Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj
Etoso
Grave por kontribuintoj al alilingvaj vikipedioj: Ĉi tiu paĝo atentigas pri kelkaj malsamoj (krom la lingvo!) inter tiu ĉi kaj la aliaj vikipedioj:
- En la Esperanta Vikipedio, vi majuskligu familinomojn unufoje en la komenco de la biografia artikolo.
- Kiam ni mencias nomon de persono komence de artikolo, ni skribas la familian nomon tute per grandliteroj (majuskloj). Tiel videblas, kiu parto de la nomo estas la familia nomo, ĉar ni ja konservas la kutiman vortordon de nomo (ĉar ekzemple en Hungario, Japanio, Ĉinujo kaj okcidenta Afriko, familia nomo venas komence). En la artikoltitolo aliflanke ni uzas la kutiman litergrandecon (usklecon). (Ĝis marto 2006 ni ankaŭ en artikoltitoloj grandliterigis familiajn nomojn, sed tiu kutimo estis ŝanĝita per baloto pri la temo).
- En la Esperanta Vikipedio, vi devas provi forlasi vian nacian vidpunkton. Tio ankaŭ validas kiam vi tradukas artikolojn. "Esperantigi" ne egalas "laŭvorte traduki"! Vidu je VP:Evitendaj Eŭropcentrismoj kaj VP:Neŭtrala Vidpunkto.
- Ekzemplo: En la Angla praartikolo pri Saddam Hussein legeblas Middle East "Mezoriento" laŭ situo de tradicia anglalingvio. En la Esperanta traduko legeblas anstataŭe Okcidenta Azio, laŭ tutmonda vidpunkto.
- En kelkaj alilingvaj Vikipedioj, oni distingas inter sinonimaj artikoloj per aldono de komaĵo: "X, a" kontraste al "X, b". En la Esperanta Vikipedio vi uzu tiucele nur parentezojn! Ekzemple: Cambridge (Britio) kontraŭ Cambridge (Masaĉuseco). (Kaj ne Cambridge, Britio. Vidu je Vikipedio:Nomoj de titoloj.) Avantaĝoj estas:
- Oni povas per vertikala streketo fine de la ligo kaŝi la parentezaĵon (tio ne eblas per komaĵoj): [[Cambridge (Britio)|]] fariĝas Cambridge.
- Troviĝas pli da nomoj kaj titoloj kunkomaj ol kunparentezaj. Ekzemplo estas la librotitolo Kredu min, sinjorino!.
- En la Esperanta Vikipedio, vi evitu romiajn ciferojn. Uzu arab-eŭropajn ciferojn.
- Pluraj artikoloj havas kategorian hierarkion. Pensu, ĉu tio taŭgas por via artikolo.
- La Esperanta Vikipedio baziĝas parte sur tradukoj, kaj ties eksteraj ligiloj ĉefe estas ne-esperantlingvaj, ĉar apenaŭ ekzistas esperantlingvaj fontoj por libera alŝuto.
- Esperanta vikipedio - bedaŭrinde - ne povas partopreni en la kopi-ŝuta kaj OCR-ĉampioneco de la naciaj vikipedioj.