Saltu al enhavo

Christopher Zervic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Zervic
Persona informo
Aliaj nomoj KriZe
Naskiĝo la 20-an de majo 1973
en Arlington Heights, Ilinojso, Usono
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Richland, Miŝigano
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1994–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1994
vdr

D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo 1973) estas usona esperantisto kaj juristo.

Lia esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Li estas estrarano de Esperanto-USA.[1]

Instruisto de Esperanto, verkis kun Roger Kent Jones unu el la plej fruaj retaj lerniloj. Podkastisto de Ĉi Tie Nun.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Christopher naskiĝis en 1973 en Arlington Heights, nordokcidenta antaŭurbo de Ĉikago, en la subŝtato Ilinojso de Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojso dum juneco. Ĉeestis la Ilinojsan Ŝtatan Universitaton en Normal, Ilinojso, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojso, doktoriĝis en 2000 kaj advokatiĝis samjare. Nun li loĝas en Richland, Miŝigano.

Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.

La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla mallongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.

Zervic partoprenas en la vikipedio.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)

Jarkongresoj de Esperanto-USA

Jarkongreso de Kanada Esperanto-Asocio

Internacia Junulara Kongreso

Universala Kongreso de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]