Saltu al enhavo

Demandaro (esperanta libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Demandaro
pri la historio, literaturo
kaj organizaĵoj de Esperanto
Aŭtoro René Ladevèze
Eldonjaro 1911
Urbo Dresden
Eldoninto Friedrich Ader
Paĝoj 84
vdr

Demandaro [1], subtitolita pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por ekzamenoj, estas 84-paĝa manlibro kompilita de René Ladevèze, poste reviziita kaj kompletigita 112-paĝe de Gustav Hermann Göhl. Ĝi unue aperis en la jaro 1911 ĉe Friedrich Ader en Dresdeno. Sekvis samloke dua eldono en 1923, prizorgita de Ellersiek & Borel.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto, ĝi estas lerte aranĝita manlibreto [2].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ni salutas kun plezuro la reaperon de tiu bonega dokumento pri nia lingvo kaj ĝia historio. Tiun broŝuron altvaloron devus certe posedi ĉiu profesoro aŭ propagandisto de Esperanto. Ĝi estas la plej bona gvidilo por ĉiu serioza Esperantisto
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)
Citaĵo
 Malofte ni havas la okazon prezenti al niaj legantoj libron el Esperantistaj vidpunktoj tiel efektive utilan, kiel la nomita. De la komenco ĝis la fino ŝajne inspiris kaj gvidis la verkinton unu deziro: prezenti al la leganto en kiel eble plej klara kaj konciza formo, la esencajn faktojn de la Esperantista movado. Kaj bonege li sukcesis, ĉar efektive en kelkdeko da paĝoj, prosperas al li trakti per trafaj demandoj kaj respondoj la jenajn ĉefajn fakojn de nia afero:—I. Historio de l' ideo pri internacia lingvo, (a) Deveno, (b) Volapuk. — II.

Esperanto. Historio de la lingvo: Unua, dua kaj tria periodoj.—II. Lingvaj Organizaĵoj. —IV. Nelingvaj Organizaĵoj. —V. Gazetaro. VI. Literaturo. — VII. Nuna stato de l' movado. Interalie la aŭtoro respondas jenajn demandojn: Kial Volapuk ne sukcesis? Sur kiuj principoj Esperanto estas bazita? Ĉu povas esti ĉefuloj en Esperanto? Kio estas Kongreso ? Ĉu kongresoj rajtis fari decidojn? Kio estas la Lingva Komitato? Ĝia rolo? Kio estas la Centra Oficejo? Ĝia rolo kaj vivrimedoj? Ĉu la esperantistaro havas reprezentantojn?, Ĉu la C.O. ludas tiun rolon? Kio estas U.E.A.? Ĝiaj utiloj? Ĝiaj rilatoj al la naciaj asocioj? Kion vi scias pri la laste aperintaj sistemoj de L.I. kaj precipe pri la reforma novado? Kio estas Ido? Kio estas la interna ideo de l' Esperantismo? Bona trajto de lia laboro estas, ke la plej multajn el tiuj demandoj li respondas per citaĵoj el la paroloj kaj leteroj de D-ro Zamenhof mem. Ni do povas rekomendi plej varme tiun trafan resumon kiel tuj aĉetindan “kateĥismo” ne nur al la fervora propagandisto, sed ankaŭ al ĉiu samideano, kiu volas vere partopreni en la Esperantista vivo. Estus ja bone, se ĉiu kongresano

zorge trastudus ĝin ĝis la Sepa en Antverpeno! La tuta kongreso certe gajnus per la pli klara vido, kiun la libreto nepre helpus akiri pri la gravaj diskutoj tie okazontaj. Por superaj kursoj en niaj Esperantistaj grupoj ĝi liveros abundan fonton da temoj por konversacio kaj diskutado. La libro estas eldonita kaj bonege presita de la konata Dresdena Esperantista firmo, Friedrich Ader. 
— W.M.La Brita Esperantisto - Numero 080, Aŭgusto (1911)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]