Sinlabajos
Sinlabajos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05215 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 4° 50′ U (mapo)41.077222222222-4.8319444444444Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 829 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sinlabajos [+] | |||
Sinlabajos [sinlaBAĥos] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis 360 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 63 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 137 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.
Ĝi limas kun Tiñosillos, Pedro-Rodríguez, Cabizuela, San Pascual kaj Pajares de Adaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas preĝejo de San Pelayo (16-a jarcento) kaj ermitejo de Cristo de los Remedios. Camilo José Cela en sia verko Judíos, moros y cristianos rakontas veturadon tra teroj de Segovio kaj Avilo, inter 1946 kaj 1952, kaj mencias Sinlabajos.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).