Frank Driggs
Etoso
Frank Driggs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1930 en Manchester |
Morto | 20-an de septembro 2011 (81-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Princeton |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto aŭtoro muzikproduktisto komponisto |
Frank Driggs (* 1930) estas usona ĵaz-verkisto kaj -fotisto kaj ĵaz- kaj blus-historiisto.
Driggs verkis la tekstojn por multaj diskokovroj kaj laboris i.a. por la ĵazrevuoj Down Beat kaj „Living Blues Magazine“. Lia intereso por kansasurba ĵazo kaj la teritoriaj bandoj de sudokcidenta Usono respeguliĝis en la koncerna ĉapitro en la libro „Jazz“ (1959) de Nat Hentoff kaj McCarthy (eldonisto) kaj en lia libro „Kansas City Jazz – From Ragtime to Bebop“ aperinta en 2006 je Oxford University Press. Selekton de la fotoj el sia granda kolekto de preskaŭ 80.000 fotoj li publikigis en 1982 kun Harris Lewine kiel „Black Beauty, White Heat“. Ankaŭ por la ĵazdokumentaĵo de Ken Burns li estis unu el la ĉefaj fontoj por fotoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Frank Driggs Oral History Collection Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine (anglalingva)
- Artikolo de New York Times pri lia fotokolekto (anglalingva)