Saltu al enhavo

Li Bai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Li Bai
Persona informo
李白
Naskonomo 李白
Naskiĝo 19-an de majo 701 (0701-05-19)
en Suyab, Dinastio Tang
Morto 30-an de novembro 762 (0762-11-30) (61-jaraĝa)
en Dangtu County
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tomb of Li Bai (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno hanoj vd
Lingvoj klasika ĉinaĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Tang Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Li clan of Longxi vd
Patro Li Ke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
kaligrafo
kantotekstisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Ĉinio vd
Verkado
Verkoj Q10842233 ❦
Silenta Nokta Penso ❦
Q10823450 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li Bai (ĉine 李白, pinyin Lǐ Bái) aŭ Li Bo (pinyin Lǐ Bó), en okcidento pli ofte konata kiel Li PoLi T'ai-po (naskiĝis en 701 en Jiangyou, mortis en 762) estis ĉina poeto. Li estas eble la plej fama el ĉiuj ĉinaj poetoj, kaj en Ĉinio kaj eksterlande[1], el sia epoko al la nuntempo kiel genia kaj romantisma figuro kiu portis tradiciajn poeziajn formojn al novaj altoj. Li estis amiko de alia ege fama ĉina poeto, Du Fu.[2] Ambaŭ estis la plej elstaraj figuroj en la florado de la ĉina poezio dum la Tang dinastio, kio estas ofte nomata la "Orepoko de la ĉina poezio". La esprimo "Tri mirindaĵoj" aludas al la poezio de Li Bai, la skermo de Pei Min kaj la kaligrafio de Ĵang Ksu.[3]

Konserviĝis ĉirkaŭ milo da poemoj atribuitaj al li. Liaj poemoj estis kolektitaj en la plej grava poezia antologio de la Tang dinastio, nome Heĝue ĝingling ji,[4] kompilita en 753 fare de Ĝin Fan, kaj 34 el liaj poemoj estis inkluditaj en la antologio "Tricent Tang-poemoj", kiu estis publikigita por la unua fojo en la 18a jarcento. En la sama jarcento, tradukoj de liaj poemoj ekaperis en Eŭropo. La poemoj estis modeloj por celebrado de la plezuroj de amikeco, de la profundo de naturo, de soleco kaj de la ĝuo de drinkado. Li multe kantis la vantecon de ĉio kaj la dronigon de malespero en vino kaj revo. Inter la plej famaj estas "Vekiĝante el ebrieco en printempa tago", "La malfacila vojo al Ŝu", kaj "Silenta noktopenso", kiu ankoraŭ aperas en lernolibroj en Ĉinio. En Okcidento, multlingvaj tradukoj de la poemoj de Li plu estas farataj. Lia vivo estis pentrita de legenda aspekto, inklude rakontoj de ebrieco, kavalerieco kaj la konata rakonto laŭ kiu laŭtradicie li mortis iun vesperon, kiam li estis kiel kutime ebria kaj li provis kapti el ŝipo la respegulon de la luno en lageto, kaj dronis.[5]

Multo de la vivo de Li estas respegulita en lia poezio: lokojn kiujn li vizitis, amikoj kiujn li vidis dum veturoj al distajn lokoj eble neniam renkontotaj, liaj propraj revecaj imagoj interplektitaj kun ŝamanaj nuancoj, tiutempaj okazaĵoj el kiuj li havis novaĵinformojn, priskribojn prenitajn el naturo en momento de poezio, kaj tiel plu. Tamen, de partikulara gravo estas la ŝanĝoj en okazintaj en la tempoj tra kiuj li vivis. Lia frua poezio okazis en la kunteksto de "orepoko" de interna paco kaj prospero en la Ĉina imperio de la Tang dinastio, dum la regado de imperiestro kiu aktive helpis kaj eĉ partoprenis en artoj. Tio ĉio ŝanĝiĝis subite kaj frape, dekomence pro la ribelo de la generalo An Luŝan, kiam ĉio en norda Ĉinio estis detruita pro la milito kaj malsatego. La poezio de Li ankaŭ elprenis novajn nuancojn kaj kvalitojn. Malkiel lia pli juna amiko Du Fu, Li ne vivis por vidi la repacigon de tiuj disordoj. Tamen, multo de la poezio de Li survivis, retenante daŭran popularecon en Ĉinio kaj aliloke.

Li Bai, priskribita en la Nanling Vuŝuang Pu de Jin Guliang, Dinastio Ming.

La du "Libroj de Tang", nome La malnova libro de Tang kaj la La nova libro de Tang, restas la ĉefaj fontoj de bibliografia materialo pri Li Bai.[6] Aliaj fontoj estas interna pruvaro el poemoj aŭ ĉirkaŭ Li Bai, kaj kelkaj aliaj fontoj, kiel la prefaco al liaj kolektitaj poemoj fare de lia parenco kaj literatura plenumanto, Li Ĝangbin.

Fono kaj nasko

[redakti | redakti fonton]

Li Bai estas ĝenerale konsiderata kiel naskiĝinta en 701, en Suĝab (碎葉) de antikva ĉinia Centra Azio (nuntempa Kirgizio),[7] kie lia familio estis prosperinta en negocado ĉe la landlimo.[8] Poste, la familio sub estreco de lia patro, Li Ke (李客), translokiĝis al Jiangyou (江油), proksime de la nuntempa Ĉengduo, en Siĉuano, kiam la juna poeto estis ĉirkaŭ kvinjara. Estas ioma mistero aŭ necerteco pri la cirkonstancoj de la familiaj translokigoj, pro manko de leĝa rajtigo kiu ĝenerale estus estinta postulita por translokiĝi el la landlimaj regionoj, speciale se la propra familio estis atribuita (ekzilita) tie.

Du rakontoj fare de samtempuloj Li Ĝangbing (samfamiliano) kaj Fan Ĉuanĵeng asertas, ke la familio de Li estis origine el tio kio estas nuntempe sudokcidento de la graflando Ĝingning, Gansuo. La prauloj de Li estis tradicie datitaj el Li Gao, la nobela fondinto de la ŝtato de Okcidenta Liang (Dekses Regnoj).[9] Tio havigas iome subtenon por la postulo de la propra Li esti rilata al la dinastia reĝa familio Li de la Tang dinastio: nome ankaŭ la Tang imperiestroj postulis descendon el la Li regantoj de Okcidenta Liang. Tiu familio estis konata kiel stirpo Li de Longksi (隴西李氏). Pruvaro sugestas, ke dum la Dinastio Sui, la prauloj de la propra Li, en tiu epoko pro io estis klasitaj socie kiel plebanoj, estis devigitaj al iu formo de ekzilo el sia origina hejmo (en tio kio estas nune Gansuo) al iu loko aŭ lokoj pli okcidenten.[10] Dum sia ekzilo en la fora okcidento, la familio de Li loĝis en la antikva silkovoja urbo Sujĝe (Suĝab, nune arkeologia loko en nuntempa Kirgizio, kaj eble ankaŭ en Tiaoĵi (ĉine), nome ŝtato apud la moderna Gazni, Afganio.[11] Tiuj areoj estis sur la antikva Silka Vojo, kaj la familio Li estis plej verŝajne komercistoj.[12] Iliaj negocoj estis tre prosperaj.[13]

En unu hagiografia rakonto, dum la patrino de Li Bai estis graveda je Li, ŝi havis sonĝon pri granda blanka stelo falanta el la ĉielo. Tio ŝajne kontribuis al la ideo pri lia senmorteco (unu el liaj kromnomoj).[14] La fakto ke "granda blanka stelo" estas sinonima kun Venuso helpas klarigi sian honoran nomon: "Tai Bai", aŭ "Venuso".

Geedzeco kaj familio

[redakti | redakti fonton]

Oni scias, ke Li edziniĝis kvarfoje. Lia unua geedzeco, en 727, estis al la pranepino de iama registara ministro.[8] En 744, li geedziĝis por la dua fojo, en tio kio estas nuntempe la distrikto Liangĝuan de Henano. Tiu geedziĝo estis al alia poeto, familinomita Zong (宗), kun kiu li havis kaj infanojn[15] kaj interŝanĝojn de poemoj, inklude multajn esprimojn de amo kaj por ŝi kaj por siaj filoj. Lia edzino, Zong, estis pranepino de Zong Ĉuke (宗楚客, m. 710), grava registara funkciulo dum la Tang dinastio kaj la interregna periodo de Wu Zetian.

Fruaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

En 705, kiam Li Bai estis kvar-jaraĝa, lis patro sekrete translokigis sian familion al Siĉuano, apud Ĉengduo, kie Li pasigis sian infanaĝon.[16] Nuntempe estas monumento kiu memorigas tion en Ĵongba, Jiangyou, provinco Siĉuano (la areo de la moderna provinco tiam konata kiel Ŝu, laŭ iama sendependa ŝtato kiu estis aneksita de la Sui dinastio kaj poste aligita en la teroj de la Tang dinastio). La juna Li pasigis plej el siaj kreskojaroj en Kinglian (青莲; laŭvorte "Blua [tradukita ankaŭ kiel 'verda', 'azura', aŭ 'natur-kolora'] Lotuso"), nome urbo en la graflando Ĉang-ming, Siĉuano, Ĉinio.[8] Tio nuntempe teorie korespondas kun Kinglian (青蓮鎮) de Jiangyou, nome graflandurbo en Siĉuano.

La juna Li legis etende, inklude Konfuceajn klasikaĵojn kiel la Klasiko de Poezio kaj la Klasiko de Historio, same kiel variaj astrologiaj kaj metafizikaj materialoj kiujn Konfuceo tendencis eviti, kvankam li malakceptis trapasi la klerigan ekzamenon.[16] Legi la verkon "Cent Aŭtoroj" estis parto de la literatura tradicio de la familio, kaj li povis ankaŭ komponi poezion antaŭ esti dekjarulo.[8] La juna Li engaĝiĝis ankaŭ en aliaj aktivecoj, kiel aldomigo de naturaj birdoj kaj skermo.[16] Liaj aliaj aktivecoj estis rajdado, ĉasado, veturado kaj helpado al malriĉuloj aŭ subprematoj ĉu per mono ĉu per armiloj.[8] Finfine, la juna Li ŝajne estis tre lerta en skermo; kiel tiu membiografia citaĵo de Li mem kaj atestas pri kaj ankaŭ helpas ilustri la naturan vivon kiun li havis en Siĉuano en sia junaĝo:

Citaĵo
 Kiam mi estis dekkvinjarulo, plaĉis al mi glavbatalado, kaj per tiu arto mi defiis kelkajn grandajn homojn.[17] 

Antaŭ li estis 20-jaraĝa, Li estis luktinta kaj mortiginta kelkajn homojn, ŝajne pro tilaoj de kavalireco, kongrue kun la tradicio de vag-kavaliro (ĝuksia).[16]

En 720, li estis intervjuita de la guberniestro Su Ting, kiu konsideris lin genio. Kvankam li esprimis sian deziron iĝi funkciulo, li nenian faris la civilservan ekzamenon.

Survoje al Ĉang'an

[redakti | redakti fonton]
Map of eastern interior Chinese cities of Luoyang, Chang'an, Qinzhou, Chengdu, Kuizhou, and Tanzhou
La Ĉinio de Li Bai kaj de Du Fu.

Lasante Siĉuanon

[redakti | redakti fonton]

Estante dudekjarulo, ĉirkaŭ 725, Li Bai lasis Siĉuanon, navigante laŭ la rivero Jangzio tra la Lago Dongting ĝis Nankino, komencante tiel siajn tagojn de veturvagado. Li poste revenis laŭ la rivero ĝis Ĝunmeng, en tio kio estas nuntempe Hubejo, kie lia geedziĝo al nepino de retiriĝinra ĉefministro, nome Ksu Juŝi, ŝajne formi nur mallongan intermezon.[18] Dum la unua jaro de sia veturado, li renkontiĝis kun famuloj kaj fordonis multon el sia riĉeco al bezonantaj amikoj.

En la jaro 730, Li Bai restis en la monto Ĵongnan apud la ĉefurbo Ĉang'an (Ksi'an), kaj klopodis, sed malsukcese, por ekhavi postenon. Li navigis malsupren laŭ la Flava Rivero, haltis ĉe Luojang, kaj vizitis Taijuan antaŭ reveni hejmen. En 735, Li Bai estis en Ŝanksi, kie li intervenis en milittribunalo kontraŭ Guo Ziji, kiu poste, estante unu el la stabaj generaloj de Tang, repagis la favoron dum la tumultoj de An Ŝi.[14] Eble ĉirkaŭ 740, li estis translokiĝinta al Ŝandongo. Estis en Ŝandongi tiam kiam li iĝis unu el la grupo konata kiel la "Ses Pigruloj de la Bamburojo", neformala grupo dediĉiat al la literaturo kaj al vino.[14] Li vagadis ĉirkaŭ la areo de Ĝeĝjango kaj de Jiangsu, kie li amikiĝis kun fama daoista pastro, nome Wu Yun (Vu Jun).[14] En 742, Vu Jun estis alvokita de la imperiestro veni al la imperia kortego, kie li ege laŭdis Li Bai.[14]

En Ĉang'an

[redakti | redakti fonton]

La laŭdoj faritaj de Vu Jun pri Li Bai kondukis la imperiestron Ksuanzong de Tang (denaske Li Longji kaj konata ankaŭ kiel imperiestro Minghuang) alvoki Li al la kortego en Ĉang'an. La personeco de Li fascinis kaj la aristokratojn kaj la normalulojn, kiel alia taoista (kaj poeto), nome He Ĵiĵang, kiu havigis al li la kromnomon "Nemortonta Ekzilita el la Ĉielo".[14] Tiukadre, post dekomenca aŭdienco, kie Li Bai estis pridemandita pri siaj politikaj ideoj, la imperiestro estis tiom impresita ke li okazigis grandan bankedon liahonore. En tiu bankedo, oni diris, ke la imperiestro montris sian favoron, eĉ je la etendo persone ordonante regulan kunan vespermanĝon.[14][19]

La imperiestro Ksuanzong dungis lin kiel tradukisto, ĉar Li Bai konis almenaŭ unu neĉinan lingvon.[14] Ming Huang finfine havigis al li postenon en la Hanlin-Akademio, kiu servis por havigi akademian sciaron kaj poezion por la imperiestro. Kiam la imperiestro ordonis Li Bai veni al la palaco, li estis ofte ebria, sed tre kapabla plenumi sian devon.

Imperiestro Minghuang, side sur teraso, observas, ke Li Bai verkas poezion dum oni senbotigas lin (pentraĵo de la dinastio Qing).

Li Bai verkis kelkajn poemojn pri la bela kaj amata Jang Guifei, nome la favorita reĝedzino.[20] Historio, probable apokrifa, cirkulas pri Li Bai dum tiu periodo. Iam, estante ebria, Li Bai havis siajn botojn kote malpuraj, kaj Gao Liŝi, nome la plej politike pova eŭnuko en la palaco, ricevis ordonon helpi en la senbotigo, antaŭ la imperiestro. Gao konsideris ofendo plenumi tiun malaltan servon, kaj poste sukcesis konvinki Jang Guifei konsideri ofendaj la poemojn de Li pri ŝi.[20] Konvinkite de Jang Guifei kaj de Gao Liŝi, Ksuanzong nevolonte, sed afable, kaj kun grandaj donacoj de oro kaj arĝento, forsendis Li Bai el la reĝa kortego.[21] Lasinte la kortegon, Li Bai formale iĝis taoista, faris hejmon en Ŝandongo, sed ankoraŭ veturvagadis tien kaj reen dum la sekvaj ĉirkaŭ dek jaroj, verkante poemojn.[21] Li Bai loĝis kaj verkis poezion en Biŝan (aŭ Bi Monto (碧山), nuntempe Baiĵao Monto (白兆山)) en Jandian, Hubejo. Bi Monto (碧山) en la poemo Demando kaj respondo inter la montoj (山中问答 Ŝhanĵong Ŭenda) referencas al tiu monto.[22]

Renkonto kun Du Fu

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Du Fu.

Li renkontiĝis kun Du Fu en la aŭtuno de 744, kiam ili kunhavis saman ĉambron kaj variajn aktivecojn, kiel veturado, ĉasado, vino, kaj poezio, tiel establante fortan kaj daŭran amikecon.[23] Ili renkontiĝis denove la sekvan jaron. Tiuj estis la nuraj okazoj en kiuj ili renkontiĝis, persone, kvankam ili plue tenis rilaton pere de poezio. Tio montriĝis en ĉirkaŭ deko da poemoj de Du Fu pri Li Bai kiu survivas, kaj la nura el Li Bai adresita al Du Fu kiu restas.

Milito kaj ekzilo

[redakti | redakti fonton]
Ĉevalrajdantoj, Norda Qi Dinastio, ĝenerala areo de la ribela kernolando, kvankam de pli frua dato.

Fine de 755, la disordoj instigitaj de la ribela generalo An Luŝan disvastiĝis tra la tuta lando. La imperiestro finfine fuĝis al Siĉuano kaj abdikis. Dum la konfuzo, la kronprinco oportune deklaris sin imperiestro kaj registarestro. La Anluŝana ribelo pluis (kiel ĝi poste estis nomita, kvankam ĝi daŭris eĉ post la morto de sia instiginto, sekvita de Ŝi Siming kaj aliaj). Li Bai iĝis stabana konsilisto de la Princo Jong, unu el la filoj de Ming Huang (imperiestro Ksuanzong), kiu estis for el la pinto de la listo de plej aĝaj rajtigatoj, sed nomumita por kunhavi la imperian povon kiel generalo post la abdiko de Ksuanzong, en 756.

Tamen, eĉ antaŭ la eksteraj malamikoj de la imperio estis venkitaj, ambaŭ fratoj ekbatalis unu kontraŭ la alia per siaj armeoj. Post la malvenko de la fortoj de la Princo fare de lia frato, la nova imperiestro, en 757, Li Bai fuĝis, sed estis poste kaptita, enprizonigita en Jiŭjiango, kaj mortokondamnita. La fama kaj pova armegeneralo Guo Ziji kaj aliaj intervenis; Guo Ziyi estis la sama persono kiun Li Bai savis el la milittribunalo antaŭ paro de jardekoj.[21] Lia edzino, sinjorino Zong, kaj aliaj (kiel Song Ruosi) skribis peticiojn por pardono.[24] Post la propono de la generalo Guo Ziyi interŝanĝi sian oficialan rangon kontraŭ la vivo de Li Bai, la mortokondamo de Li Bai estis ŝanĝita al la ekzilo: Li estis sendita al Jelang.[21] Jelang (en tio kio estas nuntempe Gŭiĝoŭo) estis en la plej fora ekstrema sudokcidenta parto de la imperio, kaj estis konsiderata ekster la ĉefa sfero de la ĉinaj civilizacio kaj kulturo. Li Bai iris al Jelang ne rapide, haltante por longaj sociaj vizitoj (foje dum monatoj), kaj por verki poezion laŭlonge de la vojo, lasante detalajn priskribojn de sia vojaĝo por la pasinteco. Novaĵo pri imperia pardono al Li Bai atingis lin eĉ antaŭ li estis alveninta al Jelang.[21] Li estis alveninta nur ĝis la montoj kaj gorĝoj Vu, veturinte je plezura ritmo, kiel li registris en la poemo "Luktante ĝis la Tri Gorĝoj", konfesante, ke li tiom dumlonge veturis, ke lia hararo blankiĝis dum la navigado supren laŭ la rivero, al la ekzilo. Tiam, la informoj pri lia pardono atingis lin en 759.[25]

Reveno kaj aliaj veturoj

[redakti | redakti fonton]

Kiam Li ricevis la informon pri sia imperia pardono, li revenis malsupren laŭ la rivero ĝis la provinco Ĝjangŝjio, pasante survoje tra Baidiĉeng, en la Prefektejo Kuiĵu, ankoraŭ engaĝiĝante en la plezuroj de manĝo, vino, bona kompanio, kaj poeziverkado; lia poemo "Elirante el Baidi matene" registris tiun etapon de sia veturoj, same kiel poezie primokas siajn malamikojn kaj misfamigantojn, inkludante en ties enhavo metaforajn bildojn de simioj. Kvankam Li ne ĉesis sian vagadan vivostilon, li tiam ĝenerale limigis siajn vojaĝojn al Nankino kaj al du urboj de Anhujo nome Ksuanĉeng kaj Li Jang (en la nuntempa Kantono Ĵao).[21] Liaj poemoj de tiu epoko inkludas poemojn pri naturo kaj pri soci-politika protesto.[23] Finfine, en 762, parenco de Li nome Li Jangbing iĝis magistrato de Dangtu, kaj Li Bai iris tien por resti kun li tie.[21] Dume, kaj Suzong kaj Ksuanzong mortis en mallonga tempoperiodo, kaj Ĉinio havis novan imperiestron. Krome, Ĉinio engaĝiĝis en novaj klopodoj por nuligi pluajn militmisordojn venantajn el la Anŝi ribeloj, kaj Li volontulis por servi en la ĝenerala stabanaro de la ĉina komandanto nome Li Guangbi. Tamen, estante 61-jaraĝa, Li grave malsaniĝis, kaj lia sanstato ne permesis lin plenumi tiun planon.[26]

Memorhalo de Li Bai en Jiangyou, Siĉuano.

La nova imperiestro Daizong nomumis Li Bai kortega konsilisto en Januaro 764, sed kiam la imperia edikto alvenis en la kantono Dangtu, Anhujo, jam oni estis informinta, ke Li Bai estas mortinta jam de pli ol unu jaro. Lokaj aŭtoritatoj, tamen, kapablis nur certigi, ke li mortis iam en la jaro 762, sed la preciza dato kaj la mortokaŭzo perdiĝis por la historio.[27]

Postaj verkistoj spekulativis pri la morto de Li. Deknaŭa-jarcenta poeto de Tang nome Pi Riksiu sugestis en poemo ke Li estis mortinta pro kronika toraka pusado (nbome puso enirante en la brustokavaĵo).[27] Laŭ alia pli poezia fonto, Li Bai droniĝis falinte el sia boato iam kiam li estis ebria, klopodante brakumi la reflekton de la luno en la rivero Jangzio.[21]

Kaligrafio

[redakti | redakti fonton]
Nura vera survivanta kaligrafio de propra manskribado fare de Li Bai, titolita Ŝangjangtai (Al la templo Jangtai), en la Palaca Muzeo en Pekino, Ĉinio.[28]

Li Bai estis lerta kapabla kaligrafo. Unu survivanta peco de lia kaligrafia laboro farita de sia propra manskribado eksistas ankoraŭ nuntempe.[28] Tiu peco estas titolita Ŝàng jáng tái (Irante al la sunteracoAl la templo Jangtai), nome 38.1 × 28.5 cm longa rulaĵo (kun posta aldono de titolo skribita de la imperiestro Huizong de Song kaj postskribo aldonita de la imperiestro Qianlong); tiu kaligrafiaĵo estas konservita en la Palaca Muzeo en Pekino, Ĉinio.[29]

Survivantaj tekstoj kaj eldonado

[redakti | redakti fonton]

Eĉ Li Bai kaj Du Fu, estante du plej famaj kaj plej komplete eldonitaj poetoj de la epoko Tang, estis tuŝitaj pro la detruado de imperiaj bibliotekoj Tang kaj pro la perdo de multaj privataj kolektoj en la periodoj de tumultoj (Anluŝana ribelo kaj insurekcio de Huang Ĉao). Kvankam multaj poemoj de Li Bai estis survivantaj, eĉ multaj pliaj perdiĝis kaj estas malfacile konsideri variantajn tekstojn. Unu el la plej fruaj kontribuantoj en la eldonado de la verkoj de Li Bai estis lia parenco Li Jangbing, nome magistrato en kantono Dangtu, kun kiu li restis en siaj finaj jaroj kaj al kiu li fidis siajn manuskriptojn. Tamen, la plej fidindaj tekstoj ne necese estas en la plej fruaj eldonoj. Fakuloj de la Song dinastio produktis variajn eldonojn de lia poezio, sed estis jam en la Qing dinastio kiam kolektoj kiel la Kompletaj Tang-poemoj (Kuan Tangŝi) faris la plej kompletajn studojn pri la tiam survivantaj tekstoj.[30]

Kritikistoj notis la fortan senton ĉe Li Bai por la kontinueco de la poezia tradicio, lian glorigon de alkoholaĵoj (kaj tiukadre lian malferman celebradon de ebrieco), lian uzon de roluloj laŭ kiuj li verkis poemojn, la fantastajn ekstremojn de kelkaj el liak bildoj, lian majstrecon ĉe formalaj poeziaj reguloj kaj lian kapablon kombini ĉiujn el tiuj kun ŝajne senpena virtuozeco por produkti neimiteblan poezion. Aliaj temoj en la poezio de Li, notitaj speciale jam en la 20-a jarcento, estas simpatio por la popola kulturo de normaluloj kaj antipatio al nenecesaj militoj (eĉ se inciatitaj de la propra imperiestro).[31]

Poezia tradicio

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo de Li Bai kun lia poezio.

Li Bai havis fortan senton de si mem kiel parto de la poezia tradicio. La "genio" de Li Bai, diras ĵusa priskribo, "kuŝas sur lia totala regado de la literatura tradicio antaŭ li kaj sur lia naiveco miksante (nerompante) ĝin por malkovri unike personan parolmanieron..."[32] Ĉinologo Burton Watson, komparante lin al Du Fu, diras, ke la poezio de Li, "estas esence rigardanta malantaŭen, kaj ĝi reprezentas pli revivigon kaj plenumon de pasintaj promesoj kaj gloroj ol antaŭvido en la estonteco."[33] Watson aldonas, kiel pruvo, ke el ĉiuj el la poemoj atribuitaj al Li Bai, ĉirkaŭ unu sesono estas en la formo de ĝuefu, aŭ alivorte reverkita vortumado el tradiciaj popolbaladoj.[34] Kiel pluan pruvaron, Watson citas la ekzistadon de kvindeknaŭa poemkolekto de Li Bai titolita Gu Feng, aŭ Laŭ la malnova maniero, kiu estas parte omaĝo al la poezio de la dinastioj Han kaj Ŭei.[35] Sian admiradon por kelkaj apartaj poetoj li montris pere de specifaj aludoj, por ekzemplo pri Ku JuanTao Juanming, kaj foje eĉ laŭ la nomo, por ekzemplo ĉe Du Fu.

Pli ĝeneralan aprezon por historio montris Li Bai en siaj poemoj de la ĝenro hŭajgu,[36] aŭ siaj meditaĵoj pri la pasinteco, farante ĝin "unu el la pludaŭraj temoj de la ĉina poezio", laŭ kiu "la poeto kontemplas la ruinojn de pasinta gloro".[37]

Kaptita de vino kaj luno

[redakti | redakti fonton]
Pentraĵo de Ebria Li Taibai, pentrita de la pentristo de la Qing dinastio Su Liupeng en 1884.

John C. H. Wu observis, ke "kvankam kelkaj eble drinkis pli da vino ol Li [Bai], neniu verkis pli da poemoj pri vino."[38] Klasikajn ĉinajn poetojn ofte oni asociis kun drinkado de vino, kaj Li Bai estis parto de la grupo de ĉinaj kleruloj en Ĉang'an kiun lia kolega poeto Du Fu nomis la "Ok Senmortuloj de la Vinpokalo." Ĉinoj ĝenerale ne konsideras moderan uzadon de alkoholaĵo kiel senmorala aŭ nesana. James J. Y Liu komentas, ke zui en poezio "ne signifas la samon kiel 'ebria', 'toksa', aŭ 'alkoholita', sed anstataŭe signifas esti mense forportita ekster la propraj normalaj priokupoj..." Liu tradukas zui kiel "kaptita de vino".[39] La "Ok Senmortuloj", tamen, drinkis je malkutima grado, kvankam ili ankoraŭ estis viditaj kiel plezuremaj ekstercentruloj.[40] Burton Watson konkludis, ke "preskaŭ ĉiuj ĉinaj poetoj celebras la kontentigon de vino, sed neniu tiom senlace kaj kun tia noto de aŭtenta konvinko kiel Li [Bai]".[41]

La jenaj du poemoj, nome "Ebria en printempa tagiĝo, dirante mian intencon" kaj "Drinkante sola sub la lunlumo", estas intee la plej famaj de Li Bai kaj montras diversajn aspektojn de lia uzado de vino kaj de ebrieco.

Ni hejmas en tiu mondo kvazaŭ en granda revo;
Tial kial niaj vivoj okazigas tiom multan streson?
Tiu estas mia tialo pasigi la tagon ebria
Kaj fali, frapetende kontraŭ la fronta piliero.

Kiam mi vekiĝas, mi trarigardas la korton
Kie birdo kantas inter la floroj.
Nun diru al mi, kiu sezono estas tiu?—
La printempa venteto perolas per la trilado de la orioloj.

Mi estas tiom kortuŝita ke preskaŭ ploretas,
Mi turnas al vino, verŝas plian por mi mem,
Poste mi kantas nature, atendante la lunon,
Kiam la kanto finiĝas, mi ne plu zorgas.

處世若大夢,
胡爲勞其生.
所以終日醉,
頹然臥前楹.


覺來盼庭前,
一鳥花間鳴.
借問此何時,
春風語流鶯.


感之欲嘆息,
對酒還自傾.
浩歌待明月,
曲盡已忘情.

[42]


Ĉi tie inter floroj kaj unu pokalo de vino,
Sen veraj amikoj, mi drinkas sola.
Mi levas la pokalon al la brila luno, petis sian akompanon,
Kaj poste frontante mian ombron, ni iĝis triopo.

La luno neniam konis kiel drinki;
Mia ombro faras nur sekvi min.
Sed kun luno kaj ombro kiel kompanoj la momento,
Tiu ĝuo kiun mi trovas devas preni printempon dum ĝi estas ĉi tie.

Mi kantas, kaj la luno nur restas;
Mi dancas, kaj mia ombro skuiĝas nature.
Kiam ankoraŭ neebria ni kunhavas amikecon kaj plezuron,
Poste, tute ebria, ĉiu faras sian propran vojon—
Ni aliĝu al vagado trans homaj zorgoj
Kaj planu renkontiĝon for en la rivero de steloj.

花間一壺酒。
獨酌無相親。

舉杯邀明月。
對影成三人。


月既不解飲。
影徒隨我身。

暫伴月將影。
行樂須及春。


我歌月徘徊。
我舞影零亂。

醒時同交歡。
醉後各分散。

永結無情遊。
相期邈雲漢。

[43]

Fantasta bildaro

[redakti | redakti fonton]

Grava karaktero de la poezio de Li Bai "estas la fantazio kaj la noto de infanecaj mirindeco kaj ludemo kiuj tiom eliras el ĝi".[35] Burton Watson atribuas tion al fascinado ĉe taoistaj pastroj kaj ermitoj kiuj praktikis alkemion kaj aŭsterecon en montoj, cele al konverto en "ksian", aŭ senmortaj estaĵoj.[35] Estas forta elemento de Taoismo en liaj verkoj, kaj en la sentoj kiujn li esprimas kaj en ilia spontana tono, kaj "multaj el liaj poemoj temas pri montoj, ofte priskriboj de supreniroj kiuj mezvoje iĝas veturoj de la imagopovo, pasante el la realaj montaraj pejzaĝoj al vizioj de naturaj diaĵoj, senmortuloj, kaj 'jadulinoj' de Taoisma sciaro".[35] Watson vidas tion kiel alia konfirmo de la klinemo de Li Bai al la pasinteco, kaj lia kontinuemo kun la tradicioj de Ĉu-poezio kaj de frua "fu" (rima prozo).[41] Watson konsideras tion "elemento de fantaszio" kiu estas malantaŭ la uzado de Li Bai de hiperbolo kaj la "ludemaj personigoj" de montoj kaj de ĉielaj objektoj.[41]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Poemaro de Li Bai (1) - editorita de Shi Chengtai, eldonita de Riveroj, Osaka, 1997.

En literaturo

[redakti | redakti fonton]

Philip José Farmer aperigas renaskitan Li Bai en sia novel-serio Rivermondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Proponoj ricevitaj, La Gazeto, p. 23, n-ro 167, julio 2013
  2. Book of Tang[rompita ligilo] 文宗時,詔以白歌詩、裴旻劍舞、張旭草書為「三絕」
  3. "The New Book of Tang" 文宗時,詔以白歌詩、裴旻劍舞、張旭草書為「三絕」
  4. 河岳英靈集
  5. 河岳英靈集
  6. Obata, Parto III
  7. Beckwith, 127
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Sun, 20
  9. Obata, 8
  10. Wu, 57–58
  11. Elling Eide, "On Li Po", Perspectives on the T'ang (New Haven, London: Yale University Press, 1973), 388.
  12. Eide (1973), 389.
  13. Sun, 1982, 20 kaj 21
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 14,7 Wu, 59
  15. Sun, 24, 25, kaj 166
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Wu, 58
  17. Wu, 58. Traduko de Wu. Notu, ke laŭ la Orientazia aĝorekono, tio estus 14 anstataŭ 15.
  18. Wu, 58–59
  19. Obata, 201
  20. 20,0 20,1 Wu, 60
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 21,6 21,7 Wu, 61
  22. 中国安陆网–乡镇 烟店镇简介 (ĉine). 中共安陆市委 安陆市人民政府 中共安陆市委宣传部 安陆市互联网信息中心. Arkivita el la originalo je 19a de Aprilo 2018. Alirita 19a de Aprilo 2018. “"烟店镇人文底蕴深厚,诗仙李白"酒隐安陆,蹉跎十年",谪居于此。"问余何意栖碧山,笑而不答心自闲。桃花流水窅然去,别有天地非人间。"这首《山中问答》中的碧山就是位于烟店镇的白兆山,李白在白兆山居住期间,"”.
  23. 23,0 23,1 Sun, 24 kaj 25
  24. Sun, 26 kaj 27
  25. Sun, 26 kaj 27 kaj 318
  26. Sun, 26–28
  27. 27,0 27,1 Ha, Jin, "The Poet with Many Names—and Many Deaths", 23a de Januaro 2019. Kontrolita 9a de Aprilo 2024.
  28. 28,0 28,1 Belbin, Charles and T.R. Wang Going Up To Sun Terrace by Li Bai: An Explication, Translation & History. Flashpoint Magazine. Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro 2018. Alirita 6a de Aŭgusto 2011. “It is now housed in the Palace Museum in Beijing. Scholars commonly acknowledge it as authentic and the only known surviving piece of calligraphy by Li Bai.”.
  29. Arts of Asia: Volume 30. (2000) Selected paintings and calligraphy acquired by the Palace Museum in the last fifty years. Arts of Asia.
  30. Paul Kroll, "Poetry of the T’ang Dynasty," en Victor H. Mair, eld., The Columbia History of Chinese Literature. (New York: Columbia University Press, 2001). (ISBN 0-231-10984-9)), pp. 278–282, fako "The Sources and Their Limitations" priskribas tiun historion.
  31. Sun, 28–35
  32. Paul Kroll, "Poetry of the T’ang Dynasty," en Victor H. Mair, eld., The Columbia History of Chinese Literature. (New York: Columbia University Press, 2001; (ISBN 0-231-10984-9)), p. 296.
  33. Watson, 141
  34. Watson, 141–142
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 Watson, 142
  36. Watson, 145
  37. Watson, 88
  38. Wu, 66
  39. James J.Y. Liu. The Art of Chinese Poetry. (Chicago: University of Chicago Press, 1962; (ISBN 0-226-48686-9)), p. 59.
  40. William Hung. Tu Fu: China's Greatest Poet. (Cambridge,: Harvard University Press, 1952), p 22.
  41. 41,0 41,1 41,2 Watson, 143
  42. "Ebria en printempa tagiĝo, dirante mian intencon" (Chūnrì zuìqǐ yánzhì 春日醉起言志), tradukita de Stephen Owen, 1996, p. 404
  43. "Drinkante sola sub la lunlumo" (Yuèxià dúzhuó 月下獨酌), tradukita de Stephen Owen, 1996, pp. 403-4

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Tradukoj en anglan

[redakti | redakti fonton]
  • Sun, Yu [孫瑜], traduko, enkonduko, kaj komentoj (1982). Li Po-A New Translation 李白詩新譯. Hong Kong: The Commercial Press, (ISBN 962-07-1025-8)

Fono kaj kritikoj

[redakti | redakti fonton]
  • Edkins, Joseph (1888). "Li Tai-po as a Poet", The China Review, Vol. 17 No. 1 (1888 Jul) [1]. Elŝutita el [2], 19a de Januaro 2011.
  • Eide, Elling (1973). "On Li Po", in Perspectives on the T'ang. New Haven, London: Yale University Press, 367–403.
  • Frankel, Hans H. (1978). The Flowering Plum and the Palace Lady. (New Haven and London: Yale University Press) (ISBN 0-300-02242-5).
  • Kroll, Paul (2001). "Poetry of the T’ang Dynasty," en Victor H. Mair. eld., The Columbia History of Chinese Literature. (New York: Columbia University Press, 2001). (ISBN 0-231-10984-9), pp. 274–313.
  • Stephen Owen 'Li Po: a new concept of genius," en Stephen Owen. The Great Age of Chinese Poetry : The High T'ang. (New Haven Conn.: Yale University Press, 1981). (ISBN 978-0-300-02367-1).
  • Varsano, Paula M. (2003). Tracking the Banished Immortal: The Poetry of Li Bo and its Critical Reception (University of Hawai'i Press, 2003). (ISBN 978-0-8248-2573-7), [3]
  • (2014) “Li Bai and Du Fu”, Oxford Bibliographies Online. doi:10.1093/obo/9780199920082-0106. 

. Lists and evaluates scholarship and translations.

  • Waley, Arthur (1950). The Poetry and Career of Li Po (New York: MacMillan, 1950). ASIN B0006ASTS4
  • Wu, John C.H. (1972). The Four Seasons of Tang Poetry. Rutland, Vermont: Charles E. Tuttle. (ISBN 978-0-8048-0197-3)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Li Bai en la angla Vikipedio.