Saltu al enhavo

Tormón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tormón
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 44134
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 1° 21′ U (mapo)40.2025382-1.3535945Koordinatoj: 40° 12′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 851 m [+]
Areo 29,344742 km² ( 293 4.4 742 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tormón (Provinco Teruelo)
Tormón (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Tormón
Tormón (Hispanio)
Tormón (Hispanio)
DEC
Situo de Tormón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tormón [+]
vdr

Tormón [torMON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Tormón estas derivita el loka termino "tormo" referenca al izola rokmonteto, sur kiu estis kastelo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Rokejo sur kiu estis kastelo.
Preĝejo.
Suda parto de la ponto «Puente de la Fonseca», vojo Ruta de los Estrechos del Ebrón, en Tormón.

Ĝi estas je 38 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Tormón apartenas al grupo de kvar municipoj kiuj okupas sudokcidentan terlangon de la komarko: nome Tormón plej norde, Alobras meze kaj Veguillas de la Sierra kaj El Cuervo plej sude jam lime kun Rincón de Ademuz, eksklavo de la provinco Valencio. Krome okcidente estas limo kun la provinco Kvenko. Veturado al Teruelo eblas nur farante du ĉirkaŭojn unuan dekstren kaj duan maldekstren por alveni ĝis Gea de Albarracín.

La loĝloko staras je 1051 m super marnivelo sur montaro, kio ebligas arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. En la Mezepoko estis kastelo, de kiu restas nur minimumaj restaĵoj.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Tormón oni malaltiĝis ĝis nunaj 25 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la ermitejo de Sankta Kristoforo, kaj la restaĵoj de la kastelo sur izola rokmonteto. Tamen estas multaj aliaj lokaj interesaĵoj, kiel la Forsta Domo en la arbaro, planita nun por montara gastejo, komuna bakforno, ferfandejoj, lavejo, muelejoj, naturaj lokoj kiel geologia loko Cabezo de Tormón, montopadoj ĉe Estrechos del Ebrón, fontoj, pinaroj, terasoj, forlasitaj meandroj, grotoj, rokpentraĵoj de Neolitiko ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]