Saltu al enhavo

Pika damo (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Пиковая дама
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1890
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr
Ĉajkovskij (centre) kun Nikolaj kaj Medeja Figner, kiuj kantis la rolojn de Herman kaj Liza en la premiero en 1890.

Pika damo, Op. 68 (en rusa: Пиковая дама, Pikovaja dama; en franca: La Dame de Pique) estas opero triakta (sep scenoj) de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por ruslingva libreto de la frato de la komponisto nome Modest Ĉajkovskij, bazita sur samnoma novelo de 1834 de Aleksander Puŝkin, sed kun scena ŝanĝita intrigo. La premiero okazis en 1890 en la Mariinskij-Teatro en Sankt-Peterburgo, Rusio.[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la opero temas pri Hermann, armea oficiro kiu estas entuziasmulo de hazardludoj. Li foroferas eĉ sian amon por Lisa, kiun li manipulas pro sia obsedo akiri magian formulon, kiun posedas la avino de la junulino, nome maljuna grafino, nomita la Pika Damo. Tiu formulo ebligus lin venki en la kartludoj, sed se oni malkaŝas ĝin al alia persono, okazas morto. Tiukadre okazas la morto de Lisa, kaj Hermann memmortigas sin, trompita de la fantomo de sia viktimo.

La originan historion de Puŝkin oni modifis por kongruigi ĝin kun la opero. Por la Hermann de Puŝin, Lisa estas la instrumento por alveni ĝis la grafino. En la opero tamen, Hermann estas pasia amanto kiu eĉ minacas per memmortigo se ŝi ne korespondas lian amon. Spite al la forto de lia amo por Lisa, li estas obseda por atingi la sekreton de la kartoludo.[2] Aliflanke, en la rakonto de Puŝkin, Hermann ne mortas, sed estas enfrenezulejigita, dum Lisa edziniĝas al junulo. En la opero akriĝas la sociaj malegalecoj kiuj apartigas la ĉefajn rolulojn. En kelkaj momentoj de la opero, la devojigo disde la origina rakonto permesas al la komponisto krei spektaklajn muzikajn kaj teatrajn efektojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Instrumentaro

[redakti | redakti fonton]

Fonto: Tchaikovsky Research

  • Krodinstrumentoj: violonoj I & II, vjoloj, violonĉeloj, kontrabasoj
  • Lignoblovo: tri flutoj (3a duobla fluteto), du hobojoj, du klarnetoj (B-flat, A), basklarneto (B-flat), du fagotoj
  • Metalblovo: kvar kornoj (F), du trumpetoj (B-flat, A), tri trombonoj, tjubo
  • Perkutado: timbaloj, tambureto, bastamburo
  • Aliaj: harpo, piano

En popolkulturo

[redakti | redakti fonton]

"Vivo estas nur ludo" (ruse «Что наша жизнь? Игра!» (Ŝto naŝa ĵizn? Igra!), laŭvorte, "Kio estas nia vivo? Ludo!") citaĵo el tria akto de la opero, iĝis proverbo en rusa. Kio? Kie? Kiam?, kvizludo kaj unu el la plej popularaj TV-programoj en Rusio kaj iamaj sovetlandoj, startas per muzika citaĵo el la opero, nome Herman kantanta la frazon "Vivo estas nur ludo."

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Poznansky 1999, p. 138
  2. Tanitch, Robert. «Stream review: The Queen of Spades at Metropolitan Opera House, New York» (en angla). British Theatre Guide. [Konsultita la 28an de decembro 2021].

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]