Saltu al enhavo

Malabon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malabon
tre urbanizita urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 1470–1480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 380 522  (2020) [+]
Loĝdenso 24 222 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 40′ N, 120° 57′ O (mapo)14.6625120.95666666667Koordinatoj: 14° 40′ N, 120° 57′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 15,71 km² (1 571 ha) [+]
Malabon (Filipinoj)
Malabon (Filipinoj)
DEC
Situo de Malabon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malabon [+]
vdr
Vojo en Malabon

Malabon, tagaloge Lungsod ng Malabon estas duaklasa universitata urbego en Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj parto de urbaro Manila Metropolo. Malabon estas unu el la plej dense loĝataj urboj de la lando.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Malabon situas sur la marborda ebenaĵo en insulo Luzono [1]. Pro ĝia malalta tereno oftas inundoj. Valenzuela (Filipinoj) troviĝas 2, Manilo kaj Kesonurbo po 12 kilometrojn (aere) [2].

Origine tiu indiĝena loko estis "Tambobong" ĝis 1599, kiam aŭgustenaj monaĥoj alvenis. Malabon ludis gravan ekonomian rolon en la malfrua 19-a jarcento en la tabaka kaj sukera industrioj. Malabon iĝis oficiale municipo en 1901. Ekde 1975 Malabon estas parto de Manila Metropolo kaj graviĝis kiel urbo en 2001.

Urbodomo de Malabon

La praa okupiĝo de la loĝantoj estis la fiŝkaptado, al kiu aliĝis la tabaka kaj sukera industrioj en la 19-a jarcento, poste kandelproduktado. La distilita parfumo estas eksportita. La agrikulturo striktiĝis al rizoj kaj legomoj.

Eduko kaj religio

[redakti | redakti fonton]

La unua universitato de Malabon specialiĝas pri veterinara medicino kaj agrikulturo. Krom alia universitato funkcias ankaŭ pluraj altlernejoj.

Bestoĝardeno en Malabon

La katolikismo estas la domina religio en Malabon kun 80%.

Malabon estas dormoĉambro de Manilo kaj Kesonurbo, evidente gravas la bonaj trafikeblecoj.

Malabon apartenas al la tropika musona klimato.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

(Ĉiuj en Manila Metropolo):

  • WikiTrans