Neige Sinno
Neige Sinno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1977 (47-jaraĝa) en Vars | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Provenco - homa scienco, Sociaj studoj (–2005) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto novelisto tradukisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Sylvie Mathé vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Triste Tigre vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Neige SINNO (naskiĝis la 22-an de majo 1977 en Vars, Hautes-Alpes) estas franca verkistino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Juneco
[redakti | redakti fonton]Neige Sinno naskiĝis en Vars la 22-an de majo 1977.[1]
Dum sia infanaĝo kaj adoleskeco en Hautes-Alpes, ŝi suferspertis ripetajn seksperfortojn de sia duonpatro.[2] Ŝi registrigis plendon en 2000 kaj li estis kondamnita al naŭ jaroj da malliberigo.[3]
Studoj
[redakti | redakti fonton]Ŝi prezentis doktoran tezon pri angla literaturo, precipe pri la verkoj de Raymond Carver kaj Richard Ford.[4] Ŝi poste studis en Usono kaj Meksiko.[5]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Ŝi kunlaboris kun Edmond Baudoin.[6] Ŝi estis portempa instruisto en la universitato kaj laboris kiel tradukisto.[7]
Neige Sinno kaj Alice Renard estas prezentitaj en la gazetaro kiel la du "revelacioj" de la literatura sezono 2023.[8] Neige Sinno estis selektita por la Premio Goncourt, la Premio Médicis, la Premio Décembre[9] kaj gajnis la literaturan premion de Le Monde,[7] la premion Les Inrockuptibles,[10] la Premion Femina[11], la Premion Blù Jean-Marc Roberts[12], kaj ankaŭ Prix Goncourt des lycéens[13] 2023 por Triste Tigre (eldonejo P.O.L).
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi loĝas en Meksiko kun sia partnero.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- (2005) “L'écriture de l'inquiétude dans les nouvelles de Raymond Carver, Richard Ford et Tobias Wolff”, Atelier national de reproduction des thèses, p. 590.
Doktora tezo prezentita en 2005 en la Universitato Aix-Marseille 1 sub la direkto de Sylvie Mathé[14]
- (2007) La Vie des rats. La Tangente. ISBN 295271181X.
- (2018) Le Camion. Christophe Lucquin éditeur, p. 240. ISBN 236626125X.
- (2023) Triste Tigre. Parizo: P.O.L, p. 288. ISBN 2818058260.
La romano estis parto de la unua selektado por la Premio Goncourt 2023[15] kaj gajnis la Literaturan premion de Le Monde[7]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (3 junio 1977) “"Neige", c'est l'adorable prénom du premier bébé né au Forest de Vars depuis 47 ans”, Le Dauphiné libéré.
- ↑ Wajeman, Lise. Triste tigre : Neige Sinno autopsie l’inceste dont elle a été victime (france). Mediapart. Alirita 2023-09-05.
- ↑ 3,0 3,1 Bloch-Lainé, Virginie. Neige Sinno, "triste tigre" sur papier (france). Libération. Alirita 2023-09-05.
- ↑ Sinno (2005)
- ↑ (2023-08-24) “Triste Tigre, de Neige Sinno : le feuilleton littéraire de Tiphaine Samoyault”, Le Monde.fr (fr). Alirita 2023-09-05..
- ↑ Amatlan (france). L’Association. Alirita 2023-09-05.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Raphaëlle Leyris (2023-09-06). “Neige Sinno remporte le prix littéraire "Le Monde" 2023”, Le Monde.fr. Alirita 2023-09-06..
- ↑ Sandrine Bajos (7-10-2023). Neige Sinno et Alice Renard : pourquoi ces deux inconnues sont les révélations de la rentrée littéraire. Le Parisien. Alirita 22-10-2023.
- ↑ Goncourt, Medicis, Femina… Neige Sinno grande favorite des prix littéraires. Télérama (10 2023). Alirita 22 octobre 2023.
- ↑ Neige Sinno couronnée du prix Les Inrockuptibles 2023. L'Obs (10 2023). Alirita 25 oktobro 2023.
- ↑ LIBERATION, AFP. Le prix Femina 2023 remis à Neige Sinno, pour «Triste tigre» (france). Libération. Alirita 2023-11-06.
- ↑ Le Prix Blù Jean-Marc Roberts 2023 attribué à Neige Sinno. Actualitte (10 2023). Alirita 25 oktobro 2023.
- ↑ Le prix Goncourt des lycéens 2023 est attribué à Neige Sinno pour son roman "Triste tigre" (france). Actualitte (11 2023). Alirita 23 novembro 2023.
- ↑ “"L' écriture de l'inquiétude dans les nouvelles de Raymond Carver, Richard Ford et Tobias Wolff" par Neige Sinno”. Alirita 06-09-2023..
- ↑ (2023-09-05) Prix Goncourt 2023 : Eric Reinhardt, Neige Sinno et Kevin Lambert dans la première sélection.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neige Sinno en la franca Vikipedio.