Žebrácký roh
Žebrácký roh | |
germane: Bettleck, esperante: Almozpetanta angulo | |
malaperinta vilaĝo | |
Ripozejo en Žebrácký roh
| |
Oficiala nomo: Žebrácký roh | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Teplice |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Žebrácký roh |
- koordinatoj | 50° 42′ 36″ N 13° 36′ 07″ O / 50.71000 °N, 13.60194 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Žebrácký roh | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Žebrácký roh (germane Bettleck) estas nomo de pereinta solejo en Ĉeĥio, en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem, kiu troviĝis en Ercmontaro sur rojo Bystrý potok, kiu ĉi tie kreas ŝtatlimon inter Ĉeĥio kaj Germanio. La loko situas en dislimejo de katastraj teritorioj de eksaj vilaĝoj Pastviny kaj Mackov en supermara alteco 770 metroj sur vojkruciĝo de vojoj el Fláje tra Mackov ĝis germana Holzhau kaj el Moldava ĝis Český Jiřetín.
Esiĝo de ĉi tiea lima punkto havas konekson kun minado de ligno en ercmontaraj arbaroj. En la jaro 1583 ĉi tie en la bohemia flanko lasis saksia urbo Freiberg konstrui konstruaĵon por Mineja flosada salajra oficejo, kie flosistoj, kiuj flosigis lignon sur rivero Mulde ĝis Freiberg, ricevis sian perlaboraĵon. La loko ankaŭ servis kiel loĝigejo por lignohakistoj kaj helpantoj, kiuj ĉi tie povis tranokti. Malaltaj salajroj de la flosistoj kaj lignohakistoj donis al la loko la nomon Žebrácký roh (en Esperanto: Almozpetata angulo). Laboristoj devenis plejparte el la ĉirkaŭaj vilaĝoj Pastviny, Oldříš, Mackov kaj Vilejšov.
Ĉar la loko situis sur vojkruciĝo de vojoj, ekzistis ĉi tie komercado kaj do estis establita doganejo en la germana flanko en Oberholzhau kaj en la bohemia flanko en Žebrácký roh. En la jaro 1924 ĉi tie estis konstruita gastejo Na Žebráckém rohu (Zur Battlecke), kiu fariĝis ŝatata ekskursa loko.
La gastejo estis detruita ĉirkaŭ la jaro 1953 dum konstruado de limregiona zono. Nur post fino de la fermita limo inter FRG kaj GDR en la jaro 1961 la loko estis denove alirebligita. Sed la libera transpaŝo inter la ĉeĥa kaj germana flankoj ĉi tie komencis servi nur en la jaro 2007.
Hodiaŭ en la loko troviĝas informa tabulo kun germana-ĉeĥa teksto, kiun lasis aranĝi municipo Deutschgeorgenthal kaj ripozejo por turistoj. Žebrácký roh situas sur flave markita turisma vojo el Moldava ĝis Horní Ves apud Český Jiřetín.