PREĜO.
El Lermontov.
Se premas min doloro
En malfacila hor’,
La preĝon mi en koro
Diretas el memor’…
La forto estas ia
En vorta kunsonec’
Kaj spiras en ĝi tia
Sankteco kaj dolĉec’…
Senkred’ jam ne doloras
D’ anim’ ekfalas for…
Kaj oni kredas, ploras,
Kaj faciliĝas kor’…