redakti | redakti fonton]

La historio de la eldonejo kaj librejo Sonorilo estas forte ligita kun la historio de Belga Esperanto-Federacio, kiu estis fondita en la sama jaro 1962, kiel kupola organizaĵo de la tutŝtata Belga Ligo Esperantista kaj la flandra Flandra Ligo Esperantista. Tiuj asocioj ambaŭ havis sian propran eldonejon kaj librejon, nome respektive la asociojn Belga Esperanto-Instituto kaj Flandra Esperanto-Instituto. En tiu spirito de unuiĝo oni decidis kvazaŭ kunfandi tiujn ĉi institutojn al unu nova. Ĝi ricevis la nomon Eldonejo-librejo Sonorilo, kiel memorigon al la unua Esperanto-revuo en Belgio: Belga Sonorilo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Ŝtatgazeto, 2006-01-27 (PDF).
  2. Laŭ klariga retmesaĝo de Grégoire Maertens el 2008-04-23
  3. Kiel trajne vojaĝi en Belgio?, Verdaj Skoltoj, la 8-a de junio 2017.
  4. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-476

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1951 : Belgujo: Kongreso de R.B.L.E., Esperanto, 548-9 (7-8), p. 195.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]