Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia metoksido aŭ CH3KO estas organika alkoksido de metanolo kaj kalio senkolora aŭ flaveca, senodora, higroskopa solidaĵo kaj forta bazo uzata kiel katalizilo en transesterigaj reakcioj, ĉefe en la produktado de biodizeloleo. Metoksido de kalio eksplode reakcias kun akvo formante kalian hidroksidon kaj metanolon.
La akva solvaĵo estas forte baza kaj havas korodan efikon. La substanco estas konsiderata kiel solida brulaĵo kun spontanea sparkiga temperaturo je 70 °C. La homa tokseco kaj ekotokseco de la kalia metoksido baziĝas sur la proprecoj de malkomponiĝo-produktoj en akva medio.
Metanoato de kalio agas kiel katalizilo en la preparado de la metila formiato kaj kiel alkala katalizilo por la dumetila formiamido. Krom tio, ĝi estas multeuza reakcianto en kemiaj sintezoj tiaj kiaj kondensiĝoj, esterigoj, alkoksiligoj kaj eterigoj, kondensiĝoj de Claisen, reduktado de Wolf-Kishner kaj reakcio de Stobbe. En la medio, ĝi absorbas karbona duoksido el la aero kaj estas neakordigebla kun acidoj, fortaj oksidigagentoj, acidaj kloridoj kaj anhidridoj, kaj alkala metaloj.
Preparado de kalia metoksido estas efektivigebla en laboratorio pere de treege ekzoterma reakcio de metala kalio kaj metanolo kun liberigo de egalmoluma kvantoj de hidrogeno:
La ekzoterma reakcio de kalia hidroksido kaj metanolo kondukas en ekvilibra reakcio al kalia metanolato kaj akvo. Laŭ sinsekva procezo la formanta akvo devas foriĝi konstante.