Forĝisto estas metiisto, kiu forĝas hufumojn, simplajn ferajn ilojn kaj aliajn feraĵojn. Li laboras per martelo sur amboso, la feron li ardigas en la forĝista forno. La tradicia forĝista profesio malgraviĝis pro apero de la traktoroj en la agrikulturo, motoraj veturiloj en la trafiko. Komence de la aŭtomobilismo, ofte la forĝistoj partoprenis en produkto de la unuaj (neseriaj) ekzempleroj.

amboso, martelo, ardanta fero kaj la forĝisto

La forĝistoj havis rangon, reputacion en la vilaĝa hierarĥio, ili ofte faris la geedziĝan ceremonion (Gretna Green) aŭ kuracis malsanulojn.

Hodiaŭ la forĝistoj faras artajn metiaĵojn, vendataj dum festoj.

Vidu ankaŭ