Saltu al enhavo

Tetraonedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tetraonedoj
Centrocercus urophasianus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata'
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonidae
Vigors, 1825
Genera
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tetraonedoj estas holarktisa birda familio de la ordo Kokoformaj kiu vivas en subarktaj regionoj de la norda hemisfero. Ili estas ofte konsiderataj familio Tetraonidae, kvankam la American Ornithologists Union kaj multaj aliaj inkludas tiun birdogrupon kiel subfamilio Tetraonenoj en la familio de Fazanedoj.

Tetraonedoj loĝas en moderklimataj kaj subarktaj regionoj de la norda hemisfero, el pinarbaroj al marĉoj kaj montodeklivoj,[1] el 83° Norde (Monta lagopo en norda Gronlando) al 28° Norde (Teksasa prerikoko en Teksaso). Supozeble ili evoluis en tiu areo.[2]

Temas pri fortikaj birdoj kiuj havas plumojn ĉe la kruroj ĝis la maleoloj kaj vintre ankaŭ fingroj havas plumojn aŭ malgrandajn skvamojn en flankoj, kiel adapto por piediri surneĝe kaj kaŝiĝi ene de ĝi. Ili estas tiom fortikaj kiom kokoj. Ili longas el 31 cm al 95 cm, kaj pezas el 0.3 kg al 6.5 kg. Maskloj estas pli grandaj ol inoj - dufoje ĉe la Urogalo, la plej granda membro de la familio. Tetraonedoj havas nastruojn kun plumoj. Malkiel aliaj Kokoformaj, ili ne havas spronojn.[2]

Manĝo kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas precipe vegetalan manĝaĵon (burĝonojn, foliojn kaj tigojn) ĝis ĉirkaŭ 95 % de la dieto de plenkreksuloj, sed, kiam bredas idojn, tiuj manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, laŭgrade malpliigante la proporcion de animala manĝo al niveloj de plenkreskuloj. Kelkaj el la arbarloĝantaj specioj estas elstaraj pro fakto, ke ili manĝas grandajn kvantojn de pinglofolioj de koniferoj, kion plej parto de aliaj vertebruloj malakceptas. Por digesti vegetalan manĝon, tetraonedoj havas grandajn kropojn kaj timusojn, manĝas ŝtonetojn por rompi manĝon, kaj havas longajn intestinojn kun bone disvolvigitaj cekumojn kie simbiozaj bakterioj digestas celulozon.[2]

Arbaraj specioj grupiĝas nur aŭtune kaj vintre,

Tiuj estas sufiĉe bongustaj manĝeblaj birdoj kaj pro tio tradicie oni ĉasis aŭ ĉasas ilin.

Maskloj ofte estas poligamiaj kaj multaj specioj disvolvigas buntajn pariĝajn ceremoniojn. La plej granda parto el ili restas ĉe loĝejo kaj ne migras.

Genroj kaj specioj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rands, Michael R.W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 91. ISBN 1-85391-186-0.
  2. 2,0 2,1 2,2 Storch, Ilse; Bendell, J. F.. (2003) “Grouse”, Chris Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 184–187. ISBN 1-55297-777-3.