Saltu al enhavo

Primara idealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ringo-teorio, primara idealo (angle primary ideal, france idéal primaire) estas ĝeneraligo de la koncepto de prima idealo. Ĝi estas ĝeneraligo de la potencoj de primoj en la ringo de entjeroj.

Idealo en komuta ringo estas primara, se ĝi plenumas la jenajn du aksiomojn.

  • Por ĉiuj elementoj , se , tiam aŭ por iu .
  • .

Ĉiu prima idealo estas primara idealo.

La radikalo de primara idealo estas prima idealo.

Se estas prima idealo, tiam ĉia primara idealo, kies radikalo estas , nomiĝas -primara idealo.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

En la ringo de entjeroj , la primaraj idealoj estas la ĉefidealoj , en kiu estas aŭ pozitiva potenco de primo () aŭ nul.

Ekzemple, estu en la ringo de entjeroj . Supozu ke sed . Tiam , sed 125 ne dividas x. Tial 5 devas dividi y, kaj tial iu potenco de y (konkrete ), devas esti en

La koncepto de primaraj idealoj gravas en algebra geometrio: ĉiu idealo en Noether-a ringo havas la t.n. primaran malkomponiĝon, t.e. ĝi estas prezentebla kiel komunaĵo de finia familio de primaraj idealoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Primary ideal (angle). Encyclopedia of Mathematics. Springer-Verlag, Eŭropa Matematika Societo.