Nord-Makedonio

lando en sudorienta Eŭropo, kies ĉefurbo estas Skopjo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Makedonio.

MakedonioMakedonio, en longa formo Respubliko Makedonio (makedone: Република Македонија, Republika Makedonia), estas ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991. Ĝi estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1993, sed pro disputo kun Grekio pri sia nomo, ĝi estis akceptita kun la provizora nomo Iama Jugoslavia Respubliko Makedonujo (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonia). La 12an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Norda Makedonio (Република Северна Македонија). La nomo ankoraŭ devas esti konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.[1]

Respubliko Makedonio
Respubliko Makedonujo
Република Македонија
Republika Makedonija

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Denes nad Makedonija
suverena ŝtato (1991–)
lando sen maraliro
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Skopjo
Oficiala(j) lingvo(j) Makedona
Uzata(j) lingvo(j) makedona lingvo, geg-albana lingvo, serba lingvo, meglenorumana lingvo, arumana lingvo
Areo 25 713 km²
- % de akvo 1,9 %
Loĝantaro 2 082 370 (2012)
Loĝdenso 81,0 loĝ./km²
Loĝantoj makedonoj
Horzono +1
Interreta domajno mk
Landokodo MKD, MK
Telefona kodo 389
Plej alta punkto Monto Korab
Plej malalta punkto Rivero Vardar
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Gjorge Ivanov
Ĉefministro Nikola Gruevski
Sendependiĝo disde Jugoslavio 8-a de septembro 1991
Ekonomio
Valuto Makedona denaro (MKD)
MEP laŭ 2011
– suma 10,3 mld $
– pokapa ?
vdr

Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.

Historio

En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio. La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.

Loĝantaro

  • Loĝantaro: 2.119 mil (1995), inter ili - makedonoj (slavo) 63%, albanoj 25%, turkoj 5%.
  • Kredantoj: kristanoj (64,7%), islamanoj (33,3%), aliaj (2%)

Kulturo

Heredaĵo

 
Ohrid
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda heredaĵo en Makedonio.

En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.

Konataj makedonoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  Eŭropa Unio