Saltu al enhavo

René Deshays

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Deshays
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1870 (1870-02-11)
Morto 29-an de aŭgusto 1940 (1940-08-29) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

René DESHAYS [rene' dehe'] (naskita la 11-an de februaro 1870 en Sens; mortinta la 29-an de aŭgusto 1940 en Carpentras[1])(en Marsejlo[2]) estis franca esperantisto kaj licea profesoro.

Li okupiĝis ankaŭ pri muziko, pri kooperacio kaj pri Libera Penso. Li fondis plurajn Esperanto-grupojn en Orient-Francujo. Li estis sekretario kaj redaktisto de Bulteno de Libera Penso (1908-1911), poste nomata Libera Penso (1911-1914). Krom diversaj esperantistaj muzikaĵoj li verkis tradukon de Aventuroj de l' lasta abenceraĝo de Chateaubriand, aperintan en 1907.

Citaĵo
 Jen nova frazlibro, kiu povas utiligi aŭ instruantoj aŭ lernantoj. La enhavo estas lette gradigita. S-ro Deshays traktas multajn temojn, kaj tiu estus tre mallerta homo kiu ne facile povus ellabori lecionojn bazitajn sur tiuj de nia kunlaboranto
— P. La Brita Esperantisto - Numero 049, Januaro (1909)
  • Augustin Mhierry. — Historio de la komunumo Laon , el la verko "Leteroj pri la franca historio. Esperantigis René Deshays. Eld. la tradukinto, Sens, 1911?, (12X17), 48 paĝoj.
Citaĵo
 Tiu ĉi verketo estas la unua de kolekto da historiaj paĝoj, tradukitaj el

aŭtoroj antikvaj kaj modernaj, esperantigotaj kaj publikigotaj de nia bonkonata kaj simpatia samideano René Deshays. Li rememorigas al ni, belgoj, la agititajn tempojn, kiujn ankaŭ niaj praavoj travivis, kaj kiujn karakterizas la anstataŭon de la feŭdata periodo per la komunuma sistemo. La historio de Laon estas tute simila al tiu de Lieĝo, kie ia tiamaj episkopoj samtempe estis princoj.

La verkoj de Augustin Mhierry estas tre konataj kaj ŝatataj en nia lando, inter ili ankaŭ Lettres sur l'histoire de France" el kiuj la supre nomita libro estas ekstraktita. Oni legos plezure la esperantan tekston, kiu, fidele respegulas la originalan tekston, kune kun ĝia flueco kaj eleganteco. La publikaĵo de S-ro Deshays unufoje plie atestas, ke nia lingvo ebligas pritrakti ĉiu specajn temojn, ankaŭ prihistoriajn ; ĝia legado estas plie plej taŭga rimedo por pligrandigi la vortaron de la legantoj, k iu ja re verŝajne, ĝis nun ne konatiĝis kun histonaj subjektoj, Esperanton tradukitaj. 
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)
  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.
  2. Nekrologo, en: Franca Esperantisto julio-aŭgusto 1945, paĝo 2.