Radboda Universitato en Nimego
La Radboda Universitato en Nimego, nederlande: Radbout Universiteit Nijmegen, mallonge RU Nijmegen, estas katolika universitato en Nimego (Nederlando), fondita en 1923. La universitato troviĝas sur bieno Heyendael. La universitato kaj la akademia malsanulejo kune havas ĉirkaŭ 10 000 kunlaborantojn.
La universitato havas ses (inter)nacie renomajn esplorinstitutojn, specialigitajn pri kognoteorio, informadiko, kemio, solidstata fiziko kaj psikolingvoscienco.
La fakultatoj estas:
- Fakultato de Filozofio, Teologio kaj Religiosciencoj
- Fakultato de Homaj Sciencoj
- Fakultato de Administradosciencoj
- Fakultato de Naturscienco, Matematiko kaj Informadiko
- Fakultato de Juro
- Fakultato de Sociaj Sciencoj
- Fakultato de Medicina Sciencoj
Ekde la 1-a de septembro 2004 la universitato portas la nomon de Sankta Radbodo, antaŭe ĝi nomiĝis Katolika Universitato de Nimego.