Saltu al enhavo

Lignoprilaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lignoprilaboro estas la agado aŭ lerteco produkti erojn el ligno, kaj inkluzivas: meblofaradon, lignoĉizadon, artikado, ĉarpentadon kaj lignotornadon.

Lignoskulptado estas tiu laborproceso, dum kiu oni prilaboras diversajn lignojn. En etnografio, en mallarĝa senco ĝi estas komprenita ĉefe pri la konveksaj skulptadoj, noĉoj, rundplastikoj. En vasta senco en la etnografio, al lignoskulptaĵoj apartenas eĉ ĉizitaj (noĉitaj), skrapitaj ornamaĵoj, inkrustaĵoj, intarzioj, marketraĵoj (inkrustita ligno per mozaiko el multekosta ligno, perlamoto), trarompitaj skulptaĵoj, enbatitaj, enbruligitaj, tornitaj lignoobjektoj.

La supre skizitajn teknikojn, objektojn oni povas aldone trakti per tanado kaj fumaĵado, kiuj servas ne nur konservadon sed eĉ kolorizigon. Pliaj metodoj estas la traktado per urinoj, aŭ senbaza farbado.

La plej grandaj skulptaĵoj apartenas al konstruaĵoj kiel pordoj, kovritaj pordegoj (sikula pordego), pordegaj tenkolonoj, partoj de putforkoj (forkofosto de baskulputo), solivo (plankotrabo), portikaj kolonoj, pordaj kaj fenestraj kadroj, ktp. Gravaj estas ankaŭ la tombejaj fostoj, krucoj.

La malpli grandaj skulptaĵoj – ofte uzataj de virinoj – estis pli riĉe ornamitaj. Tiuj skulptaĵoj servis ofte kiel donacoj. Ekz. laboriloj de la kuirejoj, kuleroj, salujoj, sed ankaŭ diversaj ujoj (kandelingoj, farunujoj), eskalo, seĝo, fianĉamika bastono, sarkila purigilo, kesto ktp.

Gravaj estas ankaŭ la lignaj maskoj, religiaj skulptaĵoj.