Saltu al enhavo

Ĥajbar-pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥajbar-pasejo.

La Ĥajbar-pasejo[1]Kajbar-pasejo[2] (urdue دَرۂ خَیبَر‎ Darā-e-Xaibar, paŝtune د خیبر درہ‎), estas vojkruciĝo situanta en la montoĉeno Spīn Ghār ĉe la landlimo inter Afganio kaj Pakistano en la mezo de la Silka Vojo.

Kun proksimume 53 kilometroj da longeco, historie ĝi estis la plej grava alirejo por la invadoj de la Hinda subkontinento ekde la nordokcidento. Ĝi estis transirata de la persoj, grekoj, mogoloj kaj afganoj ekde la nordo kaj de la britoj ekde la sudo. La paŝtooj Afridi de la areo Ĥajbaro rezistis dum longa tempo la eksterlandan regadon, sed dum la Dua angla-afgana milito en 1879, la Ĥajbaraj triboj falis sub la brita regado.

Ankaŭ oni diras ke la arjoj eniris en Hindion tra tiu ĉi legenda pasejo ĉirkaŭ la jaro 1,500 a.K. Nuntempe preskaŭ la tuta zono estas regata de Pakistano.

La armeoj profitis ĉi tiun vojon ekde la jaro 330 a.K., kiam Aleksandro la Granda kaj liaj trupoj uzis ĝin por atingi Hindion. La Ĥajbar-pasejo estas unu el la plej konataj tutmonde, kun pasinteco violenta kaj akra, ĉar plurfoje ĝi estis uzata por militkampanjoj. La persoj, mogoloj kaj tataroj same uzis ĝin por la plivastigo de Islamo en Barato.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Alternativa formo en NPIV: [1]
  2. Ĉefformo en NPIV: [2]

Koordinatoj: 34° 5′ 35″ N 71° 8′ 45″ O / 34.09306 °N, 71.14583 °O / 34.09306; 71.14583 (mapo)