Saltu al enhavo

Torquay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torquay
urbeto
eksterparoĥa areo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Anglio
Ŝtato  Britio
Kantono Devon
Poŝtkodo TQ1, TQ2
Telefonkodo 01803
Retpaĝaro http://www.torbay.gov.uk/
Demografio
Loĝantaro 48 563  (2021) [+]
Loĝdenso 3 913 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo)50.477777777778-3.5291666666667Koordinatoj: 50° 29′ N, 3° 32′ U (mapo)
Areo 12,41 km² (1 241 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Torquay (Anglio)
Torquay (Anglio)
DEC
Situo de Torquay
Torquay (Britio)
Torquay (Britio)
DEC
Situo de Torquay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torquay [+]
vdr

Torquay (prononco: tɔrˈki) estas urbo en Unuiĝinta Reĝlando, do Britio, en la landoparto Anglio. Ĝi situas en la kantono kaj historia graflando Devon de sud-okcidenta Anglio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 48 563 loĝantoj[1] sur areo de 12,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 913 loĝantoj/km². Torquay situas ĉe la suda marbordo, ĉe golfeto Torbay, 26 km sude de Exeter kaj limas la najbaran urbon Paignton okcidente de la golfeto.

En la 19-a jarcento ĝi iĝis moda marborda feriejo. Pro sia reputacio pri saniga klimato ĝi ricevis la kromnomojn "angla riviero" kaj "angla Napolo".

La nomo de Torquay devenas de la fakto, ke ĝi estis la havena kajo (quay) de la malnova vilaĝo Torre, kies nomo devenas de granda rokejo (tor). Tiu rokejo estis forte minita; ĝiaj restaĵoj estas videblaj ĉe strato Tor Hill Road.

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Urboĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urba retejo de Torquay ofertas en sia menuo tradukojn al la lingvoj ĉina, germana, franca, itala, korea kaj portugala. Elektante tian tradukon oni alvenas al nefunkcianta paĝo de aŭtomata tradukservo (decembro 2007). Tamen pli bone ol en decembro 2023, kiam la retejo en ajna lingvo ne plu funkciis. Tamen, en 2024 baza reta servo en la angla denove instaliĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]