Árpád Abonyi (kemiisto)
Árpád Abonyi (kemiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1889 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Komárom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1911) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto naĝisto |
Árpád Abonyi [abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Árpád estis hungara kemiisto, naĝisto, akvopilkisto.
Árpád Abonyi[1] naskiĝis en 1889 en Komárom (Hungara reĝlando, nuntempe Komárno en Slovakio), lia morto ne estas konata.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Abonyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1907, poste li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1911. Li estis kemiisto en sia naskiĝurbo, pli poste inĝeniero en Pozono en uzino pri kabloj. Liaj postaj datenoj ne estas konataj.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Árpád Abonyi komencis sportadi jam dum la gimnaziaj jaroj loke. Dum la studentaj jaroj li estis naĝisto kaj akvopilkisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono trifoje en akvopilkado (1910-1912), krome unufoje en dorsonaĝo. Dum la 1-a mondmilito lia sporta kariero finiĝis.
Lia artikolo
[redakti | redakti fonton]- Hány diffúzőrőn halad át a battériába betóduló víz, amíg mint nyers lé a mérőedénybe kerül? (1912)