Josef Kožíšek
Josef Kožíšek | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Josef Pekařík |
Naskiĝo | 6-an de julio 1861 en Lužany |
Morto | 6-an de julio 1933 (72-jaraĝa) en Úvaly |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto verkisto pedagogo instruisto |
Josef KOŽÍŠEK (naskiĝis la 6-an de julio 1861 en Lužany; mortis la 6-an de julio 1933 en Úvaly) estis ĉeĥa porinfana verkisto kaj poeto kaj esperantisto, Li esperantiĝis antaŭ la unua mondmilito.
Li laboris kiel direktoro de pluraj lernejoj, post la unua mondmilito li fariĝis direktoro de la literatura fako de Státní nakladatelství (Ŝtata eldonejo) en Prago.
En sia poezia verkaro li estas konsiderata kiel posteulo de Josef Václav Sládek kaj antaŭulo de František Hrubín. Lia unua poemkolekto aperis en 1890. Li eldonis entute 12 librojn, interalie porinfanajn poemarojn Doma (Hejme), Na sluníčku (Sursunete), Oku i srdéčku (Por okulo kaj koreto) kaj legolibrojn Ráno (Mateno) kaj Studánka (Akvoputeto). Lia plej fama poemo estas Polámal se mraveneček (Malsaniĝis formiketo), kiu estis ankaŭ esperantigita de Miroslav Malovec. Li verkis ankaŭ pedagogiajn artikolojn precipe pri komenca periodo de legado.