Tra Věřňovice trafluas rivero Olše. Trans la rivero kondukas ponto, kiu kunigas malpli grandan parton de la municipo kun pli granda. De la ponto tio estas 1 kilometro al malnova limpasejo. En loko de la ponto troviĝas riska vejro, sub kiu kreiĝas danĝera akva cilindro. Sur la ponto estas afiŝoj akvoturistoj, kiuj atentigas ĝuste al tiu ĉi vejro. Sub la ponto estas ankaŭ alirlokoj por la akvoturistoj. Rivero Olše estas inter la akvoturistoj tre ŝatata, precipe en sektoro Věřňovice – Zabełków. Estas ĉi tie du limpasejoj en Pollandon: Věřňovice – Gorzyczki (Gorzyce) kaj Věřňovice – Łaziska (Godów). Ĝis Věřňovice alveturas du aŭtobusaj linioj, el Stonava kaj Bohumín. El Dolní Lutyně ĉi tien kondukas sole unu mallarĝa vojo, sur kiu estingiĝis minimume du homaj vivoj. La vilaĝo estis damaĝigita de inundoj de la jaro: en la jaro 1997 kaj 2010.